<?xml version="1.0" encoding="UTF-8"?>
<TEI xmlns="http://www.tei-c.org/ns/1.0">
  <teiHeader>
      <fileDesc>
         <titleStmt>
            <title type="main">Fajron sentas mi interne</title>
            <title type="parallel">I feel fire inside me</title>
            <author>Matthias, Ulrich</author>
         </titleStmt>
         <publicationStmt>
            <authority>deposited by<name type="person">Evans, Edmind Grimley</name>
               <name type="department">Computer Lab</name>
               <name type="institution">University of Cambridge</name>
               <name type="place">Cambridge</name>
               <address>
                  <addrLine>Computer Lab</addrLine>
                  <addrLine>University of Cambridge</addrLine>
                  <addrLine>Cambridge UK</addrLine>
                  <addrLine>
                     <name type="email">etg10@cam.ac.uk</name>
                  </addrLine>
               </address>
               <date>1997-10-15</date>
            </authority>
            <distributor>
               <name>University of Oxford Text Archive</name>
               <address>
                  <addrLine>Oxford University Computing Services</addrLine>
                  <addrLine>13 Banbury Road</addrLine>
                  <addrLine>Oxford</addrLine>
                  <addrLine>OX2 6NN</addrLine>
               </address>
            </distributor>
            <idno type="ota">https://hdl.handle.net/20.500.14106/3142</idno>
            <idno type="isbn10">1106001419</idno>
            <idno type="isbn13">9781106001412</idno>
            <availability status="free">
               <licence target="http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/">
	Distributed by the University of Oxford under a Creative Commons
	Attribution-ShareAlike 3.0 Unported License
      </licence>
            </availability>
         </publicationStmt>
         <sourceDesc>
            <bibl>Revised version of  <relatedItem type="older" target="http://ota.ox.ac.uk/id/2224"/>
            </bibl>
            <biblFull>
               <titleStmt>
                  <title>Fajron sentas mi interne</title>
                  <title type="parallel">I feel fire inside me</title>
                  <author>Matthias, Ulrich</author>
               </titleStmt>
               <publicationStmt>
                  <publisher>Pro Esperanto</publisher>
                  <pubPlace>Vienna</pubPlace>
                  <date>1990</date>
               </publicationStmt>
            </biblFull>
         </sourceDesc>
      </fileDesc>
      <encodingDesc>
         <classDecl>
            <taxonomy xml:id="OTASH">
               <bibl>University of Oxford Text Archive Subject Headings</bibl>
            </taxonomy>
            <taxonomy xml:id="LCSH">
               <bibl>Library of Congress Subject Headings</bibl>
            </taxonomy>
         </classDecl>
      </encodingDesc>
      <profileDesc>
         <creation>
            <date notAfter="1990"/>
         </creation>
         <langUsage>
            <language ident="eng">English</language>
         </langUsage>
         <textClass>
            <keywords scheme="#LCSH">
               <term type="genre">Esperanto fiction -- 20th century</term>
            </keywords>
         </textClass>
      </profileDesc>
      <revisionDesc>
         <change when="2010-09-27">Header normalised</change>
      </revisionDesc>
  </teiHeader>
  <text xml:lang="eo">
      <front>
         <div type="foreword">
            <head>Antaŭparolo al la reta versio</head>
            <p>Estante 23-jarulo, mi verkis en septembro 1989 malgrandan
Esperanto-romanon. Mi dissendis ĝin al kelkaj konataj
esperantistoj kaj Esperanto-eldonejoj kaj ricevis abundon da
afablaj reagoj. Herbert Mayer, la estro de la tiutempe ankoraŭ
sufiĉe nova eldonejo "Pro Esperanto", deklaris sin preta eldoni
la verkon, tamen preferante ŝanĝi ĝian originan titolon
"Inter aliuloj" al "Fajron sentas mi interne".</p>
            <p>La libro aperis en aŭgusto 1990 kaj tuj trovis sufiĉe grandan
resonon inter la esperantistaro, pri kio atestas ankaŭ recenzoj
en ĉirkaŭ 10 Esperanto-gazetoj (i.a. Esperanto, La Gazeto,
Bulgara Esperantisto, Koncize, La eta gazeto, Hungara Vivo,
Esperanto in Baden-Wuerttemberg). Eltiraĵoj aperis en Kontakto
kaj la legolibro "Ek al leg'". La aŭtoron atingis pluraj centoj
da opiniesprimoj de legantoj el pli ol 20 landoj.</p>
            <p>Tamen intertempe la romaneto certagrade forgesiĝis kaj malbone
vendiĝas. Kun la permeso de la eldonisto Herbert Mayer mi nun
aperigas ĝin en la reto kaj esperas, ke tiamaniere ĝi trovos
kelkajn pliajn legantojn.</p>
            <p>La 97-paĝa romano daŭre haveblas por ATS 111,- ĉe Pro
Esperanto, Postfach 28, A-1014 Wien aŭ por NLG 18,- ĉe la
libroservo de UEA.</p>
            <p>Wiesbaden, la 20an de marto 1996</p>
            <p>Ulrich Matthias</p>
            <p>(Ulrich Matthias, Kraehenweg 7, D-65199 Wiesbaden, retadresoj
&lt;umatthia@ix.urz.uni-heidelberg.de&gt;, &lt;matthias@math-inst.hu&gt;
- ambaŭ malofte legataj)</p>
         </div>
         <div type="foreword">
            <head>Antaŭparolo</head>
            <p>Ne tiom ofte oni aŭdacas malferme paroli pri la internaj problemoj
de la propra komplika personeco, sincere esprimi sin, malkovri en si la homon
- tiun, kiu bezonas amon kaj kiu kapablas ami.</p>
            <p>Tradicie, la indeco de la malferma eldiro estas pridubata pli ofte
(verŝajne pro la edukado) inter pli aĝaj homoj aŭ, pli ĝuste -
inter la aĝaj mense. En la verkaro de William Auld ni trovas la koncernan respondon
al la similaj skeptikuloj:</p>
            <p>
               <q rend="italic">
                  <l>Laŭ mi, en ĉiuj teranguloj</l>
                  <l>nin junaj homoj regi devas;</l>
                  <l>se l' kriterion ni mallevas,</l>
                  <l>ni vendas nin al homaj puloj.</l>
               </q>
            </p>
            <p>Nenio estas pli bela ol esti juna... kaj... paroli Esperanton, asertas
Manfred, la ĉefa heroo de la romano. Mi esperas, ke tiu altnivela
internacia interkompreniĝo... iam fariĝos memkomprenebla afero por la tuta
homaro... Definitive, tiam aperos la ebleco pli profunde ekkoni la
problemaron de homo el ie ajn malproksime situanta lando, same kiel mi,
dank' al hazarda bonŝanco dum Esperanta vojaĝo tra FRG, havis la
eblecon legi la manuskripton de tiu ĉi libro, kies enhavo senprokraste ekde
la komenco ĝis la fino firme absorbis mian atenton per la kolora gamo de
riĉaj travivaĵoj, el kiuj multaj respegulas biografiajn spertojn de la aŭtoro.
Evidente ankaŭ pro tio la romano sonas nature kaj konvinkige, la
esprimplenaj bildoj, intensigitaj per la specifeco de akriĝinta junula
mondpercepto figure prezentas la aspiron al reciproka tenera korinklino
kontraste kun nesentemo kaj indiferenteco. Mi pensas, ke ankaŭ multaj
aliaj homoj ne ĉiam estas feliĉaj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu
neniam konis iun, kiu lin komprenis..., skribas la ĉefa heroo en sia
artikolo, kiu aperas en la lernejana gazeto sub la titolo <q>Inter aliuloj</q>.</p>
            <p>
               <q rend="italic">
                  <l>Granda mistero estas aliuloj</l>
                  <l>...</l>
                  <l>Mi vagas inter ili kvazaŭ certa</l>
                  <l>pri mi, pri ili, pri la universo -</l>
                  <l>ekstere vigla kaj laŭŝajne lerta,</l>
                  <l>dum efektive temas pri l' inverso.</l>
                  <l>...</l>
                  <l>ĉu ili spertas, kiel mi, scivolon</l>
                  <l>ĉu ili sin komprenas reciproke?</l>
                  <l>En gloron ili trafas aŭ izolon?</l>
                  <l>...</l>
               </q>
            </p>
            <p>ĝuste tiu ĉi suferiga sento de izoleco kaj la strebo tamen
kompreni ĉi misterajn aliulojn (W.A.) inspiris la rakontiston delikate
observi la scenojn el ĉiutaga vivo kaj instigis lin vidigi siajn kaŝitajn
tendencojn almenaŭ pere de la supre menciita gazeto. <q>Mi ne plu estos
sola, sed inter amikoj</q>, pensas li, esperante je profundaj ŝanĝoj en sia
vivo post la apero de la artikolo.</p>
            <p>Kun psikologia analizemo la aŭtoro prikonsideras ekzistantajn
malfacilaĵojn en la interhomaj rilatoj kaj trovas, ke unuaj ofte konsekvencas
el la damaĝoj, rezultintaj de edukado. <q>Iom post iom mi abomenis ĉian
psikan kaj fizikan perforton</q>, definitive pritaksas li la edukmanieron <q>helpe
de knuto kaj kuko</q>: <q>Necesas prilumigi suferitajn kruelaĵojn, kiujn hodiaŭ
multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la faŝismon</q>. Ja subteno
de tiraneco en vasta senco estas siavice ligita kun la konduto kaj edukaj
metodoj en la esence pli mallarĝa medio: Apogantoj de naziismo ne kapablas
respekti homajn rajtojn ankaŭ en sia familio, strebante subpremi la aliecojn
de aliaj, kvankam tio, kiel ni povas konkludi el la libro, ne gvidas al la familia
bonfarto, sed male, elvokas nur la frustran malkontenton pro la maleblo
realigi siajn ideojn, senefektan reziston kontraŭ la severa rigora realeco.
<q>Vidu, paĉjo, jen la viro, kiun vi deziris...</q>, legas ni frazon plenan de
seniluziiĝo, kiel kulminon de la malbonŝanca sorto. <q>...Mi sentas la
freŝigan efikon de larmoj disŝmiritaj en la vizaĝo...</q> - <q>...Ja tiel
mistera estas la lando de larmoj...</q>, skribis Saint-Exupéry en sia libro
<q>La Eta Princo</q>. Kiam soleco aperos en gorĝ' kiel bulo, la mondo ne
ŝajnas esti <q>plena de ĝojo... mi ne vidas la ĝojon. ĉirkaŭ mi nur
malhelo, malpleno kaj silento...</q>
            </p>
            <p>- Sed kie estas la homoj? - rememoras mi la demandon de la Eta
Princo. - Oni estas iom soleca en la dezerto.</p>
            <p>- Oni estas soleca ankaŭ inter la homoj, - sekvis respondo.</p>
            <p>La rakontisto, certe, klare konscias, ke krom tiuj ĉi subjektivaj
ekzistas ankaŭ pli ĝeneralaj psikaj kaŭzoj de interhomaj barieroj. Moraro,
tradiciaj reguloj kaj kutimaj limoj en la konduto, fleksemo aŭ rigideco,
mentaleco kaj multo alia ankaŭ ludas en tio sian rolon: <q>Iom post iom mi
komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj... Verŝajne
en multaj landoj la homoj ĝenerale pli emas tuŝi, karesi kaj kisi unu la alian
ol en FRG...</q>
            </p>
            <p>Ne ĉiam estas tiom sensencaj la similaj <q>simplaj gestoj de
afableco</q>. <q>...kiam ni adiaŭas... per bela ambaŭflanka rideto, mi denove
estas ege feliĉa...</q> - konstatas la rakontisto. Li rimarkigas: <q>Iu magia,
malica forto devigas min denove serĉi vizaĝojn por rigardi, rideti al ili</q>.</p>
            <p>ĉio ĉi igas nin enpensiĝi pri tio, ke kompatemo kaj kunsentemo
estas pli humanaj ol senanima senrespondeca ignorado, pli preferinda estas
paco ol militoj kaj agresemo. En tiu rilato pri la pliboniĝo de la mondo kaj pri
sia laŭebla kontribuo al tio pensas la ĉefa heroo en sia filozofiumado pri la
viva senco: <q>...Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ŝangi ĝin. Mi
do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi...</q>
            </p>
            <p>Kaj, kvankam la vivo ne ofertas momente multe da ĝojo por li, la
romano puŝas nin al la penso, ke ankaŭ tiuj homoj, tamen, povas esti ege
feliĉaj, ĉar (eble eĉ iom nekonscie) ili posedas en sia destino pli da
ŝancoj por vivspertiĝi kaj pli riĉiĝi spirite: Ilia, ŝajne, neevitebla malgajo,
alkutimiĝo al la soleco pli valorigas por ili la internan mondon de homo, la
altajn ecojn kompare kun materiaj, fizikaj valoraĵoj, pli ebligas riveli siajn
talentojn kaj kapablecojn, ja laŭ la resumoj de psikologoj kaj multaj vivaj
ekzemploj la kondiĉoj pasigi la tempon sola tre favorigas la evoluon de la
kreaj kapabloj. Ili akiras tiun specialan staton de la animo, kiu ebligas
elekstere enrigardi en la ĉirkaŭan mondon, pli signife eksenti la fluktuadon
kaj neripeteblon de ĉiu viva momento, fulmrapidan kuron de la nuntempo en
la senlima senefemera eterneco. Kaj, kvankam tiuj homoj kelkfoje kun
bedaŭro konstatas, ke nokte ofte anstataŭ dormi ili multe pensadas, tamen
ja estas konate, ke <q>la strigo de la saĝeco elflugas nokte</q> kaj nobla alta
melankolio - unu el la integraj konsistantoj de viva ekvilibro - impulsas al la
klariĝo de pensoj, al la revelacio. Tio ĝermigas ĉe ni la esperon, ke la
abismo disiganta ilin de aliaj ne etendiĝas fatale, la angorajn nubojn eblas
forblovi spite al la sorto per la fervoro kaj forta volo, kaj ke en vivaj
krepuskoj ili sendube havas ŝancon por admiri magian ĝojigan supreniron.
Kun fajrero de espero al la prospero en la vivoflamo ekludu la melodio de
harmonio en iliaj animoj, kie neniam estingiĝu <q>interna fajro</q>!</p>
            <p>La titolo de la libro tuj alproksimigas nin al ĝia esenca kerno, kiu
transcende revokiĝas en niaj koroj dank' al kredindaj faktoj kaj belaj
fantazioj, libere fluantaj helpe de la klara kaj aŭdaca lingvaĵo. Impresas
ankaŭ la amplekso de la temaro, kiu komence povas ŝajni specife modera,
sed dank' al metaforo oni rimarkas, ke transe de la legeblaj limoj estas
starigitaj multegaj pliaj gravaj kaj eterne pridiskutataj demandoj.</p>
            <p>Dank' al Esperanto la rakontisto havas multajn kontaktojn, kaj kun
admirinda kompreno, vekante eksterordinaran intereson ĉe la leganto,
aŭtentike priskribas ankaŭ la etosojn de diversaj internaciaj junularaj
renkontiĝoj, siajn spertojn pri eksterlandaj vojaĝoj.</p>
            <p>Homojn, kiuj ŝatus pli subtile ekkoni ne nur landojn, forajn kaj
ekzotikajn, sed ankaŭ la proksimajn, ĉiam eĉ preskaŭ apude situantajn
misterajn <q>insulojn</q> de enigma kaj unika homa animo, atendas vere
kortuŝa kaj pensinstiga <q>vojaĝo</q> en la mirinda plureco de homaj
individuoj.</p>
            <signed rend="italic">Elena Zaja</signed>
         </div>
      </front>
      <body>
         <div n="I" type="chapter">
            <p>Ree unu el tiuj senfinaj noktoj. Mi ne povas ekdormi, eble eĉ ne
volas. Mia animo estas kaptita de malgajo, de iu senkaŭza, malplena malgajo.
Melankolie mi filozofiumas, ne sciante, ĉu mi nur pensadas, ĉar mi ne
povas ekdormi, aŭ ĉu mi eble ankaŭ ne povas ekd pro mia pensado.</p>
            <p>Verŝajne estas jam la kvara. Je la sepa mi jam devos ellitiĝi
kaj iri al la lernejo. Tie mi ne volas denove esti laca, sed veka kaj
freŝa, por kontribui pli al la lecionoj. Miaj buŝaj notoj devos
pliboniĝi. <q>Manfred</q>, diris sinjoro Hausmann, mia instruisto pri
historio, <q>via ĝisnuna buŝa noto estas <q>mankohava</q>.</q>
Verŝajne estas bone, ke li diris tion, ĉar tio povas instigi min
ŝanĝi min mem. Mi ne plu volas esti iu trankvila, pensema knabo,
sed vigla kaj sprita, ŝatata de la aliaj...</p>
            <p>Mi devas ekdormi nun, mi nepre devas. ĉu eble helpas fantazii?
Antaŭ miaj okuloj aperas la vizaĝo de Martina. Mi vidas ŝiajn belajn
blondajn harojn; mi imagas ŝin apud mi, sur mi, sub mi. Miaj brakoj
premas ŝin al mi, mia brusto sentas ŝiajn mamojn, ŝian molecon,
ŝian varmon... Sed mi ne troviĝas en la ĝusta animstato; mia
ekscito ne adekvatas al ŝia beleco. Tamen, mi laciĝas...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La vekhorloĝo sonoras. Estas jam la sepa. Kelkajn minutojn
ankoraŭ, kaj mi devos ellitiĝi. <q>Bonan matenon, panjo... Jes, mi tuj
leviĝos...</q>. La matenmanĝo rapide enstomakiĝas. Mi iras en la
kelon, suprenportas mian biciklon kaj ekveturas.</p>
            <p>La klara, matena, somerfina aero freŝigas mian spiriton. Mi
veturas laŭ la herbejoj apud la rivero Diemel al Warburg. Kelkajn
minutojn antaŭ la oka mi atingas la lernejon, eniras en la
klasĉambron. Tuj mi ekvidas Martina. <q>Bonan matenon!</q>, mi diras
al ŝi. - <q>Bonan matenon!</q>, ŝi reciprokas. <q>Iomete time ŝi
diris tion</q>, mi pensas, ankoraŭ dum momento fiksante mian
rigardon sur ŝiaj okuloj. ĝuste pro tiu timemo ŝi tiom ravas min;
ĝuste pro tiu simileco inter ni du mi trovas ŝin tiom simpatia.
Mallonge mi salutas kelkajn aliajn samklasanojn, kaj fine la leciono
komenciĝas.</p>
            <p>Sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana, eniras, kaj ĉiu
metas sian libreton <q>La elektaj afinecoj</q> sur la tablon. Dum la
venontaj du horoj ni denove parolos pri tiu romano de Goethe. Mi ja
legis ĝin, sed nur supraĵe, ĉar mi ne aparte interesiĝas pri la
problemoj de homoj antaŭ 200 jaroj. Mi havas miajn proprajn zorgojn,
kaj mi estas ankoraŭ laca pro la mallonga dormo. Tamen, mi devas
kontribui, kunparoli...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Je la fino de la du horoj mi konstatas, ke mi ne multon perceptis
de la lecionoj. Miaj pensoj ja de tempo al tempo okupiĝis pri la
romano, sed pli ofte pri Martina kaj aliaj temoj, kiuj min tuŝas pli. Kaj
mi bedaŭrinde denove silentadis. ĉe sinjorino Keller tio ne gravas;
ŝi iel ŝatas min - eble, ĉar mi neniam ĝenas ŝin dum la
instruado. Se ankaŭ miaj venontaj stilekzercoj estos bonaj, mi certe
ricevos ankaŭ denove la noton <q>bone</q> en la atesto. Tamen, se mi
ne sukcesas pli vigle kontribui en ŝiaj lecionoj, mi verŝajne ankaŭ
ne sukcesos kontribui pli en la lecionoj de sinjoro Hausmann. Kaj li ne
donas bonajn notojn al silentemaj lernantoj, ĉar ja la buŝaj notoj
gravas plej...</p>
            <p>Pensante pri tiu ĉi problemo, mi iras en la paŭzejon, halon
konsistantan el du larĝaj koridoroj, kie la lernantoj pasigu la paŭzojn
precipe - sed ne nur - dum ekstere pluvas. Tra la vitraj vandoj de la
paŭzejo mi vidas la lernejan korton, sur kiu kelkaj lernantoj
amuziĝas per kaptoludoj kaj futbalo. Iam, antaŭ tri aŭ kvin jaroj, mi
ankaŭ pasigis miajn paŭzojn tiel. Mi ŝatis ludi futbalon per tenisa
pilko, kvankam la ŝvito estis iomete malagrabla en la komenco de la
venonta leciono. Sed iam tio ĉesis - eble ĉar nun, en la 11a klaso,
ni estas jam preskaŭ plenkreskaj. Miaj samklasanoj ne plu ŝatas
tion; ili pasigas la paŭzojn alimaniere.</p>
            <p>Mi vidas grupeton da ili stari kelkajn metrojn for de mi kaj iras
al ili por iomete kunaŭskulti. Neniu min rimarkas, neniu cedas lokon
al mi, tiel ke mi povu aliĝi al la grupeto anstataŭ stari ekster la
rondo. Dum kelkaj minutoj mi aŭskultas. Ili parolas pri motorcikloj kaj
pri homoj, kiujn mi ne konas. Kelkfoje ili ridas. Mi iomete kunridas,
kvankam mi ne vere komprenas, pri kio ili parolas. Mi ne vidas eblon
enmiksiĝi, mi sentas min ignorata. Mi decidas forlasi la grupeton kaj
vagas sencele tra la paŭzejo.</p>
            <p>Mi malŝatas paŭzojn, precipe tiujn longajn, 20-minutajn, kiel
nun. Abundas lernantoj el aliaj klasoj, kies vizaĝojn mi parte jam
konas, parte ne. Kaj fine mi ekvidas mian samklasanon Peter kun lia
belaspekta amikino. Mi observas ilin dum momento, vidas, kiel li
ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin. <q>Li rajtas tuŝi ŝin!</q>, mi pensas,
sed tuj konsciiĝas pri tio, ke tiu penso estas malbela. <q>Mi ja ĝoju
pri la feliĉo de la aliaj homoj!</q>, mi diras al mi. Sed kun bedaŭro
mi konstatas, ke momente mi tute ne inklinas al ĝojo. Peter estas
malbona lernanto; li ja eĉ venis al nia klaso lastjare pro tio, ke li
devis ripeti ĝin. Kaj li eĉ ne aspektas pli bele ol mi. Nur ĉar li
estas pli parolema...</p>
            <p>Mi pluiras, pluvagas, rigardante ĉirkaŭen. Ie sidas Martina kaj
interparolas kun sia amikino Veronika. <q>Kial ne kun mi?</q>, mi
demandas min, sciante ke la respondo al tiu ĉi demando gvidos min
al la radikoj de la malfeliĉo, kiun mi sentas.</p>
            <p>Mi pripensas. Interparoloj komenciĝas, se iu alparolas alian
personon. Se iu ne alparolas aliajn personojn, li tamen povas havi
interparolojn. Ekzemple homo, kiu tute ne alparolas aliajn, devus havi
precize la duonon de la interparoloj ol li havus, se li havus normalan
alparolemon. Kaj tio povus sufiĉi por tamen senti sin bone. Sed ial tio
ne ĝustas. Mi devas esplori, kial.</p>
            <p>Se iu havas ion por diri, kiel li elektas la personon, al kiu li diras
tion? Certe gravas la pripenso, ĉu la alia persono ŝatas esti
alparolata. Oni prefere alparolas homojn, ĉe kiuj oni supozas, ke ili
ĝojas pri tio. Kaj verŝajne multaj supozas, ke homo, kiu ne ofte
mem alparolas aliajn homojn, ne ĝojas pri interparoloj, do ankaŭ ne
ŝatas esti alparolata. Sed mi tamen ŝatas esti alparolata! Necesas
do diri tion al ili, por ke ili ŝanĝu tiun bildon pri mi...</p>
            <p>Interparoloj povas esti supraĵaj aŭ profundaj. ĉe ĉi-lastaj
certe gravas ankaŭ la konfido. Konfido estiĝas per malfermeco.
Necesas do malfermi min...</p>
            <p>Dum tiuj pensoj ankoraŭ okupas mian cerbon, gongofrapo
anoncas la finon de la paŭzo. Mi reiras en la klasĉambron, kie
komenciĝas la leciono de sinjoro Hausmann pri historio. Rimarkante,
ke mi sentas min ankoraŭ laca kaj nun krome maltrankvila pro la
pensoj ekĝermintaj en mi, mi decidas prokrasti mian planon, jam ekde
hodiaŭ pli vigle kontribui al la lecionoj.</p>
            <p>Post la fino de la leciono, en kiu mi do silentis, komenciĝas
5-minuta paŭzo, kiun tiuj, kiuj ne eliras por fumi cigaredon, pasigas
en la klasĉambro. Mi iomete observas Martina kaj vidas, ke ŝi
eligas el sia tornistro sian matematikan kajeron. Mi memoras, ke niaj
hejmtaskoj ĉi-foje estis relative malfacilaj. Temas pri pruvoj de
matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn
hieraŭ posttagmeze, mi supozis aŭ eĉ certis, ke neniu el miaj
samklasanoj sukcesos solvi ilin. Hodiaŭ ni ne havas lecionojn pri
matematiko, sed morgaŭ, kaj mi scias, ke Martina, kiu neniam
forgesas fari siajn hejmtaskojn, nepre volas fari ankaŭ la nunajn.</p>
            <p>Al aliaj homoj mi nur malvolonte malkaŝas la solvojn - sed al
ŝi... Kia plezuro estus, senti ŝian proksimecon, sperti, ke ŝi
aŭskultas min, eĉ se temas nur pri matematiko! Kia ĝojo, finfine
iam interŝanĝi kun ŝi pli da vortoj ol nur <q>Bonan matenon!</q>,
<q>Saluton!</q> kaj <q>ĝis!</q>...</p>
            <p>Kaj fakte, ŝi demandas Veronika, ĉu ŝi scias, kiel solvi tiujn
matematikajn problemojn. <q>Ne</q>, respondas Veronika, kaj aldonas:
<q>Demandu Manfred!</q> Mi agrable surpriziĝas, iĝas iomete
nervoza kaj nun eĉ pli atente observas ŝin. Mi rimarkas (aŭ
kredas rimarki), ke ŝi iomete ruĝiĝas, kaj konstatas, ke ŝi eĉ
ne riskas rigardi al mi. Se ŝi rigardus, ŝi vidus, ke mi staras sola,
do havas tempon, kaj momente povus imagi nenion pli belan ol montri
al ŝi mian helpemon, mian bonan volon...</p>
            <p>Mallonge poste Martina remetas sian kajeron en la tornistron kaj
elprenas siajn aferojn por la sekvanta leciono de la latina. Mi iel
ŝatas tiujn lecionojn, kvankam ili estas tedaj. Sed mi ĉiam ĝojas,
kiam doktoro Kramer, kiu instruas nin, diras: <q>Tio estas frazo por
vi, Manfred!</q> Tio signifas, ke la frazo estas aparte malfacila, kaj ke
nur min li opinias kapabla traduki ĝin.</p>
            <p>Post la fino de la leciono, en kiu mi nur iomete malpli bone ol
kutime tradukis miajn frazojn, denove estas pli longa, 10-minuta
paŭzo. Mi iras en la paŭzejon, kaj denove enuas vagante inter la
konataj kaj nekonataj lernantoj. Denove mi vidas Peter kun lia amikino,
sed ĉi-foje iom pli forte ol antaŭe altrudiĝas la malnova frazo:
<q>Li rajtas tuŝi ŝin!</q>... Ili karesas kaj kisas unu la alian. <q>Kion
signifas <q>ami</q>?</q>, mi demandas min. <q>Ami</q> signifas preferi unu
personon al la aliaj, do <hi>malpreferi</hi> aliajn personojn favore al
unu! ĉu amo, aŭ pli ĝenerale, ĉu amikeco ne ĉiam signifas havi
antaŭjuĝojn kontraŭ aliaj, la ne-amatoj, la ne-amikoj? La
antaŭjuĝon, ke la aliaj ne estus tiom bonaj amikoj kiel la favorata
persono? Ne, mi ne ŝatas tiujn pensojn. Sed mi ne povas eviti
ilin...</p>
            <p>Mi pluiras, vidas homojn, vizaĝojn, kiuj ne rimarkas min. Io mute
krias en mi: <q>Rigardu!... Rigardu min, kiun vi ignoras, min, la
senkulpan malamaton...!</q> Sed neniu rigardas. Iel ekscitita, nervoza
mi estas. Feliĉe tiu ĉi paŭzo ne daŭras tiom longe. Tuj
komenciĝos la leciono pri fiziko. Estas unu el miaj plej bonaj
fakoj...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Je la 12a horo kaj duono la instruado finiĝas. Mi veturas
hejmen, biciklante tra la apudriveraj herbejoj. Sola. Mi pripensas, kial
mi veturas sola. Ankaŭ por la aliaj el mia urbo la lecionoj ĵus
finiĝis. Ankaŭ ili devos bicikli tra la herbejoj. Certe ankaŭ hodiaŭ
kelkaj veturas kune, verŝajne nur kelkajn minutojn post mi. Kial mi ne
atendas ilin? Mi memoras, ke hieraŭ mi veturis kune kun Karsten al
la lernejo, ĉar ni hazarde renkontiĝis tie, kie niaj vojoj kunfandiĝas.
Li estas tre parolema, sed tamen li ne sukcesis eligi multajn vortojn el
mi. Nur de tempo al tempo frazeton, sed plej ofte nur la vorton
<q>jes</q>.</p>
            <p>ĉu li rimarkis, ke mi tamen ĝojis pri la interparolo? Aŭ ĉu li
simple opinias min teda, malinteresa konversacianto? ĉu li estonte
evitos min, ĉar li preferas paroli kun pli interesaj homoj, tiel, ke mi
neniam lernos vigle interparoli? Mi devas eskapi el tiu ĉi diabla
cirklo.</p>
            <p>Mi alvenas hejme kaj tagmanĝas kun la familio. Malmultaj
interparoloj, kiel kutime. Paĉjo kritikas, ke panjo kuiris la ruĝan
brasikon tro mola, tro kaĉa. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj
aldonas, ke ankaŭ la viando ne estas bona.</p>
            <p>Post la tagmanĝo mi iras en mian ĉambron kaj tuj prenas la
lastan numeron de nia lernejana gazeto. Mi relegas la antaŭparolon,
en kiu Ralf, la plej aktiva inter la redakcianoj, plendas pri la malgranda
kontribuemo de la lernantoj. Jam antaŭ preskaŭ duona jaro tiu
numero aperis, kaj jam tiam mi pensis, ke eble ankaŭ mi ion verkos
pri tio, kio tuŝas min. Sed nur nun miaj planoj iom konkretiĝis. ĝi
povus esti efika helpilo por sciigi al miaj samklasanoj, kion mi volas,
devas diri al ili... Sur la dua paĝo mi trovas indikon pri la
eldonkvanto: 500 ekzempleroj. Nia gimnazio havas 900 lernantojn, do
almenaŭ ĉiu dua ĝin legas.</p>
            <p>Mi plu trafoliumas ĝin, serĉante respondon al grava demando:
ĉu <hi>tio</hi> akordiĝus kun la resto de la gazeto? Mi vidas stultajn
ŝercojn, malseriozajn desegnaĵojn. Sed feliĉe mi trovas ankaŭ
seriozajn, emociajn artikolojn de Ralf pri atomenergio kaj malarmado.
Tamen, neniu parolas pri sia internaĵo, krom eble Irene en sia poemo
pri meditoj ĉe la bordo de rivereto. Sed mi ne volas verki versojn, mi
volas plejeble rekte diri ion... Finfine mi venas al la konkludo, ke
malgraŭ ĉio eblas aperigi ion en ĝi.</p>
            <p>Mi remetas la gazeton sur la bretaron kaj komencas fari miajn
hejmtaskojn. Poste mi iras en la loĝoĉambron, por iomete legi en
gazetoj kaj revuoj.</p>
            <p>Subite mia patro eniras.</p>
            <p>
               <q>ĉu vi ankoraŭ bezonas vian biciklon?</q>, li demandas en
malafabla tono.</p>
            <p>
               <q>Ne, hodiaŭ ne plu.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Do enmetu ĝin en la kelon!</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne necesas. La biciklo estas ŝlosita.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Enmetu vian biciklon!</q>, li ordonas koleriĝante.</p>
            <p>
               <q>Kial mi enmetu ĝin? Eĉ ne pluvas.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, sed kial?</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu vi enmetos vian biciklon?</q>, li demandas minace.</p>
            <p>
               <q>Ne necesas.</q>
            </p>
            <p>Sed tio estis tro por li. Li eksplodas de kolero, batas per la
plata mano kontraŭ mia postkranio, per la tuta forto, unufoje, dufoje.
<q>Ne tiom forte, Karl!</q>, krias mia patrino, sed mi jam ekkrias,
ekploregas, tremas per la tuta korpo, sentas perturbon en mia cerbo,
rimarkas tamen post momento, ke ankoraŭ ĉio funkcias. Mi povas
ekstari, retiriĝi al mia ĉambro por pluploregi en kvieto. Kun iuspeca
kontento mi rimarkas, ke mi ploregas senhonte, kvankam paĉjo
ĉiam malŝategis la <q>ploraĉadon</q> de siaj filoj. Ili ja ne estas
knabinoj, ne, <hi>viroj</hi> ili fariĝu, <hi>viroj</hi>!</p>
            <p>Mi rimarkas la bonfartigan efikon de la plorado kaj
ĉirkaŭrigardas per la ankoraŭ malsekaj okuloj en mia ĉambro.
ĉio aspektas iomete malklare, sed... nenio ŝanĝiĝis, ĉio restis
same kiel antaŭe. Sur mia apudlita ŝranketo staras ankoraŭ mia
plej ŝatata pluŝbesto, la blanka ursido, kiun mi prenas kaj karesas.
Mi palpas ĝian felon, premas ĝin al mia vango. ĝi estis mia
kristnaska donaco, kiam mi havis kvin jarojn...</p>
            <p>Mi sentas min laca kaj decidas enlitiĝi. Post iom da tempo
venas panjo. <q>Ho, ĉu jam enlite?</q>, ŝi demandas, kaj aldonas per
milda, kompatema voĉo: <q>Vi ja ne ĉiam devas spiti vian patron!</q>
Sed mi ŝajnigas, ke mi ne rimarkas ŝin. Mi ja ne plu estas
infano.</p>
            <p>Rapide mi endormiĝas.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La tagon poste min okupas iomete aliaj pensoj ol la antaŭan. Mi
sentas min bone, sed rimarkas, ke mi tamen ne kapablas ŝanĝi min
tiel, ke mi fariĝas pli vigla ekstere, pli parolema. Jam antaŭe mi
pensis pri tio, ke verŝajne mia edukado faris min timema - sed nun
mi certas pri tio. La fakto, ke eldiroj de mi povis kaŭzi koleron de
mia patro, igis min silentema. Eĉ mian patron mi iel timas, kaj des
pli la malpli konatajn homojn, do la instruistojn kaj ankaŭ la
samklasanojn...</p>
            <p>En tiu tago mi enlitiĝas frue, sed ĉi-foje mi denove ne povas
ekdormi. Tro viglaj estas la pensoj, tro forta la deziro, esplori kaj
klarigi mian sorton.</p>
            <p>Mi pensas pri mia patro. Jam de la komenco mi timis lin,
ĉar li insultis, minacis... kaj, ne tre ofte, tamen, eble unu- aŭ
dufoje jare, li plene perdas la memregadon, fariĝas ebria de kolero.
Mi memoras, ke jam antaŭ kelkaj jaroj okazis situacio kiel hieraŭ,
kaj min teruris la kruela maljustaĵo, kiun mi spertis. Mi ne plu volis
vivi en tia mondo, volis mortigi min. Sed mi konsideris, ke tiam mi
neniam plu povus diri al la mondo, kion mi suferis, dum, se mi
pluvivas, mi povos rakonti, skribi pri tio, helpi ŝanĝi la mondon, kiun
mi sentis tiom senkora, maljusta, kruela. La mondo, kiel, eble, Dio
ĝin kreis, aŭ, pli bone, kiel ni ĝin trovas, donus al la homoj ĉion
por fariĝi feliĉa, se ili traktas unu la alian bone.</p>
            <p>Sed paĉjo ne kapablas fari tion, ĉar li mem spertis kruelan
edukadon! Mi memoras, ke li ofte diris, kiam liaj infanoj ne obeas:
<q>Se mi estus dirinta tion al <hi>mia</hi> patro, mi estus ricevinta
batojn, bategojn!</q>, kaj li riproĉis sin mem: <q>Sed mi, mi estas tro
indulga, tro indulga mi estas!</q>
            </p>
            <p>Mi memoras la vizaĝon de mia avo. Li estis nazio, konvinkita
nazio ĝis sia morto antaŭ tri jaroj. ĉiudimanĉe nia familio vizitis
lin. Ofte ni, la infanoj, enuis tie. Iam mi prenis malnovan libron de sur
lia bretaro, ĉar sur ĝia dorso mi legis la vortojn <q>Mia batalo</q>.
Tio memorigis min pri Adolf Hitler, pri kiu mi jam multon aŭdis, kaj
fakte temis pri tiu fama libro. Malferminte ĝin, mi legis la dediĉon:
<q>Al la loka kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn
meritojn pri la germana popolo</q> aŭ simile, mi ne plu bone memoras.
Sekvis la vortoj <q>Heil Hitler!</q> kaj la subskriboj de iuj distriktaj
gvidantoj. Mia avo - jen adepto de ideologio, kiu predikis severecon,
rigorecon, kruelon! Kaj iam, kiam la televido raportis pri iuj bataloj en
Palestino, mi eĉ aŭdis lin diri, ke <q>Adolf estus devinta gasmortigi
eĉ multe pli da judoj</q>! Tiom malaltan respekton pri la homa vivo li
havis! Ne mirinde, ke ankaŭ paĉjo estas iel kruela!</p>
            <p>Kaj panjo? ĉu ankaŭ ŝi estas malhumana? Mi memoras, ke
hieraŭ ŝi kriis: <q>Ne tiom forte, Karl!</q> - do ne <q>Ne tuŝu lin,
Karl!</q>, ne, bati li rajtas, nur ne tro forte! ŝi ja eĉ mem batis min
kelkfoje, ne tro forte, sed tamen! Kaj ŝi ofte koleriĝis pro bagateloj.
Kiam mi havis kvin jarojn, mi pasigis semajnon ĉe onklino Inge. Mi
neniam forgesis, kiel mi tie renversis plenan glason da lakto. Mi
hontis, timis, atendis punon kaj ekploris. Sed kion faris onklino Inge?
ŝi diris: <q>Ne gravas!</q>, forviŝis la lakton kaj konsolis min: <q>Vi
ja ne devas plori, Manfred...</q> Mi miris, kredis, ke mi ne plu
komprenas la mondon! ŝi ne batis min, eĉ ne insultis! <q>ŝi estas
maljusta!</q>, mi pensis, <q>ŝi ja devas puni min!</q> Sed poste mi
komprenis, ke ne ĉiuj virinoj estas kiel panjo.</p>
            <p>ĉu panjo mem travivis kruelan edukadon? Eble ne tiom. Sed ŝi
rakontis, ke avinjo ofte vespere pelis ŝin kaj ŝiajn gefratojn per
bastono en la liton, kaj ke tiam ili ektimis... Eĉ mi neniam ŝatis
avinjon. Tiam, kiam naskiĝis Dirk, mia plej juna frato, panjo devis iri
en hospitalon. Ni, la tri pli aĝaj fratetoj, do devis iri al avinjo, por ke
ŝi zorgu pri ni. Bedaŭrinde ŝi havis nur unu malgrandan liton, kaj
tiu estis por Martin, la plej juna el ni tri. Mi do devis dormi en granda
lito - sed ne volis. Mi neniam antaŭe dormis en granda lito. Mi
rifuzis, kriis! Kaj tiam avinjo koleriĝis. ŝi prenis bastonon kaj
ekbatis, rapide kvin- aŭ dekfoje sur la pugon. Mi kriis, ploregis... kaj
fine laciĝis, ekdormis. En la granda lito.</p>
            <p>Mi povas ekzakte kalkuli, ke tiam mi havis tri jarojn kaj du
monatojn. Verŝajne tio estas mia unua memoro. Tiel komenciĝas
miaj memoroj, mia vivo! Dum la tuta vivo mi ne plu amis avinjon. ĉiuj
kredis, ke ŝi eĉ ne kapablis mortigi muŝon. Ne multe mankis, kaj
ankaŭ mi estus kredinta tion. Kaj mi estus plorinta apud ŝia tombo,
kiel faris Stefan, mia tiam 12-jara kuzo.</p>
            <p>Malgajo kaj samtempe iuspeca ĝojo aperas en mi kaj miksiĝas.
Mi pripensas, kiom ampleksa estas la problemo ĵus malkovrita de mi.
Mi memoras, ke paĉjo ofte envias siajn kolegojn citante ilin:
<q>Hoffmann diras: <q>Se miaj gefiloj ne obeas, ili tuj ricevas
bategojn!</q>
               </q> Kaj li provas elvoki per tio la impreson, kiom milda,
indulga li estas kompare kun aliaj patroj. Sed eĉ, se ĉeestas iu el
liaj kolegoj, dum li insultas siajn infanojn, tiu neniam enmiksiĝas por
mildigi lin, por montri al la infanoj, ke li estas maljusta,
malhumana...</p>
            <p>Povas esti, ke mankas al tiuj kolegoj nur la kapablo kunsenti, kiel
sensiva infano suferas pro la insultoj. Sed verŝajne ankaŭ ili estas
rigoraj, kruelaj...</p>
            <p>ŝajnas, ke la problemo vere estas ege ampleksa. ĉu eble
ankaŭ Martina suferis? ĉu ŝi estas timema pro la sama kialo kiel
mi? Mi devas kontakti ŝin. Mi povas transdoni leteron al ŝi... aŭ,
pli bone, mi povus, se mi kuraĝus. Verŝajne ĉiam iu vidus tion. Mi
do prefere sendu ĝin poŝte. Sed tio aspektus strange, ĉar mi ja
ĉiutage vidas ŝin persone. Sed... jen pli bona ideo: Post kelkaj tagoj
ja komenciĝos la aŭtunaj ferioj. Tiam mi ne vidos ŝin dum tuta
semajno. Do, tiam sendi leteron al ŝi poŝte aspektus malpli strange.
Eble tio fariĝos sukceso... Kaj mi imagas ŝin apud mi, ni brakumas
unu la alian...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La postan matenon mi vidas sur la afiŝtabulo de la lernejo la
anoncon, ke nia lernejana gazeto baldaŭ reaperos. Du semajnojn post
la aŭtunaj ferioj estos la redaktofino, kaj oni invitas ĉiujn al la
redakciaj kunsidoj. Mi enkapigas la datojn.</p>
            <p>Mi devas verki ion. Akumuliĝis tro da nediritaj vortoj, tro da
neesprimitaj sentoj. Sed unue mi skribu al Martina. Poste mi verkos la
artikolon. Eble mi tiam jam estos feliĉa kaj vidos ĉion pli racie
anstataŭ el la perspektivo de malfeliĉulo.</p>
            <p>Hejme mi komencas skribi manuskripton por la letero al Martina.
Ne mankas ideoj, sed malfacilas elekti la bonajn el ili kaj ordigi ilin...</p>
            <p>Kelkajn tagojn poste la manuskripto estas preta. Mi do povas
skribi la definitivan leteron. Komencinte ĝin, mi rimarkas, ke mia
skribo ne estas tiel bela kiel mi deziras. Mi do rekomencu...</p>
            <p>Du horojn poste kuŝas antaŭ mi la definitiva letero:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Martina!</p>
               <p>Unue mi volas sciigi al vi, ke mi skribas tiun ĉi leteron por
sciigi al vi, kiel mi pensas pri vi, por forigi malĝustajn imagojn de vi
pri mi kaj por instigi vin al pripensado, se vi havas la necesan
malfermecon por kritike analizadi vian propran situacion.</p>
               <p>Multaj pensas, ke mi estas nur iu ambiciulo, kiu la tutan tagon
lernas por ekhavi la plej bonajn notojn kaj kiu estas silentema kaj do
nek volas nek bezonas multe interparoli kun aliaj homoj. Sed ili tute
pretervidas, ke mia strebado por bonaj notoj originas nur el la deziro
esti ŝatata kaj agnoskata, dum multaj diablaj cirkloj igis min, kiu
fakte estas komunikema homo, preskaŭ ne plu diri ion.</p>
               <p>Mi estas sensiva, impresiĝema homo, kaj sekve mi forte sentas
kritikojn, ofendojn kaj insultojn, dum la aliaj homoj pro manko da
delikatsenta komprenemo ne scias, kian aflikton ili kaŭzas. Tio rilatas
precipe - sed ne nur - al miaj gepatroj, kiuj ne rimarkis, kiel ili
damaĝis min per sia psika kaj fizika perforto. Rimarkante la fakton,
ke ĉiu senpripensa eldiro de mi, eĉ se ĝi ne estis malbonintenca,
povis elvoki la ĉagrenon kaj la koleron de mia patro, mi perdis la
konfidon al aliaj homoj kaj preferis silenti. Mi mutiĝis.</p>
               <p>Spertinte tion kaj tamen estante nekomprenata, mi nun rigardas
miajn kunhomojn kiel terure supraĵajn; mi devas konstati, ke ili ne
povas ne direkti sian atenton nur al supraĵaj interesoj, ke ili ne
kapablas vere libere kaj malferme pensi, paroli kaj skribi pri si, ĉar
mankas al ili la aliro al tiaj problemoj, ekzemple ĉar ili ne scias, kiom
turmenta povas esti la sento de izoleco.</p>
               <p>Aldoniĝas la sento esti tute indiferenta por ili; por multaj la
ĝojo estas la sola celo de ilia agado, dum apenaŭ iu ekhavas la
ideon, ke por sperti sencon en la vivo necesas senti abomenon
kontraŭ ĉia pasiva drivado kaj racie alstrebi klaran kaj ampleksan
komprenon de tiu ĉi mondo.</p>
               <p>Mia emo kompreni tiun ĉi mondon direktiĝas unuavice al mi
mem - ne, ĉar mi estas egoisto, sed ĉar mi pensas, ke la
kompreno de mi mem estas grava bazo por la kompreno de la aliuloj.
Sed mi tamen ankaŭ multe pensas pri aliaj homoj, kaj precipe pri
vi.</p>
               <p>Mi rimarkis, ke ankaŭ vi iam perdis la konfidon al aliaj homoj,
ke ankaŭ vin regas sentoj de timo kaj hontemo. Same kiel mi
diligente strebas por bonaj notoj, ankaŭ vi faras tion, kiel plej
imprese montris via sep-paĝa protokolo pri la lasta kemia leciono, pri
kiu ja eĉ ridis sinjoro Majer, kiam li kontrolis tiun hejmtaskon
- verŝajne ankaŭ por esti ŝatata kaj agnoskata, celoj, kiujn vi
certe klopodas atingi ankaŭ per via aparte alloga eksteraĵo, kiu ravis
min jam tiam, kiam mi unuafoje vidis vin, tiutempe en la kvina klaso.</p>
               <p>Nun, ĉe la fino de tiu ĉi letero, mi volas diri al vi, ke vi tute
ne devas timi min, sed ke ni povas kune venki problemojn kaj kontribui
al la feliĉo de ni kaj de la mondo.</p>
               <p rend="salute">Amikajn salutojn</p>
               <p rend="signed">via Manfred</p>
               <p>P.S.: Mi ege ĝojus, se vi respondus al tiu ĉi letero, sed vi tute ne
devas senti vin devigata fari tion. Mi ĉiukaze plene akceptos kaj
toleros vian reagon (aŭ ne-reagon).</p>
            </q>
            <p>Mi enkovertigas la leteron kaj iras al la poŝtkesto. Estas la dua
tago de la ferioj, do bona tempo. Eble ŝi komprenos min. Estiĝos
konfido. Ni povos libere interparoli. Ekzistos nenio plu ĉe mi, kio
malplaĉas al ŝi... Mi enĵetas la leteron. Nun nenio plu estas
ŝanĝebla. Miksiĝas en mi ĝoja atendado kun la timo, ke la letero
estas verkita iel mallerte...</p>
            <p>En la venontaj tagoj mi ĉiumatene scivole malfermas la
leterkeston de nia familio. Denove nenio por mi... Mi decidas tamen
jam ekverki la artikolon por la lernejana gazeto. Mi ja havas sufiĉe
da tempo nun. Iam, ĝis antaŭ malmultaj jaroj, mi estis dum la
aŭtunaj ferioj ĉiam okupita. Unue, ĉar mi multe ludis futbalon kun
miaj fratoj kaj la najbaraj knaboj. Sed poste la najbaraj knaboj fariĝis
pli aĝaj kaj komencis interesiĝi nur pri motorcikloj, rokmuziko kaj
knabinoj. Krome, sur la herbejo, kie ni ĉiam ludis, oni ekkonstruis
domon...</p>
            <p>La dua okupo estis malpli agrabla. Jam ekde la oka jaro de mia
vivo mi devis multe helpi en la rikoltado de la terpomoj kaj furaĝbetoj
sur la bieno de mia onklo, kiu transprenis ĝin de mia avo.
ĉiuaŭtune dum dekoj da posttagmezoj, kaj en la ferioj ankaŭ
matene. La salajro altiĝis de 50 pfenigoj tra unu marko kaj du
markoj iom post iom al kvin markoj por unu posttagmezo - ĝis fine
mia onklo decidis rikolti tiujn fruktojn per maŝino. Tio ne ĝojigis
mian patron, kiu ĉiam ŝatis vidi siajn filojn fari <q>virajn</q> laborojn
kiel la helpadon en la rikoltado.</p>
            <p>Sed mi ja ĝojis pri tio, ĉar tiu devigo subite ne plu ekzistis.
Kaj mi nun havas tempon - tempon, kiun mi povas, devas utiligi. Mia
korpo estas nur kombinaĵo de organoj, kiuj mem estas kombinaĵoj
de ĉeloj konsistantaj el molekuloj. ĉio ĉi estas malstabila,
difektiĝema. Kaptu do la okazon, eluzu la tempon, ĝis ĉio
detruiĝos!</p>
            <p>Mi ekverkas la artikolon. Denove montriĝas la problemo, ke
multaj ideoj, kiuj unue entuziasmigis min, subite ne plu plaĉas al mi.
Longe mi sidas antaŭ blankaj folioj...</p>
            <p>Iun vesperon kelkaj familianoj sidas en la loĝĉambro, kiam
paĉjo eniras kaj malbonhumore plendas: <q>Dum la tuta tago ili
sidaĉas hejme! Kvar viroj! Se oni tion rakontus al iu!</q>
            </p>
            <p rend="noindent">Kaj li demandas min en malafabla tono: <q>ĉu vi ne povas pasigi la
vesperon kun viaj amikoj? Ha, vi ne havas amikojn? Nek amikon, nek
amikinon? Mi diras al vi, kial: ĉar vi ne povas submetiĝi al aliaj
homoj!</q>
            </p>
            <p>
               <q>Tio ne ĝustas!</q>, mi krias ĉagrene, profunde vundita de
aserto, kiu tiom kontraŭas miajn antaŭajn esplorojn.</p>
            <p>
               <q>Kial do vi ne havas amikojn?</q>
            </p>
            <p>Mi kolektas kuraĝon, sukcesas venki fortan reziston en mi kaj
diras: <q>ĉar vi tiom min subpremas!</q>
            </p>
            <p>
               <q>Li devas esti kompreninta tion!</q>, mi pensas. Mi sentas min
senŝarĝita, iel ĝoja.</p>
            <p>Sed paĉjon tio ne multe tuŝas: <q>Mi kaj subpremi! Ha, rigardu
aliajn patrojn, tiam vi scias, ĉu mi vin subpremas!</q>
            </p>
            <p>Malĝoje mi enlitiĝas. Mi estas senpotenca, malsupera...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Je la fino de la ferioj kuŝas antaŭ mi manuskripto, kiu sufiĉe
kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom
gravas!</p>
            <p>La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun
miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi
revidos ŝin. Mi timas iomete... Mi eniras en la klasĉambron kaj
ekvidas Martina, sidantan ĉe sia tablo. Nur iomete malfrue ŝi
rimarkas min. ŝi rigardas supren, ekvidas mian vizaĝon kaj -
ektimas. Eta ŝoko trafas ŝin kaj transiĝas al mi. Iom pli hezite kaj
nervoze ol antaŭe mi eldiras la kutiman <q>Bonan matenon!</q>, kiun
ŝi reciprokas.</p>
            <p>Dum la venontaj horoj ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, kvazaŭ ŝi
tute ne estus ricevinta mian leteron. ĉu povus esti tiel? Subite mi
komencas dubi, ĉu vere ŝi ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu
ŝoko, kiun mi sentis, ne estiĝis en ŝi, sed en mi, ĉar mi timis
revidi ŝin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj;
ŝi do verŝajne ricevis ĝin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo
ĝustas...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia
lerneja gazeto. Mi scias: Hodiaŭ estas la redaktofino. Mi do nepre
devas partopreni en ĝi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero
aperos?</p>
            <p>Jam antaŭ unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis,
eĉ kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje
aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas
ŝanĝi ankoraŭ unu aŭ du alineojn, verŝajne eĉ pli. ĉu eĉ
povas esti, ke ĉio, kion mi skribis, estas nur frenezaĵo, elĵetaĵo
de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli
bone, se mi unue tajpus ĉion. ĉu ne eblas sendi la artikolon poŝte
al la redakcio aŭ al iu redakciano - eble eĉ anonime? Ankaŭ
tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili
eĉ ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje
ĉirkaŭveturis ĝin kaj reveturis hejmen.</p>
            <p>Poste mi ŝanĝis kelkajn frazojn kaj tajpis la artikolon. Kaj nun
ĉio estas preta por aperigo. Estas precize kvar paĝoj. Tio estas
bona, ĉar se la gazeto jam estas pli-malpli preta, ili povas simple
aldoni unu folion, do kvar paĝojn. Se ili ne volas, mi povus oferti pagi
al ili la kromajn preskostojn...</p>
            <p>Tremante mi eniras en la lernejon. Mi vidas, ke la pordo de la
ĉambro estas malfermita. Mia koro batas forte kaj rapide. Mi eniras
- kaj ekvidas tri konatajn vizaĝojn. Ralf, Irene kaj Klaus salutas min.
<q>ĉu vi volas iomete kunhelpi?</q>, demandas min Ralf. <q>Mi skribis
ion</q>, mi respondas. <q>Ho, bone!</q>, diras Ralf, kaj mi elprenas la
foliojn el mia sako. Mi donas ilin al Ralf, kiu tuj scivole eklegas ilin. Mi
fariĝas iomete pli trankvila. La artikolo devas plaĉi al li, ĉar
ankaŭ Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi. Li aspektas
neflegite, sovaĝe, kaj ĉiu en nia lernejo scias pri lia engaĝiĝo
kontraŭ atomenergio, kontraŭ armado, kontraŭ nia lerneja sistemo,
kontraŭ ĉio.</p>
            <p>Ralf legas la artikolon:</p>
            <q type="article">
               <p rend="title">INTER ALIULOJ</p>
               <p>Kelkfoje mi troviĝas, regata de sento de absoluta soleco kaj
profunda maltrankvilo, ie en la klasĉambro kaj pensas pri mia propra
situacio - situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco,
ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ĉe la aliuloj.</p>
               <p>Ties mensojn ne okupas la demando, ĉu iu estas komunikema
aŭ ne - aŭ se jes, ili simple eliras de la supozo, ke nur tiuj ŝatas
interparolojn, kiuj multe parolas, sed apenaŭ iu pensas pri tio, ke
malantaŭ ies timo alparoli aliajn homojn povas kaŝiĝi la deziro povi
komunikiĝi kaj amikiĝi kun ĉiu.</p>
               <p>Dum la lastaj jaroj - kaj ne nur dum tiuj - mi pasigis, parte
malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence
malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj,
kiuj interesiĝas pri motorcikloj, la rezultoj de futbalaj maĉoj kaj
similaj bagateloj.</p>
               <p>Miaj spertoj dum la lastaj jaroj montras, ke eblas kontraŭvole
eniĝi en situacion, kiun karakterizas:</p>
               <p>- la fakto havi - eĉ en la pli vasta senco de tiu vorto - neniujn
geamikojn,</p>
               <p>- izoleco ekzemple en la lernejaj paŭzoj, ligita kun suferado pro
la sento, esti ignorata, kaj la frustra sperto, ke <q>maleblas</q> tie
aliĝi al iuj grupetoj kaj kunparoli anstataŭ maksimume stari ĉe la
rando de la grupo nur kunaŭskultante, nerimarkite de la aliuloj,</p>
               <p>- la fakto esti invitata al neniaj festoj (escepte de klasfestoj),</p>
               <p>- iu <q>devigo</q> pasigi semajnfinojn kaj feriojn sen iu ajn
kontakto kun la samklasanoj.</p>
               <p>Sed pli grava ol ĉio ĉi estas por mi la sento de la
malproksimeco de mia unua amrilato al knabino.</p>
               <p>La kaŭzojn de ĉiuj ĉi problemoj mi serĉas precipe en la
edukado, kiun mi spertis. Mia manko da kuraĝo por alparoli aliajn
homojn rezultas el la fakto, ke mi venas el familio, kie eldiroj de mi
estis ne nur miskomprenataj, sed ankaŭ misuzataj por seniĝi de
akumuliĝinta kolero, kaj kie mi ankoraŭ hodiaŭ estas senpotenca
kontraŭ certaj malveroj kaj malpravaj riproĉoj. Min regas fortaj
timoj, kiujn kaŭzis aŭtoritata edukado, kiun mi pro mia sensiveco
ofte sentis kruela.</p>
               <p>Mi pensas ekzemple pri</p>
               <p>- eventoj en mia frua infanaĝo, kie la rifuzo manĝi aĵojn, kiuj
malbongustis al mi, elvokis daŭrajn, terurajn minacojn, inkluzive de
(kaj ĉi tie miaj gepatroj esceptokaze samopiniis) la minaco
<q>enkonduki pli severan reĝimon</q>, kiu povis signifi nur pli fruan
ekuzon de fizika perforto, kvankam mi trovis jam la nuntempon
kruela,</p>
               <p>- kvereloj inter la infanoj, pro kio mia patro koleriĝis tiom, ke li
komencis batadi ĉiujn,</p>
               <p>- situacioj, kiam ni kolektiĝis por vespermanĝi kaj mia patro,
la sola sen larmoj en la vizaĝo, provis komprenigi al la ceteraj
familianoj, kiom mallaboremaj, stultaj, maldankemaj kaj malbonintencaj
ili estas kaj kiom malice ili traktas lin, kaj predikis tion al ili, daŭre
ripetante ĉion, en naŭza tono, dum al mi ŝajnis, ke tiuj riproĉoj
ne celis pozitivajn ŝanĝojn, sed originis nur el la emo ankoraŭ pli
detrui sian familion.</p>
               <p>Dum mia patrino batis min nur relative malofte kaj pro
komprenebla kialo kaj ŝiaj batoj kaŭzis ne multe da fizika, sed
preskaŭ nur psikan doloron (elrevigo!), mia patro kutimis puni min
jam en okazoj, kiuj ŝajnis al mi tute bagatelaj, precipe ĉe provoj
protesti, batante min per la plata mano tiom forte kontraŭ la
postkranio, ke mi, sentante nepriskribeblajn dolorojn, deziris restantajn
damaĝojn kiel <q>pruvon</q>, kaj fine, kiam mi ne povis trovi tiajn,
detenis min, tremanta per la tuta korpo, sed ankoraŭ ne vere
konscia pri kulpo, de memmortigo nur la penso pri la eblo poste skribi
pri tiuj okazaĵoj.</p>
               <p>Al tiu suferado profamiliaj konfliktoj aldoniĝis suferado pro
manko da interhomaj kontaktoj. Mi pensas, ke ankaŭ multaj aliaj
homoj ne ĉiam estas feliĉaj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo,
kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis. Necesas prilumi suferitajn
kruelaĵojn, kiujn hodiaŭ multaj homoj rigardas same senkritike kiel
iame la faŝismon. Necesas malferme paroli pri ili, ĉar tiel longe, kiel
mankas al ni la kapablo aŭ la preteco paroli pri damaĝoj rezultintaj
el la edukado, ni ne povas kontraŭbatali iliajn kaŭzojn.</p>
               <p>Tiu ĉi teksto estas nematura, ĉar la pensinstigoj fare de
instruostoj kaj samaĝuloj malabundis. ĝi ofertas enrigardon en
pensojn, kiuj parte jam de multaj jaroj okupas min, sen ke mi povis
paroli pri ili, kaj kiuj nun ankaŭ en momentoj de bonfarto ne plu
ŝajnas strangaj al mi.</p>
               <p rend="signed">Manfred Brinkmann</p>
            </q>
            <p>
               <q>Bone!</q>, diras Ralf post legado de la artikolo. Tio ne
estas multe, sed li ja estas tute alispeca homo ol mi, kun tute aliaj
pensoj kaj problemoj. Poste ankaŭ Irene, la <q>poetino</q>, kaj Klaus,
kiu okupiĝas pri la varbanoncoj kaj la enpaĝigo, tralegas ĝin, kaj
esprimas sin same kiel Ralf: <q>Bone!</q> Mia nervozeco preskaŭ tute
malaperis, mi sentas min certagrade feliĉa.</p>
            <p>Ralf proponas, ke ni nun traserĉu iujn kajerojn kaj librojn por
trovi taŭgajn ŝercojn kaj desegnaĵojn por la gazeto. Mi volonte
konsentas, kvankam mi konscias pri tio, ke tiu okupo estas supraĵa.
Sed ial mi ĝojas, ke ni ne pli detale parolas nun pri mia artikolo.
Dum tuta horo mi trovas preskaŭ neniun taŭgan desegnaĵon, sed
tio nun ne tiom gravas por mi. Antaŭ ol adiaŭi la aliajn, mi
demandas Ralf, kiam aperos la gazeto. <q>Post tri semajnoj</q>, li
respondas.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La venontan tagon mi rigardas miajn samklasanojn iomete alie ol
antaŭe. Mi rimarkas, ke ankaŭ iliaj okuloj ne aspektas tiom gaje...
Ankoraŭ tri semajnoj, kaj ili ekscios, ke tiu ĉi mondo, en kiu oni
kaŝas sian suferadon, ne estas la vera mondo. Ili ekscios, ke mi
volas esti ilia kamarado, ilia amiko, kaj ke mi interne estas parolema,
ŝatus vere konatiĝi kun ili. La maskoj falos; ili ekscios, ke la gajeco
estas nur ŝajno, kaj ke ni ĉiuj ĝis nun prisilentis ion gravan...</p>
            <p>Sed... ĉu ne ekzistas ankaŭ malavantaĝoj? Mi ne plu estos
sola, sed inter amikoj. Mankos al mi la trankvilo kaj la tempo por
pripensi. Mi staros senŝirme. Iel mi ŝatis la solecon...</p>
            <p>Kaj kiel paĉjo pensos pri la artikolo? Eble li tute ne aŭdos pri
ĝi. Kaj se jes? Mi skribis nur la veron; tamen li povus koleriĝi. Sed
tio pravigus min...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Tri semajnojn poste mi iras en la longa paŭzo en la paŭzejon -
kaj vidas plurajn lernantojn tenantajn flavajn kajerojn en la mano. Mi
nervoziĝas... kaj ekvidas tablon, malantaŭ kiu staras Ralf kaj Klaus,
diligente vendante tiujn kajerojn. Mi aĉetas du ekzemplerojn, pagante
unu markon. Mi iras al kvieta loko kaj riskas malfermi la gazeton. Mi
ektimas, kiam mi subite legas ie en ĝi la titolon <q>INTER
ALIULOJ</q>. Jes, ĝi aperis. Nun ĉio ŝanĝiĝos... Mi tuj refermas
la gazeton. Mi ne kuraĝas legi la artikolon. Kaj mi ankaŭ ne
kuraĝas, rigardi la aliulojn, kies vizaĝojn mi antaŭe ĉiam tiom
volonte observis. Mi sentas min senŝirma, kvazaŭ mi fordonis min al
ilia dispono. Mi timas tion, kion mi antaŭe tiom arde aspiris; mi plej
ŝatus fuĝi, por ke ili unue okupiĝu solaj pri la pensinstigoj liveritaj
de mi...</p>
            <p>ĉio aspektas malklare, nebule. Mi ne scias, kion fari nun. Mi
remalfermas la gazeton, sed zorge atentas pri tio, ke mi ne vidu la
malĝustajn, do <q>miajn</q> paĝojn. Mi iomete legas en la resto de la
gazeto, sen povi vere koncentriĝi sur tiuj tekstoj kaj ilustraĵoj.</p>
            <p>Feliĉe la paŭzo jam finiĝas. Mi iras en la klasĉambron, kie
tuj komenciĝos la leciono pri la latina. Time mi ĉirkaŭrigardas,
evitante rigardi la vizaĝojn de miaj samklasanoj. Sur la tablo de
Karsten mi vidas la gazeton, kaj Johannes eĉ legas en ĝi! Feliĉe
doktoro Kramer jam eniras. Ni tradukas el la libro <q>La Gaŭla
Milito</q> de Cezaro, sed mi estas tro nervoza por koncentriĝi sur la
tradukataj frazoj. ĝuste en tiuj ĉi horoj ja okazas profundaj
ŝanĝoj en mia vivo...</p>
            <p>Post la leciono denove estas paŭzeto, kaj mi vidas, ke Johannes
remalfermas la gazeton kaj - li eĉ legas mian artikolon! Subite li
turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi
aŭskultas: <q>Kion signifas <q>instruostoj?</q>
               </q>, li demandas,
montrante per la fingro sur vorton ĉe la fino de mia artikolo, kaj
ridetas iomete. <q>Instruistoj</q>, mi respondas, sentante min
samtempe senŝarĝita kaj elrevigita. ĉu tio estas ĉio, kion li
havas por diri pri mia artikolo? Li estas supraĵulo, jes, mi fakte ne
kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Mi biciklas hejmen tra la aŭtuna pejzaĝo, konstatante kun
bedaŭro, ke en la postaj lecionoj neniu plu alparolis min pri mia
artikolo. Verŝajne ili bezonas iom pli da tempo, por tralegi kaj digesti
la artikolon. ĝi ja estas parte iomete komplika, skribita en eble tro
peza stilo, kaj ne ĉiu trovis jam en la paŭzoj la necesan tempon kaj
trankvilon por okupiĝi pri ĝi. Sed nun, ĉi-posttagmeze, ili
eklegos...</p>
            <p>Alvenante hejmen, mi revidas paĉjon, kaj pensas: <q>Nun ĉiuj
scias, ke vi malpravas. Eble vi kredus, ke mi volis ofendi vin. Sed
verŝajne vi eĉ ne ekscios, kion mi faris. Aŭ se jes, tiukaze jam
centoj aŭ miloj da homoj estos legintaj tion kaj estos sur mia flanko.
Sed mi ja ne volis vin ofendi, mi ne deziras malbonon al vi...</q>
            </p>
            <p>* * *</p>
            <p>La venontan matenon mi veturas iomete malpli rapide ol kutime al
la lernejo. Mi volas alveni precize je la oka. Ne antaŭe. Mi volas eviti
ilin; ili unue okupiĝu mem pri tio. Mi timas iliajn reagojn aŭ... mi ne
scias kion.</p>
            <p>Sed kun bedaŭro mi konstatas, ke ĉio estas same kiel
antaŭe. Neniu min alparolas, nek por diri ion pri la artikolo, nek pro
la nove akirita scio, ke mi ŝatus tion. Eble ili bezonas pli da tempo...</p>
            <p>Du tagojn poste ankoraŭ neniu alparolis min, krom Johannes. Mi
rimarkas, ke eĉ la izoleco en la paŭzoj restas. Ili ne reagis. Ili
rilatas al mi same kiel antaŭe. Ili estas blindaj, blindegaj. Jes, se mi
surgenuiĝus antaŭ ili kaj plorus kaj krius, ili eble sentus kompaton,
ili aŭskultus - aŭ eĉ tiam ne. Ili simple nomus min freneza.</p>
            <p>Iam mi pensis, ke mi certe neniam memmortigos min. ĉar, se
mi ŝatus mortigi min, la mondo estus ege malbona. Sed, se la mondo
estus malbona, mi devus ŝanĝi ĝin. Mi do estus bezonata, mia vivo
havus sencon, mi do devos pluvivi... Mi tiam rimarkis, ke tiu konkludo
ne estis tute ĝusta. La memmortigo mem povus esti la plej efika
metodo por ŝanĝi la mondon: Mi povus pripensigi ilin per tia faro,
skribante adiaŭajn leterojn...</p>
            <p>Nun ĉiuj ĉi konsideroj montriĝis ridindaj. Ne eblas ŝanĝi la
mondon. Mi estus mortiginta min vane, aŭ vane estus pluvivinta... Mi
devas nove formuli miajn pensojn pri memmortigo aŭ pluvivado: Oni
pluvivu, se oni estas sufiĉe feliĉa en la nuntempo, aŭ se oni povas
supozi, ke oni havos feliĉan estontecon. Aŭ se oni estas bezonata,
por ke aliaj homoj restu aŭ fariĝu feliĉaj... La dua el tiuj kialoj, do
la pluvivado pro espero pri feliĉa estonto, ŝajnas esti interesa. Mi
rimarkas, ke mi estas sana, almenaŭ fizike. Mi certe finos la lernejon
bone, trovos bonan laborlokon. Mi disiĝos de miaj gepatroj, havos
edzinon kaj infanojn. Kaj, kvankam la vivo momente ne ofertas multe
da ĝojo al mi, mi pensas, ke mi tamen kapablas senti feliĉon,
amon... Mi do pluvivu. Almenaŭ provizore.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Post iu leciono mi malsupreniras la ŝtuparon hazarde apud
sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana. Estas jam la tria tago
post apero de mia artikolo. Subite ŝi rigardas min riproĉe kaj
ekparolas: <q>Diru, Manfred, kian strangan artikolon vi skribis en la
lernejana gazeto?</q> Dum momento ni silentas, ĝis ŝi, sciante, ke al
tiu demando mi ne scias respondon, daŭrigas: <q>Sciu, ankaŭ mi
estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj
scias, ke ankaŭ li celis nur vian bonfarton!</q> - <q>Mi
malkonsentas!</q>, mi diras, kaj ni disiĝas. ĝuste kontraŭ tiaj
danĝeraj opinioj mi volis batali... ŝi ne komprenis, ne volas
kompreni, ne povas kompreni... Feliĉe ŝi kritikis nur tion, pri kio mi
estas plej firme konvinkita!</p>
            <p>La posta tago estas senleciona sabato, en kiu mi restas hejme.
Mi pasigas la matenon en mia ĉambro, legas kaj lernas iomete.
Subite panjo eniras: <q>Jen letero por vi</q>, ŝi diras, kaj mi
surpriziĝas legante sur la koverto mian adreson skribitan en
manskribo, kiun mi jam delonge konas: <q>Martina!</q>, mi pensas
fulmrapide, kaj fakte: Sur la dorsflanko troviĝas ŝia nomo. Torento
da varmo trakuras mian korpon; mi sentas ĝojon, feliĉon! Ankoraŭ
dum kelkaj minutoj mi rigardas la koverton, vidas, ke la letero estas
maldika, sed ŝajnas, ke tiu unu folio, kiun ĝi entenas, estas
plenskribita de ŝi...</p>
            <p>Finfine mi aŭdacas malfermi ĝin kaj eklegas. Subite miaj ĝojo
kaj feliĉo malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro.</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Saluton Manfred!</p>
               <p>Kiam en la aŭtunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufiĉe
seniluziiĝis, ĉar mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via
internaĵo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ĉagreniĝis,
pro du kialoj: unue, ĉar mi sentis min observita de vi, kaj due, ĉar
vi multrilate malĝuste (!) prijuĝis min.</p>
               <p>Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi
decidis skribi leteron al vi, ĉar mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi
miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel ankaŭ en tiu
artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supraĵaj,
interesiĝas nur pri bagateloj, kaŝiĝas malantaŭ hipokritaj maskoj
kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn.</p>
               <p>Sed mi pensas, ke interesiĝo pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj
maĉoj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ĉe iliaj
problemoj. Mi ekzemple ŝatas okupiĝi pri muziko kaj tamen opinias
min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne
povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne
kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ĉe iliaj problemoj.</p>
               <p>Sed plej malplaĉas al mi la fakto, ke vi serĉas la kulpon pri
viaj problemoj ĉiam nur ĉe la aliaj homoj kaj neniam ĉe vi mem.</p>
               <p>Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi.</p>
               <p rend="salute">ĝis,</p>
               <p rend="signed">Martina</p>
            </q>
            <p>Elreviĝinte mi relegas la leteron; mi rigardas ŝian
maldekstren klinitan manskribon, kiun mi nun trovas malbela kaj
infaneca. Kompreneble mi devos respondi al ŝi, ke ŝi nur
miskomprenis min; ni ja fakte havas la samajn celojn - nome la
forigon de problemoj, ne nur de miaj propraj... Legante la unuajn
frazojn denove, mi subite havas ideon por la komenco de mia
respondletero:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Martina,</p>
               <p>vi ne povas imagi, kiom mi ĝojis pri via letero - antaŭ ol
malfermi ĝin...</p>
            </q>
            <p>Sed tiu spritaĵo ne povis forŝovi la malgajon, kiun mi sentas.
Vundis min precipe la aserto, ke mi serĉas la kulpon ĉiam nur ĉe
aliaj homoj. ĝuste tion mi ĉiam riproĉas al paĉjo... ĉu panjo
pravis dirante, ke mi <q>fariĝos tute sama al mia patro</q>? ŝi diris
tion iam, kiam mi senpripense riproĉis ion al ŝi. Mi tuj pentis tion,
tamen...</p>
            <p>Tiam mi pensis: Se panjo pravus, mi devus mortigi min, ĉar mi
ĉiurimede devus eviti tian samecon... Sed feliĉe mi estis sufiĉe
konvinkita pri tio, ke mi estas profunde en mia internaĵo tute alia
homo kaj neniam povos fariĝi sama al mia patro. Mi estas konscia
pri mi mem, kapablas ekkoni ĉiujn miajn malbonajn emojn kaj
kondutojn kaj sukcese kontraŭbatali ilin... Sed nun ankaŭ Martina
diris tion, eble eĉ ne tute malprave.</p>
            <p>ĉu povas esti, ke oni en la infanaĝo aŭtomate transprenas
malbonajn ecojn de siaj gepatroj kaj poste ne plu povas liberiĝi de ili,
sendepende de tio, kiom forte oni baraktas? Mi jam rimarkis rilate
mian parolemon, ke ne eblas ŝanĝi sin mem. ĉu mi estas nura
ŝarĝo por la homaro, pro la malbonaj emoj kaj ecoj, kiujn mi
senvole, aŭtomate akiris, kiam mi estis eta infano? ĉu mi lasu tiun
ĉi mondon al tiuj, kiuj estas vere bonvolemaj kaj gajaj, por ke la
homaro fariĝu pli feliĉa?</p>
            <p>Jam ofte okupis min pensoj pri memmortigo, sed nun aperis nova
motivo, kiun mi antaŭe neniam traktis serioze. Mi pripensas, ĉu mi
vere ne povas liberiĝi de la malbonaj ecoj, kiujn mi transprenis de
mia patro. Kaj subite aperas radieto de espero: Mi memoras, ke iam,
antaŭ multaj jaroj, Dirk rifuzis manĝi sian krispan brasikon dum la
tagmanĝo. <q>Li devas esti batata!</q>, mi diris al panjo.
<q>Venontfoje!</q>, diris panjo, kaj, ĉar paĉjo ne ĉeestis, ŝi simple
remetis lian brasikon en la poton. <q>ĉiam nur venontfoje</q>, mi
plendis ĉagrene, <q>ĉiam nur venontfoje!</q>
            </p>
            <p>Sed nun estas tute klare por mi, ke gepatroj ne batu siajn
infanojn. Io do ŝanĝiĝis en mi. Mi do klopodu seniĝi ankaŭ de
ĉiuj aliaj malbonaj konvinkoj, emoj kaj kondutoj, kiujn mi transprenis
de mia patro. Fizikan perforton mi ĉiukaze jam abomenis; nun mi
ĉesu ankaŭ insulti. Mi abomenu ĉiuspecajn riproĉojn. Estis
malbone, skribi en mia letero al Martina, ke miaj kunhomoj estas
supraĵaj, kaj kritiki en mia artikolo homojn, kiuj interesiĝas pri
<q>bagateloj</q>. Fakte mi nur enviis ilin, kaj tiu kritiko ne estis bona
rimedo por akiri ilian simpation. Per afableco oni ofte atingas pli...</p>
            <p>Kaj mi denove sentas min iel feliĉa. Mi decidas skribi ege
afablan leteron al Martina, sciigante al ŝi, ke ŝia letero fakte
pripensigis min.</p>
            <p>En la venonta nokto mi tamen ne plu sukcesas revi pri enamiĝo
al ŝi.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Komenciĝas la decembro. La tagoj fariĝis mallongaj; tra
mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas
survoje. En la klasĉambro trafas min varmo, kiu sufiĉas por degeligi
miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netuŝita. En iu
paŭzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin
- knabino, kiu ŝatas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte
altan imagon pri ŝi. <q>En via artikolo mi komprenis neniun vorton</q>,
ŝi diras. <q>Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli
min kaj aliajn homojn...</q> - <q>Jes</q>, mi respondas, kvankam mi ne
vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri... Ni silentas, kaj post
momento ŝi pluiras.</p>
            <p>En mia kapo estiĝas anekdoto:</p>
            <p>
               <q rend="italic">Iras paciento al psikiatro: <q>Mi havas problemojn kontakti
aliajn homojn.</q> Diras la psikiatro: <q>Ne gravas, simple alparolu
ilin!</q> Kaj ekde tiam la paciento estas feliĉa kaj kontenta...</q>
            </p>
            <p>Ial tiu pensado devas esti malĝusta. Mi provis klarigi tion en
mia artikolo, sed ŝajnas, ke neniu komprenis.</p>
            <p>ĉe la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja
skribis en mia artikolo, ke mi malŝatas pasigi miajn feriojn sen iu
kontakto kun miaj samklasanoj. ĉu ili legis tion? Kial ili ne agis por
ŝanĝi tion?</p>
            <p>Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkontiĝis la tuta
parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia
urbeto por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn
de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj
novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj,
ĉiam estis pluraj, per kiuj ni amuziĝis ĝis la fino de la ferioj. Sed
intertempe ĉiuj miaj geavoj mortis, krom unu avo - sed li ne volas
havi tiom da <q>tumulto</q> en sia domo. Miaj gekuzoj pliaĝiĝis kaj
havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ŝatas donaci ludilojn,
sed <q>praktike utiligeblajn</q> aĵojn. Mia anticipa ĝojo pri Kristnasko
estas malgranda...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La tagon antaŭ Kristnasko panjo denove donas leteron al mi.
<q>Jen - por vi!</q>, ŝi diras. Denove rigardo sur la adreson sufiĉas
por ekscii, kiu sendis ĝin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj
memorigas min pri Veronika. Mi tre ĝojas pri tiu letero, sed
- kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina - mi ne sentas min
feliĉa pro ĝi. Mi ja ĉiam admiris la maturecon kaj humanecon de
Veronika, sed bedaŭrinde ŝi estas iom alta kaj ne aspektas tute
bela laŭ mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ŝin kiel amatinon...
Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ŝi ja certe ne
estus skribinta ĝin ĵus antaŭ Kristnasko!), mi kun agrabla sento
malfermas ĝin kaj eklegas:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Manfred,</p>
               <p>vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto.
Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn
pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata.</p>
               <p>Tio certe estus okazinta, ĉar min kaptis la tento koncentriĝi
tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu plano.</p>
               <p>Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke
ĝi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke
mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la
alian.</p>
               <p>Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al
vi, ke vi fariĝu kontenta en via vivo.</p>
               <p rend="salute">ĝis - kaj ĝojan Kristnaskon</p>
               <p rend="signed">via Veronika</p>
            </q>
            <p>
               <q>Ne estas multo, kion ŝi diras</q>, mi pensas. Tamen la letero
estas ĝojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas
bondeziroj...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis
entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj
de Martina kaj Veronika... Bedaŭrinde Martina ne respondis al mia
dua letero, sed aldoniĝis du pliaj reagoj: Mia patro aŭdis pri la
artikolo pere de sinjorino Keller kaj ankaŭ de unu aŭ du pliaj
personoj. Li ne volis legi ĝin, sed li rakontis, ke ili ĉiuj estas sur lia
flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman
filon.</p>
            <p>Kaj aldoniĝis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan:
Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu naŭa
klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ĝojis; kaj mi tiam demandis
Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. <q>Verŝajne ĝi tute ne
plu aperos</q>, diris Ralf, <q>vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la
lernejojn...</q> Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj
tiu provo fiaskis...</p>
            <p>
               <q>Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon</q>, mi pensis,
ĝis iun someran posttagmezon mi konatiĝas kun Erik.</p>
            <p>Ankoraŭ 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg.
Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afiŝojn...
ĝis alparolas min iu mezaĝa viro:</p>
            <p>
               <q>Saluton - ĉu io interesa?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ne scias</q>, mi respondas, <q>mi nur rigardas.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Tiu filmo <q>La mevo Jonatan</q> estas tre bela kaj interesa -
mi jam vidis ĝin kaj tamen tre ŝatus rigardi ĝin denove... ĉu ni
eniru?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Kial ne?</q>
            </p>
            <p>Mi silentas. <q>Vi ŝajnas esti tre trankvila homo</q>, li daŭrigas
la konversacion, <q>tiom silentema... kial?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ne scias...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi estas Erik</q>, li diras, <q>kaj vi?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi estas Manfred.</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu vi loĝas ĉi tie en Warburg?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ĉi tie mi iras al la
lernejo.</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu al la gimnazio?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne diru <q>sinjoro</q>, diru <q>Erik</q>
               </q>, li petas min kaj
ridetas.</p>
            <p>Mi estas surprizita pro tio, ke li petis min alparoli lin per lia
antaŭnomo, kvankam li estas jam ĉirkaŭ 50-jara, bone vestita, kaj liaj
mallongaj, orde kombitaj haroj jam griziĝis. Sed rapide li akiras mian
konfidon...</p>
            <p>
               <q>Mi estas aĉetisto ĉe granda firmao</q>, li respondas al mia
demando.</p>
            <p>Ni ankoraŭ staras antaŭ la kinejo, kiam li fine demandas min:
<q>ĉu ni eniru - mi pagos!</q> Mi konsentas kaj kuniras. ĉe la kineja
kaso li montras al mi sian monujon kun aro da centmarkaj biletoj, kaj
pagas per unu el ili. Post eniro de la kineja salono li petas min sidiĝi
apud li en la lasta vico. <q>De tie oni vidas plej bone</q>, li diras.</p>
            <p>La kineja salono tiuposttagmeze estas preskaŭ malplena kaj
restas tia, kiam mallonge poste la filmo komenciĝas. Ni, la fremda,
sed evidente tre komprenema viro kaj mi, do povas senĝene daŭrigi
nian interparolon.</p>
            <p>Li demandas min pri miaj plej ŝatataj lernejaj fakoj, miaj hobioj,
miaj rilatoj al miaj gepatroj, miaj problemoj - kaj ankaŭ pri mia
financa situacio. <q>Mi ne multon ricevas</q>, mi respondas, <q>sed
ankaŭ ne bezonas multon...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi havas multege da mono, mia firmao donas al mi tro</q>, li
diras, evidente ne por fanfaroni, sed sentigante al mi, ke li trovas tion
maljusta.</p>
            <p>Poste li direktas al mi demandon, kiu ŝajnas esti grava por li:
<q>ĉu ni eble havas komunajn interesojn?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ne scias... kiuj estas viaj interesoj,
<hi>sinjoro</hi>?</q>
            </p>
            <p>Li ridetas, kaj mi komprenas: <q>Pardonu - <hi>Erik</hi>!</q>
            </p>
            <p>
               <q>ŝajnas, ke ni ankoraŭ ne tute komprenis unu la alian</q>, li
fine respondas al mia demando.</p>
            <p>Dum momento ni silentas. Mi tamen ne povas ĝui la filmon,
ĉar miaj pensoj okupiĝas nur pri li.</p>
            <p>Subite mi sentas lian manon sur mia femuro. Mi ekkomprenas...
Nu, neniam iu plenkreskulo parolis kun mi pri seksaj aferoj, sed
feliĉe mi legis en mia biologia lernolibro la interesegajn ĉapitrojn,
kiujn mia instruistino preterlasis en la lecionoj, tiom funde, ke mi
scias: Li estas samseksama. Kaj mi eĉ konas la fakan terminon:
homoseksuala.</p>
            <p>Iam, kiam mi havis ses aŭ sep jarojn, mia patrino avertis min
pri tiel nomataj <q>karaj onkloj</q>, kiuj surstrate alparolas infanojn
promesante al ili bombonojn aŭ pecon da ĉokolado. <q>Ne eniru en
iliajn aŭtojn, nepre ne!</q>, diris panjo. Sed ŝi ne klarigis al mi kial.
ĉu eble tiuj <q>karaj onkloj</q> estas homoj kiel Erik, kaj ĉu nun mi,
16-jara, fariĝis viktimo de unu el ili? Mi ĉagrene rigardas la
vizaĝon de Erik, postulante de li klarigon, konfeson...</p>
            <p>
               <q>Jes, mi estas <hi>bia</hi>
               </q>, diras Erik. <q>Mi estas
<hi>kaj-kaj</hi>, mi havas edzinon kaj tri filinojn. Sed nun mi
enamiĝis al vi.</q>
            </p>
            <p>Mi silentas.</p>
            <p>
               <q>ĉu ĝis nun neniam iu viro enamiĝis al vi?</q>, li demandas,
ŝajnigante miron.</p>
            <p>
               <q>Neniam.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ankoraŭ ofte okazos, ke viro enamiĝos al vi.</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu vi nun komprenas, kial mi parolis pri <q>komunaj
interesoj</q>?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Kaj - ĉu ni do havas?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne, ni ne havas. Mi estas normala...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Espereble li nun forprenas sian manon de mia femuro</q>, mi
pensas. Sed ne - li daŭrigas:</p>
            <p>
               <q>Tio ne gravas... mi ofte veturas al Parizo, kaj tie mi konas
kelkajn simpatiajn knabinojn, kiuj tre ŝatus fari kun vi <hi>ion</hi>...</q>
            </p>
            <p>Li sin klinas al mi kaj parolas preskaŭ flustrante, kaj mi sentas,
ke nun ni parolas pri io sekreta, konfidenca... <q>ĉu vi jam iam faris
<hi>tion</hi> kun knabino?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Sed ĉu vi ŝatus fari...?</q>
            </p>
            <p>Ni iomete ridetas, sed kompreneble mi trovas lian oferton iom
stranga...</p>
            <p>
               <q>Mi multe vojaĝas pro profesiaj kialoj</q>, li daŭrigas. <q>Vi
povas kunveturi kun mi al Munkeno, al Vieno, al Londono aŭ... al
Parizo. ĉu ne ekzistas urbo, kiun vi jam delonge ŝatus viziti?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Tamen, jen bona okazo. Vi eĉ ne bezonas monon, male, mi
povas doni iom al vi, vi ja scias, mi havas tro...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ne povas simple foriri de miaj gepatroj - kaj ankaŭ ne
volas.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Tamen, mi pensas, mi povus poste, ĉe nia adiaŭo, doni al vi
iom, iun bileton centmarkan... vi certe povas utiligi ĝin, ĉu ne?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ne scias...</q>
            </p>
            <p>Dume li karesas mian femuron, ĝue ŝovante sian manon de
ties supra parto ĝis la genuo kaj reen.</p>
            <p>
               <q>Mi ne ŝatas akcepti monon de fremdulo</q>, mi pensas.
<q>Tamen, se oni tiamaniere povas gajni iom da mono - ne, estas
malbela penso...</q>
            </p>
            <p>Dum la procesoj en mia cerbo ankoraŭ ne kaŭzis klaran
decidon kaj reagon, li metas sian manon inter miajn gambojn. Mi
moviĝas for de li ĝis la dekstra parto de mia seĝo kaj metas mian
maldekstran gambon sur la dekstran.</p>
            <p>
               <q>Ne, lasu min, mi petas vin, kunludu!</q>, diras Erik, sed mi jam
sentas iom da naŭzo kaj denove rigardas lin ĉagrene.</p>
            <p>
               <q>Mi devas iri al la necesejo</q>, diras Erik, kaj foriras. Mi
sentas min malŝarĝigita, ĉar mi tiamaniere ja gajnis iom da tempo
por pripensado.</p>
            <p>Mi ankoraŭ ne rigardas la filmon, sed pensas pri Erik kaj
atendas lian revenon. Mi atendas 5, 10, 15, 20 minutojn - sed vane.
Fine mi komprenas: Verŝajne li timis, ke mi memorigus lin pri la cent
markoj... Mi sentas min trompita, kvankam mi verŝajne eĉ ne estus
akceptinta tiun monon.</p>
            <p>Kvankam la filmo ankoraŭ ne finiĝis, mi decidas forlasi la
kinejon. Spirante la freŝan aeron kaj perceptante la varmajn
somerajn sunradiojn surstrate, mi sentas min iom pli sperta, iom pli
plenkreska. En mia kapo restas la komplimento <q>Ankoraŭ ofte viro
enamiĝos al vi</q>, sed mi ne scias, ĉu mi ĝoju aŭ malĝojupri
ĝi...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>ĉio do restas kiel antaŭe. Ankoraŭ du jarojn, kaj mi estos
abituriento kaj povos ekstudi; mi ne plu loĝos ĉe miaj gepatroj...</p>
         </div>
         <div n="II" type="chapter">
            <p>Mi ekstudas. Nova parto de mia vivo komenciĝis. Mi elektis
matematikon. Nek filozofion, nek psikologion, nek sociologion. Kun la
celo fariĝi ne instruisto, sed diplomita matematikisto. Por havi plej
bonan ŝancon trovi laborlokon, verŝajne ie en la ekonomio. Sed
aperis duboj: ĉu tio signifas, ke mi fariĝos nur radeto en la
mekanismo de la ekonomio? Mia interna vigleco, mia ribelemo, mia
serĉado pri senco, pri amo - ĉu ĉio ĉi ne plu disvolviĝos, sed
pereos?</p>
            <p>Mi elektis iom foran urbon: Stuttgart. Sola mi staras en la
nova ĉirkaŭaĵo. Antaŭe mi ĉiam neis, kiam iu diris, ke
matematikistoj estas silentemaj kaj malvarmkoraj. ĉar mi ne volis, ke
oni atribuu tiujn ecojn al mi. Sed nun mi mem estas inter studentoj pri
matematiko. Kune kun 300 aliaj homoj mi sidas en granda aŭditorio,
aŭdante lekcion pri algebro. Preskaŭ nur knaboj.</p>
            <p>Mi alparolas studenton apud mi: <q>ĉu vi jam faris la
hejmtaskojn?</q> - <q>Jes</q>, li respondas, <q>ili estas facilaj!</q> Kaj ni
silentas. Mi ne scias, kion diri plu, sed pensas pri lia respondo:
<q>Verŝajne vi nun esperas, ke mi trovas la taskojn malfacilaj kaj
konkludas, ke vi estas inteligenta homo, ĉar por vi ili ja estas facilaj.
Sed mi ne demandis vin por ekscii, kiom inteligenta vi estas, sed por
eble kunlabori kun vi. Vi ja aŭdis, ke nia profesoro rekomendis al ni
solvi tiujn taskojn kune. Krome mi malŝatas tiun anonimecon, serĉas
amikojn en mia nova ĉirkaŭaĵo...</q> Mi plusilentas, malĝoja pri la
ĵus fiaskinta provo konatiĝi kun iu.</p>
            <p>Iun dimanĉan vesperon mi iras al la katolika studenta
komunumo por partopreni kune kun ĉirkaŭ 50 pliaj studentoj diservon kaj
la postan komunan vespermanĝon. Dum tiu vespermanĝo mi
kuraĝas alparoli studenton sidantan apud mi: <q>Kion vi studas?</q> -
<q>De kie vi venas?</q> - <q>Kiel vi nomiĝas?</q> kaj - fino. Mi
rimarkas, ke ankoraŭ mankas al mi la kapablo daŭrigi interparolojn
tiel, ke la konversacio fariĝu interesa. Poste mi plusidas kaj
plumanĝas, sentante min kiel en la studenta manĝejo, kie mi ĉiam
demandas min, ĉu eblas kaj konvenas alparoli iun...</p>
            <p>Hejme mi komencas skribi leteron al Veronika:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Veronika,</p>
               <p>se mi skribus al vi, ke ĉi tie en mia nova ĉirkaŭaĵo ĉio ege
plaĉas al mi, vi verŝajne kredus tion. Mi eĉ sentas iun devigon
skribi tion al vi, ĉar mi scias, ke vi ĝojus eksciante, ke mi fartas
bone...</p>
            </q>
            <p>Sed mi forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ŝi. Mi
memoras, ke iam iu diris al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj
jaroj de la vivo. Iu, kiu mem ne studis...</p>
            <p>Malgaje mi enlitiĝas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon,
la pluŝbeston...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La venontan tagon mi decidas telefoni al la psikologia konsultejo
de mia universitato. Jam delonge mi volis ekscii, ĉu miaj
malfacilaĵoj kontaktiĝi kun aliaj homoj estas nur <q>normala</q>
problemo, aŭ ĉu mi eble estas psike malsana. Mi iras al telefonbudo
por fiksi daton por konsulta interparolo... kaj decidas prokrasti la
planon ĝis morgaŭ, por unue formuli kelkajn frazojn pri la kialo de
mia telefonalvoko.</p>
            <p>Kaj fakte, la tagon poste mi - bone preparita - kuraĝas
telefoni.</p>
            <p>
               <q>Psikologia konsultejo de la Universitato Stuttgart</q>, sin
anoncas virina voĉo.</p>
            <p>
               <q>Mi ŝatus havi daton por konsulta interparolo</q>, mi diras.</p>
            <p>Post iom da silentado la virina voĉo demandas: <q>ĉu konvenas
al vi la postvenonta ĵaudo, je la 14a?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, konsentite.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Via nomo?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Manfred Brinkmann.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Do, bone. ĝis revido venontsemajne ĵaŭde!</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĝis revido!</q>
            </p>
            <p>Iom senŝarĝita mi sentas min pro tio, ke ŝi tute ne
demandis min pri la precizaj problemoj, pro kiuj mi petis tian
interparolon. Mi do vane notis miajn frazojn.</p>
            <p>La koncernan ĵaudon mi alvenas ĉe la konsultejo akurate je la
14a horo. <q>Estas ĉe sinjorino Gerke, en ĉambro 103, en la unua
etaĝo</q>, diras al mi la virino en la akceptejo. Mi rapide trovas la
ĝustan pordon. <q>Dipl. psik. Johanna Gerke</q>, mi legas apud ĝi.</p>
            <p>
               <q>Feliĉe ĉi tie mi ne devas timi esti nervoza</q>, mi pensas. Mi
frapas...</p>
            <p>
               <q>Jes, eniru!</q>
            </p>
            <p>
               <q>Bonan tagon</q>, mi diras post eniro, vidante ĉirkaŭ
40-jaran virinon.</p>
            <p>
               <q>Bonan tagon.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi estas Manfred Brinkmann. Mi havas interparolon je la
14a.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes. Sidiĝu!</q>, ŝi diras, kaj montras al brakseĝo. ŝi
mem sidiĝas tri metrojn antaŭ ĝi.</p>
            <p>Regas silento. Sinjorino Gerke rigardas min, kvazaŭ ŝi atendus
ion de mi. Post unu aŭ du minutoj, kiuj ŝajnas al mi longegaj, mi
komencas: <q>Mi venis, ĉar mi havas problemojn kontakti aliajn
homojn. Mi estas nova ĉi tie en Stuttgart; mi ĵus komencis
studi...</q>
            </p>
            <p>Vidante, ke ŝi ne emas interrompi min, mi daŭrigas: <q>Min
ĝenas, ke mi sidas sola dum la prelegoj kaj en la studenta manĝejo.
Mi timas alparoli aliajn homojn kaj havas malfacilaĵojn daŭrigi
interparolojn tiel, ke ili fariĝas interesaj.</q>
            </p>
            <p>Ni denove silentas. Mi ne ŝatas fari monologojn. Almenaŭ iun
konfirman <q>jes</q> ŝi povus eldiri. Mi plusilentas, atendante, ke
finfine ŝi eldiru ion.</p>
            <p>Kaj fakte: <q>Mi ankoraŭ tute ne konas vin. Vi povas ekzemple
rakonti, kion vi studas, kiel vi loĝas, ĉu vi havas gefratojn...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi studas matematikon, loĝas sola, private. Kaj mi havas tri
fratojn. Unu estas pli aĝa ol mi kaj studas kemion; la aliaj du
ankoraŭ loĝas ĉe miaj gepatroj en la proksimeco de Warburg en
Orienta Vestfalio. Miaj rilatoj al miaj gepatroj ne estas tiom bonaj.
Mankas vera konfido. Mi ja iel ŝatas mian patrinon, sed mian patron
malpli. Mi estis batita...</q>
            </p>
            <p>Denove regas silento. <q>Ne estus bone, se mi nur farus
demandojn. Vi devas mem pripensi, kion diri. ĝuste tion vi ja volas
lerni.</q>
            </p>
            <p>Mi do pripensas kaj daŭrigas: <q>Kaj nun mi preskaŭ disiĝis
de miaj gepatroj. Mi vizitas ilin eble unufoje monate por semajnfino; en
la ferioj verŝajne pli ofte. Sed bedaŭrinde mi ne bone sukcesis trovi
geamikojn en mia nova ĉirkaŭaĵo. Nek en la universitato, nek en la
katolika studenta komunumo, al kiu mi iris.</q>
            </p>
            <p>Subite ŝi ekparolas: <q>Vi do estas la dua infano en la
familio?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Pripensu: Se la unua infano en familio estas knabo, la patrino
deziras, ke la dua fariĝu... knabino. ŝi do traktis vin kvazaŭ
knabinon, deprenante de vi ĉiujn decidojn kaj iniciatojn.</q>
            </p>
            <p>Mi surpriziĝas. Pri tio mi ankoraŭ tute ne pensis. Jes, fakte
panjo ŝatis min ĉiam iomete pli ol miajn fratojn; paĉjo eĉ lasis
ŝin elekti mian nomon...</p>
            <p>Kvankam nun, almenaŭ el vidpunkto de sinjorino Gerke, ĉio
estas klara, nia konsulta interparolo ankoraŭ ne finiĝas. Male,
sinjorino Gerke komencas novan temon:</p>
            <p>
               <q>Verŝajne mankas al vi amikino.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes</q>, mi diras, kaj pensas: Kiom sagaca! Sed la plej multaj
homoj eĉ tion ne rimarkas. Neniu serioze interesiĝas pri tio, ĉu mi
vere estas feliĉa...</p>
            <p>Kaj subite ŝi komencas vigle demandi min: <q>ĉu vi ŝatas vidi
pornografiajn filmojn?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne, ne tre...</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu vi masturbas?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Hm</q>, mi diras, kaj pripensas, ĉu nur simpla ekscitado per
la mano, kion mi fakte ne vere praktikas, estas masturbado, aŭ ĉu
eble ankaŭ iuj pli belaj kutimoj...</p>
            <p>
               <q>Kiel?</q>
            </p>
            <p>Mi silentas, pripensante, kiel mi komencu mian respondon...</p>
            <p>
               <q>Iel tio ja devas eliĝi</q>, ŝi daŭrigas kuraĝige, kaj
demandas: <q>Pri kio vi pensas, dum vi masturbas?</q>
            </p>
            <p>Mi denove hezitas, sed fine kuraĝas eldiri ion, kio verŝajne
plaĉas al ŝi: <q>Pri knabinoj.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Aha</q>, ŝi diras, kaj ŝajnas esti iom pli kontenta ol antaŭe.
<q>Sed estas malfacile por vi paroli pri tio. Kiel oni sekse klerigis
vin?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi legis ĉapitron en mia biologia lernolibro.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Aha.</q>
            </p>
            <p>Denove ni silentas. Fine ŝi diras: <q>Venis tempo por konkludi.
Do, ĉu vi deziras terapion?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ne scias. Mi ja ne povas prijuĝi tion.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Sed estas via decido...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Tamen, mi venis ĉi tien por ekscii de vi, ĉu terapio estus
oportuna. Kion do vi pensas pri tio?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Nu... mi pensas, ke vi ankoraŭ ne sufiĉe klare scias, kion vi
fakte volas. Pro tio terapio ne estas konsilinda. Krome mi pensas, ke
pro via memstareco kaj pensmaniero vi povus sukcesi venki viajn
problemojn mem.</q>
            </p>
            <p>Tiuj vortoj ĝojigas min. Atente mi aŭskultas kelkajn konsilojn de
ŝi: <q>Vi devas unue alkutimiĝi al via nova ĉirkaŭaĵo. Iru plu al la
studenta komunumo, partoprenu en laborgrupoj tie. Kaj provu trovi
kontaktojn en la universitato. Kaj, se vi eble post kelkaj monatoj klare
scios, kion vi volas, aŭ havos denove iujn problemojn, vi telefonos al
ni. Diru, ke vi volas havi interparolon kun sinjorino Gerke.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Bone</q>, mi diras, kaj ni adiaŭas.</p>
            <p>Kvankam ŝi donis al mi la impreson, ke mi mem rajtas decidi
pri ĉio, mi sentis min ege malsupera. Mi memoras ŝiajn konsilojn
kaj timas, ke ili ne multe helpos al mi. Tion ankaŭ mia avino estus
povinta diri al mi... krom la frazo: <q>Iel tio ja devas eliĝi.</q> ĉu tiu
kuraĝigo helpos?</p>
            <p>Feliĉe mi ne sentas min seniluziigita, ĉar mi venis tien ĉefe
pro scivolemo kaj ne, ĉar mi pensis, ke tia interparolo povus ŝanĝi
mian vivon.</p>
            <p>Mi ankoraŭ pensas pri ŝia teorio, ke mia patrino deprenis de
mi ĉiujn decidojn kaj iniciatojn. ĝi tiom surprizis min, ke mi ne
kontraŭis ŝin. Tamen, mi ne estas maldiligenta, sed timema. La
informo, ke mi estis batita, tute ne interesis ŝin...</p>
            <p>ĉu mi, malgraŭ la sperto, ke ankaŭ la psikologio evidente ne
povas multe helpi al mi, sukcesos trovi sufiĉe da kontaktoj en mia
nova ĉirkaŭaĵo?</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Preskaŭ unu jaron post mia ekstudado mi konstatas, ke ne
multe ŝanĝiĝis. Jes, mi estas kelkfoje kune kun grupeto de kvar
aŭ kvin aliaj studentoj, kaj ni kune solvas niajn hejmtaskojn. Du aŭ
tri fojojn ni eĉ iris kune al la naĝejo. Tamen mi estas ankoraŭ
relative ofte sola.</p>
            <p>Iun sabatan matenon mi vidas en la urba biblioteko afiŝon:
<q>German-Franca Junulara Renkontiĝo en Ludwigsburg</q>. La detaloj
ŝajnas esti interesaj: 5000 gejunuloj el FRG kaj Francio renkontiĝos
en la kastelo de Ludwigsburg okaze de la 25-jara datreveno de la
samloka parolado de Charles de Gaulle. En tiu parolado de Gaulle
pledis por amikeco kaj kunlaboro inter la antaŭe malamikaj ŝtatoj
Germanio kaj Francio kaj invitis la junularon engaĝiĝi por tio. Kaj nun
parolados Kohl kaj Chirac; junularaj asocioj aranĝos
informstandojn...</p>
            <p>Mi rigardas la daton: Hodiaŭ! Elirante el la biblioteko mi
rimarkas la belegan somerfinan veteron. Mi memoras, ke mi ĝis nun
neniam vidis la kastelon de Ludwigsburg, nek kancelieron Kohl nek
ĉefministron Chirac. Kaj mi ankoraŭ neniam vere havis okazon apliki
miajn sciojn pri la franca lingvo...</p>
            <p>Mi ekbiciklas, kaj post unu horo kaj duono mi atingas la urbon
Ludwigsburg, kie granda nombro da afiŝoj, flagoj kaj rubandoj
anoncas la aranĝon. Mi parkas mian biciklon, eniras en la kastelan
korton kaj vidas tie milon aŭ eĉ plurajn milojn da homoj. ĉe la
rando de tiu korto staras dudeko da informstandoj, el kiuj preskaŭ la
duono aspektas forlasite.</p>
            <p>ĉe kelkaj aliaj standoj mi vidas ofertojn, kiuj ŝajnas al mi
komercaj: Du semajnojn da lingvolernaj ferioj en Francio por nur 1200
germanaj markoj... Subite mi ekvidas pli interesan standon:
<q>ESPERANTO - la Internacia Lingvo</q>, mi legas, skribite en blankaj
literoj sur verda rubando, kaj iras tien. Jam antaŭ ol atingi tiun
standon, iu knabo enmanigas al mi oranĝan flugfolion kun la titolo:
<q>Interkompreniĝo sen limoj</q>. Mi iom miras, ĉar ĝis nun mi
pensis, ke Esperanto estas nur iu ŝatokupo de kelkaj plejparte
maljunaj homoj, sed nenio serioza. Iam mi vidis en televida
novaĵelsendo mallongan raporton pri iu Esperanto-kongreso, kaj iam
mi supraĵe legis en iu gazeto artikolon pri tiu lingvo kun foto pri la
maljuna barbulo, kiu inventis ĝin.</p>
            <p>Sed mi vidas, ke grupo da gejunuloj vigle engaĝiĝas por tiu
lingvo... devas do esti interesa afero. Mi iomete rigardas la standon
de certa distanco, vidas kelkajn librojn kaj gazetojn, sed decidas unue
retropaŝi iomete kaj tralegi la flugfolion. Mi legas ion pri internaciaj
junularaj renkontiĝoj, en kiuj oni parolas nur Esperanton, kaj ekscias
ion pri la lingvo mem: ke ĝi havas simplan gramatikon sen esceptoj
kaj vortfaradan sistemon; ĝi do estas facile lernebla. Estiĝas en mi
la ideo, ke tiu lingvo povus esti bona solvo por la lingva problemo en la
mondo. Sed, se ĝi estas, kial oni ankoraŭ ne instruas ĝin pli
vaste? Se ĝi ne estas, kial tiuj gejunuloj tiom entuziasme
engaĝiĝas por ĝi? Verŝajne tiu lingvo simple estas ankoraŭ ne
sufiĉe konata. Ekzemple mi ja preskaŭ nenion sciis pri ĝi ĝis
nun.</p>
            <p>Mi denove alproksimiĝas al la stando kaj komencas rigardi la
titolpaĝojn de la libroj, gazetoj kaj lernolibroj kuŝantaj tie. Subite
alparolas min knabino staranta malantaŭ la stando: <q>Esperanto
estas lingvo, kiun oni parolas ĉie en la mondo. ĝi estas facile
lernebla kaj multmaniere aplikebla. Ni uzas ĝin en internaciaj junularaj
renkontiĝoj, kaj ekzistas listo, per kiu vi povas senkoste tranokti ĉe
homoj en 54 landoj...</q> Kaj ŝi montras al mi verdan adreslibron,
kiun mi mallonge trafoliumas, rigardante precipe la mapojn ĉe la
fino.</p>
            <p>Fine ŝi diras ion en tiu lingvo al nigraharulo staranta apud mi.
Tiu alparolas min, demandante min franclingve, ĉu mi komprenas la
francan. <q>Iomete</q>, mi respondas samlingve, kaj ni iom interparolas
pri niaj nomoj, loĝlokoj kaj poste pri Esperanto. Vidante miajn
malfacilaĵojn esprimi min en la franca, mi diras: <q>L' Espéranto
est plus facile.</q>, kaj ni ridetas iomete. Envie mi rigardas, kiel flue
la knabino malantaŭ la stando interparolas kun tiu franco.</p>
            <p>Subite amaso da homoj kolektiĝas ĉe unu flanko de la kastela
korto, kaj rigardante tien, mi komprenas kial: Komenciĝas la
paroladoj de la politikistoj. Sur la podion paŝas Helmut Kohl, la
federacia kanceliero, kaj ekparolas. Li fiere resumas la ĝis-nunajn
atingaĵojn sur la kampo de la german-franca amikeco kaj
daŭrigas:</p>
            <p>
               <q>Iun tagon vi, kiuj hodiaŭ staras antaŭ la decidaj turnopunktoj
de via vivo, eble estos demandataj de viaj infanoj, kiel vi demandas la
antaŭan generacion: <q>Kion vi faris por Eŭropo, por la Eŭropo de la
civitanoj?</q>
               </q> Kaj li emfazas ĉi-lastan demandon tiom, ke mi
preskaŭ forgesas la iom komplikan kuntekston kaj rigardas ĝin kiel
provokan instigon al ago. Sed mi rimarkas, ke konkretaj instigoj por ni
gejunuloj ĝis nun tute mankis en la parolado de Kohl. Eble ili ja
ankoraŭ venos... Kaj fakte, Kohl komencas konkretigi siajn ideojn:</p>
            <p>
               <q>Sed finfine estas afero de la junularo mem - estas via afero,
eluzi la ŝancon de la german-franca kunlaboro. Al tio apartenas
precipe ankaŭ la lingvokonoj. Komunikiĝi estas multe, sed
kompreniĝi estas pli. Pro tio mi petas vin: Lernu la lingvon de la alia.
Hodiaŭ ĉiu juna homo havas la eblecon lerni en Germanio la francan
kaj en Francio la germanan - ĉu en la lernejo, ĉu en klerigaj
institucioj por plenkreskuloj. Eluzu tiun ĉi ŝancon. La lingvo estas la
ŝlosilo por la kompreno de la kultura identeco. ĝi estas la ponto,
kiu ebligas la komprenon de la pensoj, sentoj kaj agoj de aliaj
homoj.</q>
            </p>
            <p>Do, la aŭskultantoj nun sekvos la ordonon <q>Lernu la lingvon de
la alia!</q> kaj la german-franca amikeco prosperas. Dank' al Kohl.
ĉio estas tiom facila... Tamen la engaĝiĝo de tiuj gejunuloj pli
plaĉas al mi ol la rekomendoj de Kohl. Mi ja mem lernis la francan
de la 7a ĝis la 10a klaso, kaj kvankam mi ne estis malbona
lernanto...</p>
            <p>Nun Jacques Chirac iras sur la podion. <q>Eble li ja havas pli por
diri</q>, mi pensas. Mi atente aŭskultas lin, aŭ pli bone: lian
interpretistinon, kiu post ĉiu frazo tradukas ĝin. Ankaŭ li parolas
pri la graveco de la german-franca amikeco: <q>La intensigo de la
kunlaboro inter Francio kaj Germanio sur la kampo de la sekureco
ludos decidan rolon en la estiĝo de vera eŭropa defenda potenco.
Pro tio ni akceptis kun intereso la iniciaton de kanceliero Kohl
koncerne eventualan german-francan brigadon...</q>
            </p>
            <p>Malĝoje mi konstatas, ke pli-malpli la tuta parolado de Chirac
temas pri armea kunlaboro, kvazaŭ la german-franca amikeco gravus
nur pro tio, ke ĝi ebligas mortigi en la venonta mondmilito pli da
rusoj. Kompare kun tiu ĉi parolado mi eĉ preferas tiun de Kohl,
ĉar ĉi-lasta ja nur estis senenhava. <q>La ideo engaĝiĝi por <q>la
Eŭropo de la civitanoj</q> ja estas bona.</q>, mi pensas, kaj mi reiras al
la Esperanto-stando. Mi informiĝas pri la ebleco lerni tiun lingvon kaj
aĉetas lernolibron. Mi volas aparteni al ili, volas esti unu el tiuj, kiuj
aplikas tiun interesan manieron de la internacia interkompreniĝo...</p>
            <p>Kontente mi veturas hejmen kaj jam la saman vesperon mi
entuziasme eklernas tiun lingvon.</p>
         </div>
         <div n="III" type="chapter">
            <p>Unu jaron poste mi parolas Esperanton jam tute flue. Vaste
malfermiĝis al mi nova, nekonata mondo. Mi partoprenis en
internaciaj junularaj Esperanto-aranĝoj, kaj mi aktiviĝis por tiu
lingvo, kio ofertas al mi la agrablan senton, ke mi estas bezonata kaj
ke mia vivo havas sencon. Mi komencis dediĉi multe da tempo al
Esperanto, kvankam mia studado iom suferas pro tio. <q>Ekzistas
sufiĉe da matematikistoj</q>, mi pensas, <q>sed tro malmulte da
homoj, kiuj aktivas por Esperanto.</q>
            </p>
            <p>Mia komenca supozo, ke oni devus nur iom diskonatigi
Esperanton kaj la afero jam ege progresus, montriĝis malĝusta.
Tion mi rimarkis, kiam mi ofertis Esperanto-kurson en la katolika
studenta komunumo. Kvankam mi sekvis la fortan rekomendon de
sperta grupano, ke mi varbu ĉefe per mencio de la praktika valoro
de Esperanto, venis nur kvin homoj. Du el ili jam la duan vesperon ne
plu venis, kaj ankaŭ la aliaj estis iom malpli entuziasmaj ol mi
esperis. Tamen miaj klopodoj certe ne estas vanaj, ekzemple Stefanie
bonege progresas en la lernado. ŝi bedaŭrinde ne volas membriĝi
en nia nove fondita junulara Esperanto-grupo, sed eble tio ne tiom
gravas. Mi ĝojas, kiam ŝi iun sabatan posttagmezon en novembro
partoprenas en nia grupa kunveno.</p>
            <p>Dekduo da esperantistoj kolektiĝis ĉirkaŭ la loĝĉambra
tablo de familio Jung. Krom Bernd kaj Gisela Jung, gastama geedza
paro, kaj ilia fileto Udo ĉeestas kelkaj aktivuloj, kelkaj <q>normalaj
esperantistoj</q> kaj kelkaj ĉiamaj komencantoj. Mi vidas inter alie
Anja, kiu eklernis Esperanton jam kiel infano, Stefanie, mia plej bona
kursanino, kaj Thomas - 16-jara lernanto, kiu eklernis la lingvon en
kurso por memlernado. Je nia ĝojo ankaŭ Georg ĉeestas - iama
aktivulo, kiu post la IJK en Eringerfeld preskaŭ tute ĉesis okupiĝi
pri Esperanto.</p>
            <p>Ni manĝas kukon, trinkas kafon kaj teon, kaj interparolas
germanlingve pri Esperanto kaj ĉio ajn. Mi sentas min bone en tiu
atmosfero. Subite Georg, kiu lastfoje ĉeestis tian grupan kunvenon
antaŭ tri jaroj, faras demandon al la ĉeestantoj: <q>Mi ŝatus scii,
ĉu vi kredas, ke Esperanto iam fariĝos dua lingvo por ĉiuj.</q>
            </p>
            <p>Kiel la unua ekparolas Bernd: <q>Esperanto certe ne venkos en la
venontaj 50 jaroj. Eĉ la aŭstria prezidento Jonas kaj la jugoslavia
prezidento Tito estis esperantistoj. Kaj ĉar ili ne sukcesis enkonduki
Esperanton, ni vidas, ke tio devas okazi de malsupre. Kaj tio daŭros
longe, se tio entute sukcesos.</q>
            </p>
            <p>Poste Anja eldiras sian opinion: <q>Mi ne kredas, ke iam ĉiuj
homoj parolos Esperanton. Jam ekde pli ol cent jaroj ĝi ekzistas, kaj
kiom da homoj parolas ĝin? Kaj mi pensas, ke tio estas eĉ ne
dezirinda, ĉar nia komunumo tute malaperos.</q>
            </p>
            <p>Fine Georg respondas mem al sia demando: <q>Iam mi kredis, ke
Esperanto estas grava afero. Sed hodiaŭ mi pensas, ke Esperanto ne
venkos kaj povas esti nura hobio. Esperanto-grupo ne estas pli ol
kegla klubo.</q>
            </p>
            <p>Mi silentas. Kompate mi rigardas al Thomas: <q>Mi scias, ke
ankaŭ vi lernis Esperanton pro idealismo. ĉar ankaŭ vi revas pri pli
bela mondo. Mi esperas, ke tiuj eldiroj ne konfuzas vin. Vi lernas tiun
lingvon kontraŭ la volo de viaj gepatroj, kaj ŝajnas ke eĉ multaj
esperantistoj ne donas al vi la kuraĝigon kaj apogon, kiun vi bezonas.
Min nenio plu povas ŝanceli, ĉar mi mem spertis, ke Esperanto
ebligas al mi pli altnivelan interkompreniĝon ol la aliaj lingvoj, kiujn mi
lernis en la lernejo. Sed vi ankoraŭ ne povis sperti tion... La pensoj
de Bernd, Anja kaj Georg estas strangaj kaj eĉ danĝeraj, ĉar ili
malhelpas la mondon al dezirinda progreso. Estas tute legitime kredi,
ke frenezaĵo ĉesas - la frenezaĵo, ke oni en la internacia
komunikado kutime ne uzas la plej taŭgan komunikilon...</q>
            </p>
            <p>Formulante tiujn pensojn, mi rimarkas, ke alvenas Stefan kaj
Susanne; kaj ni tuj komencas paroli pri aliaj temoj.</p>
            <p>Stefan kunportis sian gitaron, kaj post la kukmanĝado ni
komencas kanti Esperanto-kantojn. Mi ŝatas esti kune kun aliaj
homoj kaj kanti; eble en internacia rondo en junulara
Esperanto-renkontiĝo eĉ iomete pli ol ĉi tie. Antaŭ mia
esperantistiĝo mi neniam travivis tian agrablan atmosferon, ke
gejunuloj sidas kune kaj kantas, akompanataj de gitaro...</p>
            <p>Iam en la malfrua vespero la kunveno finiĝas. Mi hejmenbiciklas
kune kun Stefanie, kiu dum la diskuto pri la estonteco de Esperanto
silentadis, same kiel mi. ŝi ekparolas: <q>Kompreneble mi trovas
Esperanton interesa, kaj la kunveno estis agrabla. Sed la vortoj
<q>movado</q> kaj <q>esperantistoj</q> igas min skeptika. Mi ne volas aliĝi
al via junulara grupo, eĉ ne en la kategorio sen kotizo. ĉu vi
komprenas tion?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, mi komprenas tion. Kaj mi ankaŭ akceptas tion.</q> Sed
mi tuj rimarkas, ke ŝia eldiro ege klare kontraŭas al mia
pensmaniero. Post nia adiaŭo mi pripensas, kion mi plej volonte estus
ankoraŭ dirinta al ŝi: <q>Mi tamen vidas ĉion ĉi iom alie ol vi.
ŝajnas, ke vi havis feliĉan infanaĝon kaj nun estas kontenta pri la
mondo tia, kia ĝi estas. Vi estas helpema, vi kapablas senti
kompaton. Sed vi ne volas ŝanĝi la mondon; la temo <q>lingvaj
problemoj</q> ne tuŝas vin tiom funde, ke ĝi incitas vin al engaĝiĝo.
Pensoj, kiuj koncernas la tutan mondon, ne vere interesas vin...</q>
Sed Stefanie verŝajne jam estas hejme.</p>
            <p>Mi pripensas, ĉu mi eble jam ofte subpremis miajn verajn
pensojn, silentante aŭ eldirante ion alian... Kaj mi memoras la eldiron
de Anja, kiu diris, ke ŝi <q>ne havas tempon</q> por kunlabori ĉe nia
informstando en la urbocentro, eĉ sendepende de la dato. Sed mi
scias, kion signifas tiuj vortoj <q>Mi ne havas tempon</q>. Ili signifas:
<q>Mi fiksas aliajn prioritatojn.</q> ŝi havas tempon por televidi kaj
por iri en diskotekon; ŝi tiam nur ne kuraĝis diri, ke la disvastigo
de Esperanto estas malgrava afero por ŝi.</p>
            <p>Kaj fine, kiam Bernd kaj mi tamen faris la informstandon, iu
virino demandis nin: <q>Mi jam parolas la anglan, la francan kaj la
hispanan. Por kio mi do bezonas Esperanton? Kion tio utilas al mi?</q>
Bernd emfazis la utilon de Esperanto por konatiĝi kun homoj en
orienta eŭropo, kaj mi silentis. Nur poste mi ekhavis la ideon, ke mi
estus povinta demandi ŝin, ĉu ŝi dirus ion similan ankaŭ ĉe
stando de Amnestio Internacia. ĉu ŝi respondus al la peto
<q>Engaĝiĝu por la homaj rajtoj!</q> ankaŭ per la vortoj <q>Kion tio
utilas al mi?</q>, dirante, ke ŝiajn homajn rajtojn oni ja respektas, oni
ja ne torturas ŝin?</p>
            <p>Tiuj pensoj instigas min mediti pri tio, ĉu engaĝiĝo por
Esperanto vere povas esti tiel nobla afero kiel engaĝiĝo por la
homaj rajtoj.</p>
            <p>Mi memoras, ke esperantistoj, argumentante por sia lingvo, ofte
mencias nur ĝiajn avantaĝojn kompare kun la angla - nome, ke
Esperanto estas neŭtrala kaj relative facila. Kelkaj eĉ ekzakte
kalkulis, kiom da mono povas ŝpari la Eŭropa Komunumo per
enkonduko de Esperanto. Sed necesas ankaŭ esplori pli profunde,
kiamaniere la enkonduko de neŭtrala, relative facile lernebla lingvo
kiel dua lingvo por ĉiu povas utili al la homaro.</p>
            <p>Tio ja signifus iuspecan revolucion, post kiu la internaciaj
kontaktoj multobliĝos. Estiĝos pli densa reto de personaj amikecoj
translimaj, kaj tio utilos diversrilate: al la sekurigo de la paco, al la
forigo de naciaj egoismoj favore al la bonfarto de la tuta homaro kaj
al reciproka kultura pliriĉigo. Homoj en evoluintaj landoj sentos pli da
solidareco kun tiuj en la evolulandoj. Ekestos pli forta emo al ekonomia
kunlaboro kun evolulandoj kaj pli bonaj kondiĉoj por realigi tion -
favore al la bonfarto de la homoj en ĝis nun malriĉaj landoj.</p>
            <p>Okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura interŝanĝo.
Modernaj <q>okcidentaj</q> konvinkoj kiel la egalrajteco de viroj kaj
virinoj aŭ la forigendeco de la mortopuno pli facile penetros ekzemple
en arabajn landojn, dum inverse en nian iom malvarman, materialisman
okcidentan socion penetros pli da valoraj instigoj el aliaj kulturoj - je la
bonfarto de la tuta homaro, ĉar bonaj, humanaj instigoj estas pli
volonte akceptataj ol malbonaj. Malhumanaj konvinkoj kiel ekzemple la
neceso de torturoj apenaŭ havas ŝancon esti akceptataj ĉe ni.</p>
            <p>Sed la enkonduko de dua lingvo por ĉiu havus ankaŭ plian, iom
malpli facile esprimeblan avantaĝon: Estiĝos la ebleco helpi al ĉiu
kaj amikiĝi kun ĉiu. Malaperos malagrablaj, embarasaj situacioj, en
kiuj homoj ne povas interkompreniĝi. Tio signifus plialtigon de la
nemateriala parto de la vivnivelo.</p>
            <p>Pensante pri tio, mi ekhavas la impreson, ke eĉ multaj
esperantistoj ne sufiĉe konscias la valoron de sia agado. Iam, en la
komenco de mia entuziasmo por Esperanto, mi pensis, ke certe
neniam iu aktiva esperantisto memmortigus sin. Lia vivo ja havas
sencon, ĉar li laboras por la realigo de granda ideo. Poste mi aŭdis
pri memmortigoj de junaj Esperanto-aktivuloj el Berlino, Britio, Danio
kaj Finnlando. Kaj mi devis konstati, ke mi multon pretervidis: La
engaĝiĝo por Esperanto povas signifi kroman streĉon en la vivo,
kaj ne nur la neesperantistoj, sed ankaŭ multaj esperantistoj ne
sufiĉe konscias pri la valoro de ilia agado.</p>
            <p>Eĉ se iu ne kredas pri estonta venko de Esperanto, li devus
laŭdi la engaĝiĝon de la esperantistoj, ĉar labori por la internacia
interkompreniĝo ĉiukaze estas valore. Sed Georg faras eĉ ne tion.
Mi iom pensas pri li kaj memoras, ke li studas germanistikon.
Kvankam oni preskaŭ ne plu bezonas germanistojn. Kaj li eĉ ne
scias, kion li volas fari poste. Li do certe ne volas utili al la homaro,
sed studas, ĉar tio estas relative agrabla. Ne estas mirinde, ke li ne
plu aktivas por Esperanto. Mankas al li vera humaneco. Kaj lia
afableco estas nur ekstera, mankas al li vera bonkoreco...</p>
            <p>Ankaŭ Anja estas egoisma. Kiom malgranda estas la nuna
kontribuo de Esperanto al la bonfarto de la homaro kompare kun tiu
en tempo, kiam ne nur kelkaj centmiloj, sed pluraj miliardoj da homoj
vere profitos el tiu lingvo!</p>
            <p>Sed Anja tamen iel pravas. ĝuste hodiaŭ la pozitiva influo de
Esperanto sur la evoluon de personeco povas esti aparte grava. Mi
pensas pri mi mem, memoras mian unuan Esperanto-renkontiĝon, la
IJF-on en Italio. Tie Dorota, juna polino, ridetis al mi. Mi tiam nur mire
rigardis ŝin, ĉar mi ne povis kredi, ke tiu rideto celis min. Eble iom
poste, kiam ŝi denove ridetis, mi iomete reciprokis ĝin... mi ne
scias.</p>
            <p>Kaj en mia dua Esperanto-renkontiĝo, la IJK en Zagreb, okazis
io stranga. Mallonge post mia alveno mi revidis kaj salutis Gianna, kiun
mi jam konis pro la IJF. ŝi montris al mi sian vangon, kaj mi estis
tute senkonsila. Post momento de embaraso mi supraĵe brakumis
ŝin. Mallonge poste mi vidis, kiel ŝi lasis sin kisi de alia
partoprenanto dum la revido. ĉu ŝi eble planis tion ankaŭ kun mi?
Mi dubis. Mi trovis min tiom malmulte aminda. ŝi ja povas ŝati min
maksimume pro tio, ke mi parolas Esperanton - sed tion scipovas ja
miliono da pliaj homoj en Eŭropo...</p>
            <p>Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas
tiom malvarmaj kiel en FRG. La kiso dum la salutado kaj adiaŭo
simple estas bela gesto de afableco, kiu ne aparte multon signifas.
Verŝajne en multaj landoj la homoj ĝenerale pli emas tuŝi, karesi
kaj kisi unu la alian ol en FRG, kie multaj gepatroj tuŝas siajn infanojn
nur dum batado.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Fine, en renkontiĝo en Kiev en Ukrainio, mi renkontiĝas kun
Joanna - polino el Wrocław, kiu je la unua vido estas simpatia al mi
kaj... ŝi ridetas! ĉiun fojon, kiam ni vidas unu la alian, mi iom pli
kuraĝe reciprokas tiun rideton. Dume mi ekscias, ke ŝi baldaŭ
edziniĝos al polo. Tio iom seniluziigas min, sed nia simpatio restas.
La lastan vesperon ni plene ĝuas la plezuron rigardi unu la alian. Ni
dancas kune, laŭ malrapida muziko, sentante la proksimecon kaj la
varmon de la alia... Ni ridetas unu al la alia, kaj ŝia rideto vekas en
mi ĝojon, kiu ĝojigas ankaŭ ŝin ktp. - nia ĝojo fariĝas
senlima...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Post la reveno de tiu renkontiĝo mi rimarkas, ke io ŝanĝiĝis
en mi. Mi rigardas simpatiajn homojn ne plu time, sed ridetante.
Verŝajne iam, en mia frua infanaĝo, mia patrino kelkfoje ridetis al
mi, kaj mi reciprokis tion. Sed poste tiu kapablo mia falis al forgeso.
Mi transprenis la emon de mia patro rigardi aliajn homojn kun serioza
kaj skeptika mieno... Sed nun mi reakiris mian iaman kapablon,
dank' al Joanna.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Du semajnojn poste, en semajnfina kafoklaĉo de
Esperanto-Junularo Frankfurt, mi trovas bonegan okazon apliki mian
relernitan kapablon. Kiam mi alvenas en la loĝejo de familio Seifert,
kiu invitis al tiu aranĝo, mi trovas dekon da gejunuloj kolektiĝintaj
ĉirkaŭ granda tablo. Mi salutas la konatajn kaj nekonatajn
partoprenantojn kaj rigardas ravite la vizaĝon de blondhara knabino.
<q>Mi estas Manfred</q>, mi prezentas min en Esperanto. <q>Mi estas
Sandra</q>, ŝi respondas, kaj mi ĝojas, ke mi povas sidiĝi sur
seĝo vid-al-vide de ŝi.</p>
            <p>De tempo al tempo mi iomete ridetas al ŝi, kion ŝi reciprokas
per afabla rigardo. ŝi ne montriĝas malinklina... Plurfoje dum tiu
tago tiu ludo ripetiĝas. Mi ŝatas malgrandajn Esperanto-aranĝojn,
se partoprenas almenaŭ unu persono, kiun mi trovas tre simpatia.
Oni daŭre revidas unu la alian, sidas proksime aŭ vid-al-vide al la
alia...</p>
            <p>La dimanĉan matenon ni kune iras en parkon por ludi tie dum
belega printempa vetero. Survoje mi agrable surpriziĝas, kiam Sandra
alparolas min demandante pri mia profesio. Iomete ni interparolas pri
niaj studfakoj, niaj loĝlokoj, niaj familioj, nia lernado de Esperanto kaj
partopreno en Esperanto-aranĝoj. Feliĉe ankaŭ ŝi aliĝis jam al la
IJK en Kerkrade post du monatoj...</p>
            <p>Post la tagmanĝo ni ankoraŭ iomete sidas kune, kaj mi aŭdas
Sandra rakonti al alia partoprenantino, ke jam post duona horo ŝi
devos forveturi. Mi denove ridetas al ŝi - kaj jen... ŝi vere
reciprokas. Kvankam ŝia rideto aspektas iel mallarĝa, mi sentas min
sufiĉe gaja kaj feliĉa. Iom poste Sandra adiaŭas nin. <q>ĝis revido
en Kerkrade!</q>, mi diras post la adiaŭa kiso, sen esti malgaja, ĉar
en mi jam naskiĝis plano...</p>
            <p>Feliĉe ni kompilis kaj fotokopiis liston de la partoprenantoj. Tuj
post mia reveno mi komencas skribi leteron:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Sandra,</p>
               <p>nun, kelkajn horojn post mia reveno de la kafoklaĉo en
Frankfurt, mi iom bedaŭras, ke tie ni du nur tre mallonge
interparolis. Pri tio kulpas ĉefe mi, ĉar fakte ja estis vi, kiu
komencis la solan veran interparolon inter ni. Kvankam ie profunde en
mi ĉiam estas multege da pensoj, ideoj kaj sentoj, mi ne povas facile
alparoli aliajn homojn kaj daŭrigi la konversacion tiel, ke ĝi fariĝu
vigla kaj interesa. Tiu problemo montriĝas precipe tiam, kiam mi ne
estas kune kun nur unu alia persono, sed kun pli da homoj en
grupo.</p>
               <p>Tamen dank' al Esperanto mi nun havas multajn kontaktojn; mi
sentas min agnoskata kaj ŝatata de ĉiuj. Sed unu granda deziro
ankoraŭ restis neplenumita: la revo vere konatiĝi kun simpatia
knabino, ekhavi plenan, reciprokan konfidon kaj karesi unu la alian...</p>
               <p>Kaj ĉi-rilate mi nun - pardonu al mi la malfermecon! - pensas
pri vi. Mi trovas vin, vian aspekton, vian karakteron kaj konduton ege
rava kaj ĉarma. Verŝajne ankaŭ vi memoras la mallongan, tamen
belegan kaj ambaŭflankan rideton inter ni du en la loĝejo de familio
Seifert, mallonge antaŭ via forveturo. Por mi ĝi estas la plej bela
rememoro pri tiu kafoklaĉo. Kaj kvankam mi ankoraŭ ne multon
scias pri vi, mi pensas, ke ni tre bone harmonias laŭ niaj interesoj
kaj pensmanieroj...</p>
            </q>
            <p>Mi ankoraŭ aldonas multe da klarigoj, impresoj, opinioj,
informoj... kaj fine, ankoraŭ la saman vesperon, mi biciklas al la
ĉefa poŝtoficejo por forsendi la finfine 6-paĝan leteron. Mi plu
sentas min feliĉa; mi ĝoje atendas la venontajn tagojn. ĉio plaĉas
al mi. Kvankam la universitataj prelegoj estas tedaj kaj sekaj kiel
antaŭe, mi subite trovas ilin agrablaj kaj eĉ povas iomete pli bone
koncentriĝi ol kutime. La manĝaĵoj en la studenta manĝejo gustas
pli bone ol iam ajn antaŭe.</p>
            <p>Revenante de la universitato, mi ĉiutagmeze malplenigas mian
leterkeston kaj ĉiufoje fariĝas iom pli malgaja, ĉar ne troviĝas en
ĝi letero de Sandra. Post unu semajno mi sentas min jam multe pli
malfeliĉa ol kutime. La letero ja certe estis de la komenco ĝis la
fino afabla, sed tamen eble io en ĝi malplaĉis al ŝi. Verŝajne mi
estis tro malferma.</p>
            <p>Mi ne plu ĝojas, sed timas revidi ŝin en la IJK en Kerkrade.
ŝi povus esti ofendita aŭ eĉ iomete koleri kontraŭ mi. Feliĉe mi
unue veturos al la junulara renkontiĝo en Ostrava en ĉeĥio. Eble
mi ja tie enamiĝos, kaj en Kerkrade ĉio ne plu gravos por mi...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Kelkajn semajnojn poste mi partoprenas en la renkontiĝo en
Ostrava. En la unua vespero mi ĝojas revidi geamikojn de antaŭaj
renkontiĝoj - precipe kelkajn sovetianojn, kiujn mi jam konas pro la
aranĝo en Kiev - kaj konatiĝas kun novaj homoj. Irante de mia
ĉambro al la herbejo, sur kiu okazu la interkonaj ludoj, mi renkontas
knabinon, kiun mi je la unua vido trovas ege simpatia. Ni tuj ridetas
unu al la alia.</p>
            <p>
               <q>Saluton... Mi estas Manfred, el FRG.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi estas Beata el Pollando</q>, ŝi respondas, kaj post
mallonga silentado ŝi rakontas: <q>Mi estas ankoraŭ komencantino...
Mi studas en Wrocław.</q>
            </p>
            <p>Tiu urbonomo tuj memorigas min pri Joanna, kun kiu mi
interŝanĝis jam plurajn afablajn leterojn post la renkontiĝo en Kiev.
Sed antaŭ ol mi povas demandi ŝin, ĉu ŝi konas Joanna, Beata
jam daŭrigas: <q>Joanna rakontis al mi pri vi.</q>
            </p>
            <p>Mi miras, sed memoras, ke mi ja skribis al Joanna, ke mi venos
al Ostrava, kie ŝi bedaŭrinde ne povas partopreni. Kaj scivole, pli
ŝerce ol serioze, mi demandas Beata: <q>Kaj kion ŝi rakontis pri
mi?</q>
            </p>
            <p>Beata longe pripensas kaj fine respondas: <q>ŝi diris... ke
bone.</q>
            </p>
            <p>Ni denove ridetas unu al la alia; poste ni interparolas iomete pri
niaj studfakoj, niaj estontaj profesioj... Sed kun granda bedaŭro mi
vidas, kiom malfacile estas ankoraŭ por ŝi esprimi sin en Esperanto.
<q>Mi lernas Esperanton... tri monatoj.</q>, ŝi diras.</p>
            <p>
               <q>Post ses semajnoj mi veturos al via lando</q>, mi rakontas
malrapide. <q>ĉu ankaŭ vi partoprenos en la renkontiĝo en
Toruń?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ho, jes!</q>, ŝi diras, kaj mi havas la agrablan impreson, ke
ankaŭ ŝi ĝojas pri tio, ke ni tie revidos unu la alian, kaj eble tie
povos jam pli bone interkompreniĝi...</p>
            <p>Fine sur la herbejo komenciĝas la ludoj, kaj ni disiĝas.</p>
            <p>Dum la tuta semajno ni ne plu vere interparolas. Beata pasigas la
tempon kune kun aliaj poloj, kaj mi havas sufiĉe da kontaktoj kun
sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ĉeĥoj. Sed ĉiam, kiam ni vidas
nin reciproke, ni ridetas unu al la alia - kvazaŭ ni ambaŭ scius, ke
tio estas nia sola ebleco esprimi afablajn sentojn sen riski
miskomprenon. Mi ŝategas ŝian belegan, vastan, varman, elkoran
rideton, kaj antaŭĝojas revidi ŝin kaj vere interparoli kun ŝi en
Pollando. Kaj mi planas antaŭe surprizi ŝin per letero...</p>
            <p>En la antaŭlasta tago mi memoras, ke mi ankoraŭ ne havas
ŝian adreson. Post la vespermanĝo ni ĉiuj kolektiĝas por fari
grupan foton, kaj tiam mi subite vidas bonan okazon... Mi iras al ŝi,
elpoŝigas skribilon kaj paperpecon, kaj demandas ŝin: <q>Beata, ĉu
vi povus doni al mi vian adreson?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ho, jes!</q>, ŝi respondas gaje, kvazaŭ tio estus io, kion ni
nepre ne rajtis forgesi. ŝi ekskribas kaj fine redonas al mi la
paperpecon. Mi donas al ŝi jam preparitan slipon kun mia adreso, kaj
ni dankas unu al la alia.</p>
            <p>
               <q>Mi tutcerte skribos al vi, Beata</q>, mi pensas, vidante ŝian
ĝojon pri tiu adresinterŝanĝo. Sed mi preferas ne malkaŝi tiun
intencon al ŝi. Kontente mi rigardas ŝian adreson, skribitan per
bela, dekstren klinita, flua kaj bone legebla manskribo. <q>Estis bona
ideo aliĝi al la renkontiĝo en Toruń.</q>
            </p>
            <p>* * *</p>
            <p>Tri tagojn poste komenciĝas la IJK en Kerkrade. Sandra
intertempe fariĝis iom indiferenta por mi. ŝi ja neniel estas
komparebla kun Beata. ŝiaj avantaĝoj estas, ke ŝi estas germanino
kaj loĝas pli proksime al mi... Sed pli gravas la koro de la homoj.
Dum du monatoj mi vane atendis respondon al mia letero; unue
senpacience, poste mi ne plu aŭdacis esperi...</p>
            <p>Mi alvenas en la kongresejo kune kun grupeto de aliaj FRG-anoj,
kiujn mi hazarde renkontis en la stacidomo de Aachen. Kaj tuj mi
ekvidas Sandra. ŝi rigardas min afable; ŝi neniel koleras al mi! Eĉ
male! <q>Saluton, Manfred!</q>, ŝi diras en gaja, iel entuziasma tono,
kvazaŭ ŝi vere ĝojus revidi min. Ni mallonge kisas unu la alian, kaj
fine Sandra salutas kelkajn aliajn homojn kaj iomete interparolas kun
ili.</p>
            <p>Mi restas en la proksimeco, rigardante ŝin iomete. Fine, post
kiam ŝi finis la salutadon, Sandra rigardas al mi. Vidante, ke neniu
nin observas, ŝi subite alparolas min: <q>Mi ja estis tre surprizita,
kiam mi ricevis vian leteron!</q>
            </p>
            <p>
               <q>Kiamaniere surprizita?</q>, mi demandas ŝin por ekscii, ĉu
ŝi estis almenaŭ <hi>agrable</hi> surprizita.</p>
            <p>
               <q>Surprizita, ĉar mi tute ne supozis, ke vi skribus al mi.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Kaj kiel vi pensas pri tiu letero?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi fakte ja volis reskribi al vi. Sed mi ne havis multe da
tempo tiam. Estas malfacile diri tion nun... sed: Mi ne bezonas
amikon. Krome mi ja ankoraŭ preskaŭ ne konas vin.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, mi akceptas tion...</q>
            </p>
            <p>Kaj ni disiĝas. ŝiaj vortoj ne aparte malĝojigas min, ĉar mi
ja ne plu atendis de ŝi tian reagon, kian mi origine esperis. Mi sentas
min senŝarĝita pro tio, ke ŝia reago estas almenaŭ afabla.
Ankoraŭ longe mi pensas pri ŝia frazo <q>Mi ne bezonas amikon.</q>:
Mi ne postulas, ke vi neglektu viajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Sed
espereble vi pensas ankaŭ pri tiuj de aliaj homoj. Ne gravas nur, ĉu
vi bezonas amikon, sed ankaŭ, ĉu iu bezonas vin...</p>
            <p>Tamen tiuj pensoj ne vere plaĉas al mi.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi tuj komencas skribi
leteron al Beata. Mi memoras, ke estas relative malfacile skribi
leteron al persono, kun kiu oni ankoraŭ ne multe interparolis kaj ne
havas multajn komunajn travivaĵojn. Mi povas rakonti al Beata iom pri
mi; mi povas sciigi al ŝi miajn impresojn pri la IJK en Kerkrade. Ne
estas konsilinde jam nun klare diri al ŝi, ke mi ege ŝatus enamiĝi
al ŝi. Tiom ĉarma knabino ja eble - aŭ eĉ verŝajne - jam havas
amikon en Pollando, aŭ povus facile ekhavi tian amikon. ŝi verŝajne
ankaŭ ne ŝatas efemerajn amrilatojn por la daŭro de unu
renkontiĝo, sed preferas longdaŭran, profundan amikecon. Tie
malhelpas la distanco inter FRG kaj Pollando, dum ŝi certe estus tro
modesta por preferi amaton el riĉa lando...</p>
            <p>Mi do nur iomete alludu, ke mi trovas ŝin simpatia kaj ke mi ne
havas amikinon...</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Beata,</p>
               <p>post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi nun trovis la necesan
tempon por realigi mian deziron skribi leteron al vi - deziron, kiun mi
kompreneble jam havis, kiam mi en Ostrava petis vin pri via adreso.</p>
               <p>Tie en Ostrava ni ja bedaŭrinde ne multe interparolis. Unu el la
kaŭzoj eble estis, ke vi tiam ankoraŭ ne tute flue parolis
Esperanton; sed ekzistas ankaŭ alia, verŝajne pli grava kialo: Kiel vi
certe rimarkis, mi estas tre trankvila homo. Tiu problemo koncernas
min jam ekde mia infanaĝo kaj ankoraŭ hodiaŭ kelkfoje malhelpas al
mi vere konatiĝi kun homoj, kiujn mi trovas simpatiaj...</p>
               <p>Tamen, entute mi estas relative kontenta pri la renkontiĝo en
Ostrava. Mi ja havis sufiĉe da longaj interparoloj kun aliaj (plejparte
parolemaj) partoprenantoj kaj do ne ofte sentis min sola. Kaj via
belega, varma rideto apartenas al miaj plej belaj rememoroj pri tiu
aranĝo.</p>
               <p>La posta IJK iomete malpli plaĉis al mi...</p>
            </q>
            <p>Mi skribas ankoraŭ iom pri la kongreso kaj pri mi, ĝis fine mi
enpoŝtigas la leteron. Restas kvar semajnoj ĝis nia revido, kaj letero
de FRG al Pollando aŭ inverse kutime bezonas du semajnojn.
Verŝajne mi do ne povos ricevi respondon de ŝi jam antaŭ nia
revido...</p>
            <p>Semajnon poste mi trovas en mia leterkesto poŝtkarton kun
<q>koraj salutoj el Wrocław</q>. ŝi do tuj post sia reveno pensis pri
mi! Kaj fine, post du pliaj semajnoj, mi trovas leteron. ĉu ŝi vere
jam respondis? Mi malfermas ĝin scivole kaj eklegas:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Manfred,</p>
               <p>mi ricevis hodiaŭ vian leteron. ĝi estas por mi ege plezura
surprizo, ĉar mi skribis al vi nur poŝtkarton kaj ricevas de vi longan
kaj tre agrablan leteron.</p>
               <p>Ankaŭ laŭ mia opinio restado en Ostrava estis tre agrabla, sed
por mi granda malhelpo estis manko de lingvokono. Do, nun mi lernas
iomete... iomete, ĉar nun mi pasigas tempon hejme kaj mi havas
malmulte da tempo. Miaj gepatroj havas grandan ĝardenon.</p>
               <p>Vi skribas, ke vi estas tre trankvila homo kaj ke tio estas por vi
problemo. Sed mi pensas, ke problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple
ŝatas trankvilajn homojn (kaj ne nur mi). Vi estas iomete nekuraĝa
homo, sed ŝajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia. Vi
povas facile konatiĝi kun aliaj nekuraĝaj, sed interesaj homoj. Do vi
vidas, ke nekuraĝo ne ĉiam estas malavantaĝo! Ne estu malgaja.
La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin.</p>
               <p>ĉu mi iomete konsolis vin?</p>
               <p>Ho, estas jam tre malfrue! Mi devas fini mian leteron. Mi timas,
ke bedaŭrinde mi ne skribas sen erraroj. Tamen mi kalkulas je via
kompreno. Ankoraŭfoje mi dankas al vi kaj</p>
               <p rend="salute">ĝis la revido</p>
               <p rend="signed">Beata</p>
            </q>
            <p>Mirigite mi relegas la plej interesajn frazojn. <q>Mi ekzemple
ŝatas trankvilajn homojn.</q> Neniam mi aŭdis ion tian en Germanio.
Male, ĉi tie ĉiuj diris, ke mi devas ŝanĝi min. Eĉ mia patrino,
kiu de la unua ĝis la deka klaso ĉiam iris al la konsultaj horoj por
gepatroj kaj ĉiam devis aŭdi la samon. ĉu en la elementa lernejo,
ĉu en la gimnazio - la instruistoj ĉiam diris, ke mi estas bona
lernanto, sed tro trankvila. Mi devas plivigliĝi. Kaj la samklasanoj, kiuj
ĉiam sentigis al mi, ke ili ŝatas nur parolemajn, spritajn homojn, kiuj
plibonigas la etoson...</p>
            <p>Mi spertis, kiom doloriga - ĉar vana - povas esti la provo
ŝanĝi sian karakteron. Kaj nun tiu polino skribas simple, ke ŝi
ŝatas trankvilajn homojn! ŝi ŝatas min tia, kia mi estas! Kaj kiom
bela estas la frazo <q>La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne
rimarkas ĝin!</q> ĝis nun mi ĉiam vidis la negativajn flankojn de
ĉio - do ne estas mirinde, ke mi ne sentis min feliĉa!</p>
            <p>Kaj kun plej granda intereso mi relegas la frazon <q>Vi estas
iomete nekuraĝa homo, sed ŝajnas al mi, ke vi estas interesa kaj
tre simpatia.</q> Tio estas belega komplimento. ĉu mi eĉ povas
konkludi el tio, ke ŝi povus imagi enamiĝi al mi, se mi havus la
kuraĝon por fari la necesajn paŝojn? Mi ne scias... Sed neniam
tiom ĝojigis min letero. ŝi vortigas siajn pensojn trafe kaj elegante;
ŝi skribas per pli bona stilo ol multaj poloj, kiuj parolas Esperanton
jam ekde kvin aŭ dek jaroj! La timo esti farinta <q>errarojn</q>
kredigas al mi, ke ŝi vere verkis la leteron tute sola.</p>
            <p>Kaj kiom rapide ŝi respondis! Bedaŭrinde tamen ne restas
sufiĉe da tempo por reskribi. Jam post unu semajno ni revidos unu la
alian. Neniam mi tiom antaŭĝojis pri Esperanto-renkontiĝo!</p>
         </div>
         <div n="IV" type="chapter">
            <p>Post preskaŭ sendorma nokto en kuŝvagono mi vendrede
matene alvenas en la stacidomo <q>Berlin Zoo</q>, kie mi devas
ŝanĝi en trajnon al Pollando. Mi pensis, ke por tiu trajno ne necesas
rezervi sidlokon. Estas ja trajno sen rezervodevo, kaj verŝajne fine
de aŭgusto ne multaj homoj veturas al Pollando...</p>
            <p>Sed, vidante la homamason, kiu staras kune kun mi ĉe la kajo
atendante la enveturon de la trajno al Varsovio, mi ekhavas malbonan
antaŭsenton. ĉar mi staras ĉe oportuna loko, mi rapide povas
entrajniĝi - kaj trovas iom da spaco en la koridoro. Sed tiu spaco
daŭre malpliiĝas... Jam staras kvindeko da poloj kune kun mi en la
koridoro. Mi vidas, ke multaj el ili kunportas kvin aŭ eĉ pli da
grandaj kofroj aŭ kartonskatolegoj el la okcidento.</p>
            <p>Mallonge post la forveturo ni atingas la orientberlinan stacidomon
<q>Berlin Friedrichstraße</q>, kie okazas la kontrolo de la pasportoj.
<q>Tie ni ne povas trairi</q>, diras GDR-a doganisto al sia kolego. Tiu
eniras kaj krias al mi kaj la poloj starantaj apud mi en la koridoro:
<q>Eksteren! ĉio eksteren! Kun <hi>paszport</hi> eksteren!
<hi>Bagaż</hi> restas ene!</q>
            </p>
            <p>Ekstere ĉe la kontrolo alia doganisto mirigite rigardas min,
ekvidante mian FRG-an pasporton: <q>ĉu vi ankaŭ staras en la
koridoro?</q> - <q>Jes.</q> - <q>Sed tiam mi ja estus elĵetinta la
polojn. Vi ja certe havas lokbileton!</q> Tio ankaŭ ne tute plaĉas al
mi, sed feliĉe li ne estas tiom malafabla.</p>
            <p>Mi reiras en la koridoron. Iam tiuj kontroloj malaperos. Verŝajne
mi ankoraŭ travivos tempon, kiam ĉio estos tiel, kiel dum hodiaŭa
trajna veturo de FRG al Francio aŭ Italio: Kutime ĉiu trovas sidlokon,
oni ne plu bezonas vizon kaj ofte eĉ ne devas montri la pasporton.
Kaj eble mi tiam povos interparoli en Esperanto kun miaj fremdaj polaj
kunvojaĝantoj...</p>
            <p>Ankoraŭ ses horojn ĝis la alveno en Poznań, kie mi denove
devos ŝanĝi la trajnon. Apud mi multaj poloj fumas cigaredojn;
malgraŭ la malfermitaj fenestroj la fumo estas preskaŭ ne eltenebla.
Nur de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro - por
konstati alvenante ĉe la necesejo, ke ĝi ne estas uzebla, ĉar oni
vole-nevole misuzas ĝin kiel pakaĵejon.</p>
            <p>Sed la malafableco, la densa starado, la fumo kaj la
interpuŝiĝo ne tiom gravas por mi. Mi pensas pri la bela, varma
rideto de Beata, pri ŝia ege afabla, eĉ genia letero, kaj mi revas pri
la revido kun ŝi. Mi estas juna, sana. Mi kapablas senti feliĉon,
teneron, amon. Nenio estas pli bela ol esti juna kaj paroli
Esperanton.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>Vespere je la oka mi alvenas en la <q>Hotel Studencki</q>, kie nia
renkontiĝo okazas. Tuj mi revidas Joanna kaj kelkajn aliajn geamikojn.
Mi ekscias, ke nia domo estas studenthejmo, kiun oni uzas en la
someraj ferioj kiel studentan hotelon. Kaj mi konatiĝas kun kelkaj
poloj: <q>Mi estas Roman.</q> - <q>Mi estas Andrzej.</q>, sin prezentas
du poloj al mi, kaj post mallonga interparolo ili proponas: <q>Vi povas
tranokti en nia ĉambro - ĉu bone?</q> - <q>Jes, konsentite.</q> -
<q>Simple diru ĉe la akceptejo, ke vi volas tranokti en ĉambro
105.</q>
            </p>
            <p>Mi anoncas min en la akceptejo kaj poste demetas miajn aĵojn
en mia ĉambro. En la koridoro mi renkontas Ewelina kaj Renata, kiujn
mi jam konas pro la renkontiĝo en Ostrava. Ni salutas, kisetas unu
la alian, kaj ridetas. <q>Venu al nia ĉambro!</q>, diras Ewelina. En la
ĉambro mi revidas Dawid, Izabela kaj Marek, kun kiuj mi ankaŭ jam
konatiĝis en antaŭaj renkontiĝoj. <q>Sidu kun ni!</q>, diras Ewelina,
kaj ni tuj interparolas pri mia vojaĝo, pri antaŭaj renkontiĝioj, pri la
venonta IS kaj ĉio ajn, ĉe glaso da teo. Mi sentas min bone inter
ili.</p>
            <p>Subite la pordo malfermiĝas kaj eniras... Beata! Mi
suprenrigardas al ŝi, ekstaras. Ni ridetas, salutas kaj mallonge kisas
unu la alian. Mi sentas min eĉ multe pli gaja ol antaŭe, feliĉa
eĉ.</p>
            <p>
               <q>ĉu vi ricevis mian leteron?</q>, demandas Beata.</p>
            <p>
               <q>Jes, kaj mi ege ĝojis pri ĝi!</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu ankaŭ vi ŝatus iri nun al la diskoteko?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, volonte!</q>, mi respondas, kaj ege ĝojas pri tio,
esperante okazon esti sola kun ŝi. Fakte mi ja ne tiom ŝatas
diskotekojn... Mi ĝisas al la aliaj kaj iras kune kun ŝi el la ĉambro
kaj el la domo. Jam krepuskiĝis. Sur la universitata tereno, tra kiu ni
iras, blovetas friska vento.</p>
            <p>
               <q>Via letero ege plaĉis al mi.</q>, mi diras al ŝi. <q>Vi havas
tre ĉarman optimismon!</q>
            </p>
            <p>Post momento Beata demandas min: <q>ĉu mi faris multajn
erarojn en ĝi?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne, tute ne! Nur la vorton <q>erraroj</q> vi skribis per duobla
<q>r</q>. Krome ĉio estis ĝusta, eĉ ĉiuj akuzativoj. Kaj mi rimarkis,
ke vi skribis per bonega stilo. Via letero ne aspektis kiel letero de
komencantino, sed de verkistino. Vi certe skribas ankaŭ en la pola
per bonega stilo!</q>
            </p>
            <p>Kaj mi rimarkas, ke Beata iom ĝojas pri tiu komplimento.</p>
            <p>
               <q>Jen la diskoteko!</q>, diras Beata fine, kaj klarigas al mi:
<q>ĝi nomiĝas <q>Czerwony Pajak</q>. Tio signifas <q>ruĝa
araneo</q>
               </q>.</p>
            <p>Ni eniras. Ene mi rimarkas, ke ĉio estas iomete alispeca ol en
la diskotekoj de okcidentaj Esperanto-renkontiĝoj. La muziko estas
malrapida, kaj la gejunuloj ne dancas solaj, sed duope. Tio ĝojigas min
des pli, ĉar mi ne devas pripensi, ĉu mi aŭdacu peti iun knabinon
al dancado kaj kiun... Apud mi staras Beata, kiu respondas al mia
demando <q>ĉu ni dancu?</q> tuj per <q>Jes, volonte!</q>
            </p>
            <p>Mi prenas ŝiajn manojn, ĝuas ŝian proksimecon kaj ĉiam
ĝojas, kiam ŝi suprenrigardas al mi por iomete rideti aŭ ion diri.</p>
            <p>
               <q>Mi ŝatas danci.</q>, ŝi rakontas.</p>
            <p>
               <q>Mi ankaŭ. Bedaŭrinde mi ne scias bone danci.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ankaŭ ne.</q>
            </p>
            <p>De tempo al tempo unu el ni denove alparolas la alian, kaj ni
iomete interparolas pri niaj familioj, nia studado, niaj lingvokonoj, la
vivo en FRG kaj Pollando, pri la landoj, en kiuj ni jam estis...</p>
            <p>
               <q>Printempe mi estis en GDR</q>, rakontas Beata, dum ni
ankoraŭ dancas kune. <q>Tie mi ekhavis la impreson, ke la germanoj
preferas danci solaj. Sed mi preferas danci duope.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ankaŭ preferas danci duope</q>, mi diras. Kaj ni ridetas
unu al la alia.</p>
            <p>Mi rimarkas, ke Beata - kvankam ŝi lernas Esperanton nur
ekde malpli ol duona jaro - intertempe parolas ĝin jam tre bone kaj
preskaŭ senerare.</p>
            <p>
               <q>Vi bonege progresis en la lernado de Esperanto.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne, nur iomete.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Vi parolas tre konscie, pripense. Vi preskaŭ ne faras
erarojn.</q>
            </p>
            <p>Post iom da tempo Beata diras: <q>Mi estas laca. ĉu ni
sidiĝu?</q>
            </p>
            <p>Komune ni iras al tablo, ĉirkaŭ kiu troviĝas kelkaj brakseĝoj.
Ni sidiĝas, kaj mi interkonatiĝas kun la polo kaj du polinoj, kiuj jam
sidis ĉirkaŭ tiu tablo.</p>
            <p>
               <q>ĉu vi deziras trinki ion?</q>, demandas min Beata.</p>
            <p>
               <q>Jes, ekzemple glason da limonado.</q>
            </p>
            <p>Beata iras al la bufedo kaj revenas kun du glasoj da oranĝa
limonado. Nur post iom da persvado (<q>Por mi tio estas preskaŭ
nenio.</q>) ŝi akceptas, ke mi pagas almenaŭ mian glason. Ni iom
ripozas, kaj de tempo al tempo ŝi aŭ mi iomete interparolas kun la
poloj ĉirkaŭ nia tablo. Sed plej plaĉas al mi la interparoloj kun ŝi.
ŝi montras sur la muron, kie estas pentrita grandega araneo en sia
reto. <q>Tie vi vidas, kial oni nomas tiun ĉi diskotekon <q>ruĝa
araneo</q>.</q>
            </p>
            <p>Fine, post duona horo da sidado, ni rigardas unu al la alia, kaj mi
demandas: <q>ĉu ni plu dancu?</q> - <q>Jes, volonte!</q>
            </p>
            <p>Denove mi ĝuas preni ŝiajn manojn - same kiel la miaj
iometete eluzitaj pro laboro - kaj ĝojas senti ŝiajn proksimecon kaj
varmon, moviĝante kune kun ŝi laŭ malrapida muziko. Mi rimarkas,
ke kelkaj poloj ĉirkaŭ ni ne normale tenas sian partnerinon, sed
metis siajn brakojn trans ŝiajn ŝultrojn, por senti pli senperan
proksimecon, pli da varmo... Post iom da pripensado mi kuraĝas fari
la samon ĉe Beata kaj rimarkas, ke ŝi volonte konsentas. Mi ĝuas
tiun brakumadon... Bedaŭrinde dum tia dancado ne plu eblas
interparoli. Mi do ne povas diri al ŝi, kiom ŝia proksimeco signifas
por mi, se mi entute kuraĝus fari tion. Nur en la paŭzetoj inter la
kantoj tio eblus, sed ŝi ja certe mem rimarkis mian feliĉecon...</p>
            <p>
               <q>Mi nun volas enlitiĝi.</q>, diras Beata, kaj mi respondas per
<q>Mi ankaŭ.</q>. Rigardante sur mian horloĝon, mi rimarkas, ke
estas jam post la unua. Antaŭ ol iri al la elirejo, ŝi iras al kelkaj
poloj por adiaŭi ilin. Mi rimarkas, ke ankaŭ ili ŝatas foriri, kaj
fakte: Fine ni eliras en grupeto de ses personoj. ĉe mia brusto,
ventro kaj pelvo postrestas la agrabla sento de ŝia korpo, kvazaŭ ni
ankoraŭ dancus. Sed mi iomete bedaŭras, ke mi nun ne estas sola
kun ŝi; ŝi interparolas eĉ ne kun mi, sed kun la aliaj, pollingve.
Sed kiam ni, atinginte nian studentan domon, adiaŭas ne nur per la
vortoj <q>Bonan nokton!</q>, sed ankaŭ per bela ambaŭflanka rideto,
mi denove estas ege feliĉa.</p>
            <p>Mi enlitiĝas. Mi estas maltrankvila, ebria de agrablaj sentoj.
Torento da pensoj kaj fantazioj trakuras mian cerbon kaj malebligas al
mi ekdormi. Mi amas Beata, mi amegas ŝin. Sed mi ne diris tion al
ŝi. ĉar mi ĉiukaze estis feliĉa. Nur nun, kiam mi kuŝas ĉi tie
sola, mi timas, ke nia rilato estas nur efemera. Eble post mia reveno
al FRG ĉio estos kiel antaŭe. De tempo al tempo ŝi ankoraŭ
skribos al mi - unue ofte, poste pli kaj pli malofte. ŝi enamiĝos al
polo, edziniĝos... Kaj mi restos sola, aŭ trovos nur virinon, kiu ne
estos komparebla kun ŝi. Mi do devas diri al ŝi, ke mi amas ŝin,
ke mi deziregas seriozan amrilaton kun ŝi, kvankam tio povas ŝajni
freneza, pro la distanco. La fantazioj pri enamiĝo konkretiĝas...</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La venontan matenon mi hazarde renkontas Beata jam survoje al
la manĝejo. Mia koro bategas rapide.</p>
            <p>
               <q>ĉu vi bone dormis?</q>, demandas min Beata.</p>
            <p>
               <q>Jes, bonege. Kaj vi?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ankaŭ tre bone.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ni ja jam hieraŭ multe interparolis</q>, mi diras nervoze,
<q>sed mi ŝatus ankoraŭ pli konatiĝi kun vi.</q>
            </p>
            <p>Kun granda ĝojo mi rimarkas, ke Beata respondas al tiu ĉi
propono per rideto, kiu estas eĉ pli varma kaj intima ol kutime.</p>
            <p>
               <q>Mi volas konatiĝi kun vi, ĉar mi trovas vin ege
simpatia.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ankaŭ trovas vin ege simpatia</q>, ŝi diras, kaj ni denove
ridetas.</p>
            <p>Fine ni atingas la manĝejon, kie ni unue prenas niajn
manĝaĵojn kaj poste serĉas lokon.</p>
            <p>
               <q>ĉu ni iru al iom pli fora loko?</q>, mi demandas ŝin.</p>
            <p>
               <q>Jes, bone!</q>
            </p>
            <p>Ni sidiĝas, vid-al-vide. Antaŭ ol ekmanĝi, ni longe ridetas unu
al la alia. <q>Estas vera plezuro rigardi vin</q>, mi diras.</p>
            <p>La matenmanĝo gustas bonege al mi, kvankam la bulkoj estas
sufiĉe sekaj.</p>
            <p>
               <q>ĉu vi poste volas iri al la konversacia kurso aŭ al la prelego
pri la Esperanto-kulturo?</q>, mi demandas Beata.</p>
            <p>
               <q>Mi volis iri al la konversacia kurso.</q>
            </p>
            <p>Mi ĝojas pri la vorto <q>volis</q> kaj mem diras mian frazon en
la preterito: <q>Kaj mi planis iri al la prelego pri la
Esperanto-kulturo.</q>
            </p>
            <p>Ni silentas iomete, ĝis mi aldonas: <q>Sed mi ne volas disiĝi
nun de vi.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ankaŭ ne volas disiĝi nun de vi. Ni povas iri kune al la
prelego pri la Esperanto-kulturo.</q>, ŝi proponas.</p>
            <p>
               <q>Jes. Sed ni povus iri ankaŭ al mia ĉambro por plu
interparoli. Mi pensas, ke Roman kaj Andrzej nun iras al la
konversacia kurso. Ni do estos solaj...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Bone</q>, diras Beata. <q>ĉu vi estas jam preta?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes</q>, mi respondas. Ni leviĝas, redonas niajn manĝilarojn
kaj kune eliras el la manĝejo. La matena suno brilas, sed ankoraŭ
ne vere varmigis la teron. Grupeto da neesperantistoj preterpasas nin,
ne sciante pri la ĝerminta feliĉo, kiu ligas nin du. <q>ĉu mi
rajtas?</q>, mi demandas Beata, kaj prenas ŝian manon, dum ni iras
unu apud la alia. Ridetante ŝi suprenrigardas al mi.</p>
            <p>Ni alvenas en mia ĉambro kaj konstatas, ke ĝi vere estas
malplena. Beata eksidas sur mia lito, dum mi alportas seĝon por
sidiĝi antaŭ ŝi, vid-al-vide.</p>
            <p>
               <q>La programo komenciĝis jam antaŭ kvarona horo</q>, mi
diras, <q>neniu nin ĝenos ĝis tagmezo.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Bone!</q>, diras Beata. ŝiaj grandaj brunaj okuloj
ekspektoplene rigardas min.</p>
            <p>
               <q>Beata... mi amas vin!</q>, mi diras, kaj prenas ŝiajn molajn
manojn, kiujn mi palpas, karesas kaj frotas per la miaj.</p>
            <p>
               <q>Mi ankaŭ amas vin... Estas nur unu problemo: la
distanco.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ankaŭ mi pensis pri tio, kompreneble. Sed mi pensas, ke ni
povus klopodi plejeble ofte renkontiĝi en Esperanto-aranĝoj. Mi
volonte invitus vin al mia urbo, aŭ povus viziti vin en Wrocław aŭ
ĉe viaj gepatroj en Legnica.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, ankaŭ mi volonte invitus vin. Mi kaj mia familio tre
ŝatas gastigi. Sed mi pensas, ke amo trans tia distanco ne povas
daŭri longe.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Eble vi pravas. Sed nenio estas malebla. Ni povus pasigi
komunan kaj certe feliĉan estontecon en FRG.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Estas tre grava problemo. En FRG homoj ne amas polojn.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple ŝatas polojn. Kaj ne
nur mi...</q>
            </p>
            <p rend="noindent">Ni ridas. Sed fakte tiuj frazoj ne vere plaĉas al mi.
<q>La homo ne vivas sola, sed en la konkreta socio. Tial mi
havas multe da timoj.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Ne estu malgaja. La mondo estas plena de ĝojo. Ni nur ne
rimarkas ĝin.</q>
            </p>
            <p>Denove ni ridas, sed ĉi-foje eĉ pli melankolie. Mi rimarkas, ke
mi prefere prenu ŝiajn problemojn serioze.</p>
            <p>
               <q>Vivi en FRG estus sendignige por mi. Antaŭ unu jaro mi estis
en Okcidenta Berlino. Tie mi rimarkis, ke germanoj ne ŝatas polojn.
Pro la elmigrado, sed ankaŭ ĉar ili pensas, ke ni estas
maldiligentaj.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, mi komprenas vin. Vi ne tute malpravas. Ankaŭ mi jam
aŭdis multajn antaŭjuĝojn de germanoj kontraŭ poloj. Ke ili estas
mallaboremaj, egoismaj, mensogemaj aŭ eĉ iel insidemaj... Mi ne
scias precize, mi mem ja ne havas tiujn antaŭjuĝojn. Multaj homoj
pensas, ke Pollando estas malriĉa ne nur pro la politika sistemo. Kaj
maljunaj germanoj ofte provas pravigi siajn antaŭjuĝojn per siaj
spertoj kun polaj militkaptitoj.</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu vi do konsentas kun mi?</q>, demandas Beata.</p>
            <p>
               <q>Parte jes. Mi konsentas pri tio, ke multaj germanoj ne ŝatas
polojn. Ili havas antaŭjuĝojn; ili kritikas kelkajn ecojn de la poloj.
Sed, kion ajn ili kritikas ĉe la poloj - neniun el tiuj ecoj vi havas!
Verŝajne multaj germanoj eĉ ne rimarkus, ke vi estas polino. Vi ja
kontentige parolas la germanan, kaj eble eĉ iam perfekte. Vi povus
nomi vin Beate, Beate Brinkmann.</q>
            </p>
            <p>Beata ridetas. Mi ankoraŭ frotas ŝiajn harojn kaj nun
komencas karesi ŝiajn hararon kaj ŝultron.</p>
            <p next="#p1b" xml:id="p1a">Mi daŭrigas:</p>
            <q>
               <p prev="#p1a" xml:id="p1b">Ekzistas ankaŭ multaj germanoj, kiuj ŝatas
polojn. Mi ekzemple ŝatas ilian afablecon, ilian bonkorecon, iliajn
gastamon kaj kontaktemon. Ofte mi aŭdis de poloj, ekzemple ankaŭ
hieraŭ ĉi tie, frazojn kiel <q>Venu al nia ĉambro!</q> aŭ <q>Sidu kun
ni!</q>. Poloj ŝatas kanti, ridetas ofte, transdonas malgrandajn
donacetojn... ĉe ni en okcidento tio estas alia. La homoj estas pli
fermitaj. ĉar mi ne ŝajnas esti parolema, ili preferas lasi min en
trankvilo. Precipe dum miaj lernejaj jaroj tio kaŭzis multe da sufero al
mi - la senton esti malŝatata kaj ignorata...</p>
               <p>Bedaŭrinde multaj homoj ne konas tiujn pozitivajn ecojn de la
poloj. Plej ofte, ĉar ili tute ne havas personajn kontaktojn kun poloj;
ili ja kutime eĉ ne povas interkompreniĝi kun ili. Aŭ ili estas tiom
malvarmkoraj, ke ili ne kapablas rimarki kaj ĝui tiujn ecojn.</p>
               <p>Sed alia pozitiva eco de la poloj estas pli konata: iliaj religiemo
kaj fido je Dio. Verŝajne ankaŭ vi estas religiema, ĉu ne?</p>
            </q>
            <p>
               <q>Jes. Mi iras ĉiudimanĉe en la preĝejon.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi pensas, ke vi havas ĉiujn pozitivajn ecojn de la poloj kaj
neniun el la negativaj. Se vi venos al FRG, vi povas mem kontribui al
tio, ke la bildo de germanoj pri poloj pliboniĝu. Ekzemple ankaŭ miaj
gepatroj ne tiom ŝatas polojn. Mia avo eĉ ĉiam riproĉis al ili, ke
el Silezio, la iama <q>Grenejo de Germanio</q>, ili faris <q>malriĉulejon</q>.
Sed mi tute certas, ke miaj gepatroj post konatiĝo kun vi havos ege
pozitivan bildon pri vi, same kiel mi trovis vin je la unua vido ege
simpatia, tiam en la renkontiĝo en Ostrava. Plaĉos al ili via
afableco, la varmo kaj la vivĝojo, kiuj radias el vi. Kaj ankaŭ vian
religiemon ili ŝatos.</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu vi ankaŭ estas religiema homo?</q>, demandas min
Beata.</p>
            <p>
               <q>Jes. Mi havis tre religian edukadon. ĉu mi rakontu al vi
interesan travivaĵon el mia infanaĝo?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, bone.</q>
               <q>
                  <p>Kiam mi havis kvin jarojn kaj duonon, mi iris kune kun mia
patrino kaj miaj gefratoj tra la urbo. Estis antaŭ Kristnasko, kaj ni
kune rigardis la montrofenestrojn de ludilvendejo. Tie mi vidis ege
belan pluŝbesteton: blankan urson. Mallonge antaŭe mia granda frato
montris al mi en iu libro bildon pri tia besto. Li rakontis, ke tiuj
blankaj ursoj vivas ĉe la norda poluso, kie estas ĉiam ege
malvarme. Ilia dika, varma felo protektas ilin kontraŭ la malvarmo.
Kaj nun tie estis tia urso - ne iu bruna kun nur du gamboj, kian havas
ĉiuj infanoj, sed bela blanka urso kun kvar gamboj, kiu aspektas
precize kiel tiu en la bildlibro!</p>
                  <p>
                     <q>Panjo, tiun mi volas havi!</q>, mi diris, kvankam mi ne kredis,
ke tiu deziro realiĝos. Kutime Krist-Infano ja mem elektas la
donacojn.</p>
                  <p>
                     <q>ĉu la blankan ursidon?</q>
                  </p>
                  <p>
                     <q>Jes, panjo, tiun mi volas havi.</q>
                  </p>
                  <p>
                     <q>Eble Krist-Infano ja alportos ĝin. Se vi estas ĉiam obeema,
ĝi eble plenumos vian deziron.</q>
                  </p>
                  <p>Mallonge poste estis la tago antaŭ Kristnasko. <q>Je la 18a horo
venos Krist-Infano</q>, diris panjo. <q>Vi povas iri kun paĉjo en la
urbon; mi devas resti hejme.</q> Ni, la kvar knabetoj, do iris kun
paĉjo en la urbon. ĉie kuŝis blanka neĝo. Estis malvarme. Sed ni
estis bonhumoraj. Kion ni ricevos? Senpacience ni atendis la
momenton, kiam panjo vokos, ke Krist-Infano venis...</p>
                  <p>Ni revenis hejmen kaj renkontis panjon. <q>Mi iras rigardi, ĉu
Krist-Infano jam venis. Vi restu en la kuirejo!</q> Post mallonga tempo
panjo revenis kaj vokis gaje: <q>Krist-Infano venis!</q> Tuj kvar knabetoj
kuris en la loĝĉambron kaj serĉis sian donacon. <q>Tio estas via,
Manfred!</q>, diris panjo kaj donis al mi pakaĵeton, en kiu mi sentis
ion molan. Etaj manoj forigis la donacpaperon, kaj grandaj infanaj
okuloj miregis kaj radiis pro ĝojo: La blanka ursido! Mia blanka
ursido! Ne iu blanka ursido, sed ekzakte tiu el la montrofenestro! Mi
precize memoras, ke estas ekzakte la sama! Mia blanka ursido!</p>
                  <p>Sur la kristarbo brilis la kandeloj; sur niaj kristnaskaj teleroj
kuŝis keksoj, nuksoj, mandarinoj, bombonoj kaj ĉokoladaj figuroj. Ni
sidis kune, kantis la kristnaskan kanton: <q rend="italic">Feliĉega vi,
ĉarmoplena vi, / Kristofest', beno por homar'! / Mondo perdiĝis,
Kristo naskiĝis, / ĝoju, ĝoju ho kristanar'!</q>
                  </p>
                  <p>Mi karesis la felon de mia ursido, sentis dankon al Krist-Infano,
la kara Krist-Infano. Sed ne estis la ursido mem, pro kio pleniĝis
mia koro per ĝojo kaj miro. Pli gravis la konstato, ke grandega
deziro plenumiĝis. Se oni nur sufiĉe forte deziras ion, Krist-Infano
aŭskultas kaj plenumas la peton. Mi sentis min bone en tiu ĉi
mondo, feliĉa, amata de la granda mistero, kiu nin ĉirkaŭas...</p>
                  <p>Eĉ ne unu jaron poste panjo sciigis al mi ion kruelan:
<q>Manfred, vi nun jam estas lernejano. Vi nun devas ekscii unu
aferon: ĝis nun vi kredis, ke Krist-Infano alportas la kristnaskajn
donacojn. Sed tio ne estas ĝusta. Tion faras ni, viaj gepatroj.</q>
                  </p>
                  <p>
                     <q>Mi ne kredas!</q>, mi vokis.</p>
                  <p>
                     <q>Sed tio estas vera. Kaj la Paska Leporo ankaŭ ne ekzistas.
La ovojn kaj la nestojn ni kaŝas mem. Kaj ankaŭ Sankta Nikolao ne
alportas la telerojn kun la dolĉaĵoj. Ankaŭ tion faras ni.</q>
                  </p>
                  <p>
                     <q>Mi ne kredas, panjo!</q>
                  </p>
                  <p>
                     <q>Sed tio estas vera. Ne estu malgaja, vi ja plu ricevas la
donacojn. Mi nur petas vin, ke vi ne pludiras tion al Martin kaj Dirk;
estas ja tiom bele, se infanoj kredas je tio.</q>
                  </p>
                  <p>Mi tamen estis malgaja. Ne gravis por mi, ĉu mi plu ricevos la
donacojn. Mian tutan mondobildon ŝi detruis! ĉio estis mensogo,
trompo!</p>
                  <p>Vespere panjo venis kiel ĉiam al nia ĉambro kaj laŭtlegis
preĝon el verda libreto. <q>Panjo</q>, mi demandis, <q>ĉu la kara Dio
ekzistas?</q>
                  </p>
                  <p>
                     <q>Jes, la kara Dio ekzistas. Ni nur ne povas vidi lin. Sed li vidas
ĉion.</q>
                  </p>
                  <p>Mi ne vere kredis al panjo. Mi havis pruvojn, ke ekzistas
Krist-Infano, la Paska Leporo kaj Sankta Nikolao. Sed ili ne ekzistas,
almenaŭ ili ne venas al ni. Sed Dio ekzistas, kvankam mi ne havas
pruvojn pri lia ekzisto?! Panjo ne estas honesta. Oni ne povas konfidi
al ŝi, kaj ankaŭ ne al la aliaj plenkreskuloj. Mi devas mem eltrovi,
kio estas vero kaj kio estas mensogo...</p>
                  <p>Mi plu iris al la preĝejo ĉiudimanĉe, ĉar mi devis; sed mi ne
povis vere kredi je Dio. Sur la preĝejaj benkoj mi enuis kaj utiligis la
tempon por pripensi. Hejme, en la lito, mi daŭrigis la pensadon. ĉu
povas esti, ke la plenkreskuloj scias la sencon de la vivo? Verŝajne ili
nur ne malkaŝas tion al mi. Aŭ eble nur iu alta estaĵo scias tiun
sencon. Povas esti, ke ĉiuj aliaj estaĵoj estas nur inspirita materio,
kiun gvidas tiu alta estaĵo. Aŭ ĉu ili konscias pri la rolo, kiun ili
ludas? Eble la tuta mondo ekzistas nur por mi, kiu devas akiri
spertojn por la vivo en alia, estonta mondo...</p>
                  <p>Multe mi pensis pri tiaj demandoj. Tempoj, en kiuj mi pridubis
ĉion, alternis kun tempoj, en kiuj mi sentis min kristano. Kelkfoje mi
kapablis esti devota, vere pia, kiel panjo. Poste, dum mia puberiĝo, la
duboj plifortiĝis. Mi interesiĝis pri ĉio, kio temis pri la senco de la
vivo. Mi legis pri ekzistencialismo, materialismo, pozitivismo ktp.</p>
               </q>
            </p>
            <p>
               <q>Kaj nun?</q>, demandas Beata.</p>
            <p>
               <q>Iom post iom mi denove komencis kredi je Dio. De tempo al
tempo mi iras en preĝejon, eble ĉiun duan aŭ trian semajnon. Sed
ŝajnas, ke mi nun, ĉi tie, reakiris veran kredon, veran konfidon je
Dio. Imagu, antaŭ ses semajnoj mi vidis knabinon, kiun mi ege ŝatis
je la unua vido. Mi deziregis havi ŝin kiel amikinon. Kaj nun ŝajnas,
ke tiu grandega deziro plenumiĝis, kvazaŭ iu alta estaĵo elaŭdis
mian elkoran peton. Mi sentas min feliĉa, amata de la granda
mistero, kiu nin ĉirkaŭas...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Sed estas la problemo...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi scias. Sed mi pensas, ke ni bonege harmonias, tiom bone,
ke ĉiuj problemoj ne gravas. Vi ne povas imagi, kiom vi signifas por
mi. Neniam mi tiom entuziasme ŝatis knabinon. Vi estus mia unua
amikino.</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu vere? Sed vi jam havas 22 jarojn...</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi neniam sentis veran teneron. Tio suferigis min ne nur pro
la scio, ke amo signifas plezuron, kiun mi do ne havis - pli gravis la
sento esti malpli aminda ol la aliaj knaboj, valori malpli ol ili...</q>
            </p>
            <p>Beata pripensas. <q>Mi amas vin</q>, ŝi diras subite, <q>mi vere
ege amas vin...</q>
            </p>
            <p>Mi reprenas ŝiajn manojn, palpas kaj frotas ilin, dum varmigas
mian koron la plej varma kaj intima rideto, kiun mi iam ajn spertis. Ni
ekstaras; mi brakumas ŝin, ni karesas kaj kisas unu la alian...</p>
            <p>Post iom da tempo Beata demandas min en malgaja tono: <q>ĉu
vi vere povas resti nur ĝis ĵaŭdo?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes. Vi ja scias, ke ekde vendredo mi devos gvidi semajnfinan
Esperanto-kurson ĉe mia popola altlernejo.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Vi multe aktivas por Esperanto, ĉu ne?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes. ĉar mi esperas, ke tiu altnivela internacia
interkompreniĝo, kiel ni du nun spertas ĝin, iam fariĝos
memkomprenebla afero por la tuta homaro...</q>
            </p>
            <p>* * *</p>
            <p>Kaj tiel finiĝas miaj fantazioj, faritaj en la unua nokto en Toruń.
Je la oka matene mi konstatas, ke mi tute ne dormis en tiu nokto.
Jam ofte mi ne povis ekdormi frue, ĉar mi estis nervoza, sed
almenaŭ je la kvara aŭ kvina mi tamen endormiĝis. Sed hodiaŭ mi
dum la tuta nokto kuŝis nur sendorme en la lito, maltrankvile sed
esperoplene pensante pri Beata. Miaj fantazioj finiĝis, kaj mi
konscias: La realo kutimas esti malpli gaja.</p>
            <p>Mi ellitiĝas, lavas min, vestiĝas kaj ekiras al la manĝejo.
Alvenante tie, mi tuj ekvidas Beata - sed bedaŭrinde ŝi sidas kune
kun tri gepoloj ĉe malgranda tablo, kaj ne plu estas loko por mi. Ni
iomete ridetas, kaj fine mi ĉirkaŭrigardas por serĉi lokon por mi.
Mi ja preferas elekti lokon ĉe homoj, kun kiuj mi povas bone
interparoli...</p>
            <p>Dum mi ankoraŭ hezitas, du poloj rigardas al mi, kaj unu diras:
<q>Sidiĝu ĉe ni!</q> Mi eksidas kaj ĝojas pri tiu afableco kaj
kontaktemo de la poloj. Sed tiu ĝojo iom post iom malaperas, ĉar ili
vigle plu interparolas pole. Kvazaŭ mi tute ne ĉeestus. Kaj post
mallonga tempo ili foriras, ĉar ili finis manĝi. Ili lasas min sidi sola,
vid-al-vide al la muro, tiel, ke mi eĉ ne povas vidi Beata sen turni
min...</p>
            <p>La bulkoj gustas malfreŝe kaj seke; mi manĝas malrapide.
Finmanĝinte mi vidas, ke Beata ne plu estas en la manĝejo.
Verŝajne ŝi jam iris al la konversacia kurso. Mi decidas tamen iri
ne tien, sed al la prelego pri la Esperanto-kulturo, ĉar mi ja jam tute
flue parolas Esperanton.</p>
            <p>Tagmeze mi iras al la manĝejo kaj vidas Beata veni renkonte al
mi. Denove ŝi estas kune kun kelkaj poloj, tiel ke ni nur mallonge
diras <q>Saluton!</q>. Eble mi neniam trovos okazon por diri al ŝi tion,
kion mi volas, devas diri al ŝi...</p>
            <p>Post la tagmanĝo mi decidas utiligi la tagmezan paŭzon por
skribi leteron al Beata. Restas preskaŭ du horoj, ĝis je la tria
posttagmeze ni ekveturos al la urbocentro por viziti la urbodomon kaj
la domon de Koperniko. Mi ankoraŭ iomete sentas ŝian korpon
antaŭ mi, pro la hieraŭa dancado. Mi iras en mian ĉambron kaj
ekskribas:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Beata,</p>
               <p>vi certe jam rimarkis, ke mi estas feliĉa ĉi tie en Toruń. Ege
feliĉa eĉ. Mi havas sufiĉe da amikaj kontaktoj; mi estas iomete
nervoza, sed sentas min plena de agrablaj pensoj kaj
fantazioj...</p>
            </q>
            <p>Iom pli ol unu horon poste mi havas antaŭ mi kvarpaĝan
manuskripton, kiu preskaŭ kontentigas min. Restas duona horo ĝis
la tria. Eble tio sufiĉas por skribi la definitivan leteron... Intertempe
mi sentas min jam iomete malpli gaja. Mi komencas:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Beata,</p>
               <p>vi certe rimarkis, ke mi sentas min relative feliĉa ĉi tie. Mi
havas sufiĉe da amikaj kontaktoj...</p>
            </q>
            <p>De tempo al tempo mi haltas ĉe iu frazo kaj pripensas, ĉu mi
ŝanĝu ĝin. Pro tio mi devas konstati je la tria horo, ke la letero
estas nur duone preta. Mi iras kune kun la aliaj al la bushaltejo, kaj ni
enbusiĝas. Mallonge poste mi alvenas en la urbocentro. Mi ofte vidas
Beata, sed ne scias, kion diri al ŝi... Mi neniam lernis vere
komunikiĝi kun aliaj homoj, ĉar mi preskaŭ ĉiam estis sola.
Bedaŭrinde Beata plej ofte estas kune kun aliaj poloj, kaj mi tute ne
scias, kiel alparoli ŝin tiam...</p>
            <p>Vespere mi alvenas iom pli malgaje hejme. Mi legas sur afiŝo,
ke vespera programo konsistos el du videofilmoj: Je la 8a oni montros
la filmon <q>Esperanto</q> kaj je la 10a la filmon <q>Mefisto</q>. ĉar mi
vidis la unuan filmon jam en FRG, mi decidas rigardi nur la duan kaj
utiligi la tempon ĝis tiam por finskribi mian leteron al Beata. Mi
relegas la jam skribitajn du paĝojn kaj rimarkas, ke la komenco ne
plu ĝustas. Mi ne plu sentas Beata antaŭ mia brusto kaj fartas iom
malpli bone... Mi reskribas la tutan leteron:</p>
            <q type="letter">
               <p rend="head">Kara Beata,</p>
               <p>vi certe rimarkis, ke mi fartas relative bone ĉi tie en Toruń. Mi
havas sufiĉe da amikaj kontaktoj; mi estas iomete nervoza, sed
sentas min plena de agrablaj pensoj kaj fantazioj. Sed malantaŭ mi
staras kvazaŭ glavo de Damoklo la konscio, ke jam baldaŭ, post mia
reveno al FRG, denove turmentos min malagrabla sento de soleco.</p>
               <p>Eble tio estas neevitebla. Tamen, inter ĉiuj timoj kaj esperoj ie
ekĝermis en mi la deziro sciigi al vi ĉion pri mi, kio povus esti
interesa aŭ grava por vi. Mi volas rakonti al vi, kiel mi pensas pri vi,
kaj daŭrigi nian korespondadon jam ĉi tie, por ke vi povu jam nun tuj
reagi al miaj pensoj - iel ajn, kiel vi volas.</p>
               <p>Ankoraŭ bone mi memoras, kiam mi renkontis vin en la unua
vespero de la renkontiĝo en Ostrava. Kun plezuro kaj fascino mi
spertis, kun kia varmo vi salutis min: Tuj evidentiĝis, ke temas ne
nur pri iu ekstera ĝentileco, sed pri afableco venanta profunde el via
koro.</p>
               <p>Post mia reveno mi sendis leteron al vi. Skribi ĝin ne estis
facile, ĉar ĝis tiam ni ankoraŭ ne multe interparolis. Mi fakte volis
diri per tiu letero nur unu aferon: Ke mi trovas vin ege simpatia kaj
ŝatus pli konatiĝi kun vi. Sed singarde mi kaŝis tion en la
ĝenerala konstato, ke mia trankvileco <q>kelkfoje malhelpas al mi
vere konatiĝi kun homoj, kiujn mi trovas simpatia</q>. Samtempe mi
volis testi vian komprenemon, parolante pri malnova problemo de mi.
Via tre afabla kaj mirige rapida respondo montris, ke vi sukcesis en
tiu testo. Mi jam laŭdis la ĉarman optimismon, kiu radias el via
letero (kaj ne nur el ĝi!).</p>
               <p>Iomete pli ni interkonatiĝis hieraŭ vespere, kaj tiam frapis mian
atenton la simileco inter niaj interesoj kaj pensmanieroj. Plifortiĝis en
mi la konvinko, ke ni bone harmonias.</p>
               <p>Skribinte tion, altrudiĝis en mi la emo rakonti al vi iom pri mi.
Prave vi konstatis, ke mi estas <q>iomete nekuraĝa homo</q>. Jam
multe mi okupiĝis pri la kialoj, kaj mi serĉis ilin precipe en mia
infanaĝo.</p>
               <p>Tiam senpripensaj eldiroj aŭ faroj de mi ofte kaŭzis ĉagrenon
de mia patro, kiu ne malofte perdis la kapablon regi sin mem. Li
insultis, batis... kaj mia infana animo provis eviti tiajn turmentojn per
evitado de tiaj eldiroj aŭ faroj. Mi malkuraĝiĝis.</p>
               <p>Feliĉe mi sufiĉe klare travidas ĉion por ne transpreni la
sintenojn de mia patro. Male, mi iom post iom abomenis ĉian psikan
kaj fizikan perforton kaj vidis pli kaj pli, ke mi eĉ mem sufiĉe bone
sukcesas eviti ĉion tian. Mi komprenis, ke eblas solvi konfliktojn ofte
plej bone per afableco, kaj komencis agi laŭ tiu konstato.</p>
               <p>Tamen mia vivo ne fariĝis vere feliĉa. Eble lige kun tio, ke mi
pli klopodis agi pripense ol fariĝi kuraĝa, mi suferis pro soleco kaj
la neplenumita sopiro pri amo de knabino.</p>
               <p>Kaj nun en mia vivo aperis vi. Jam nun vi iomete plenigis mian
ofte malgajan kaj malplenan animon per ĝojo kaj optimismo, kaj ju pli
firma estos la rilato inter ni, des pli forta fariĝos tiu pozitiva influo.
Kaj mi esperas, ke ankaŭ inverse mi povos kontribui al via feliĉo.
ĉi tie mi finfine volas fari al vi demandon, kiu eble ŝajnas al vi
freneza: ĉu vi povus imagi enamiĝi al mi?</p>
               <p>Kompreneble mi jam multe pensis pri tiu demando kaj la
verŝajne ĉefa malhelpo: la granda distanco inter FRG kaj Pollando.
Sed el mia vidpunkto ĉio estas ebla... Ni povus klopodi plejeble ofte
partopreni komune en internaciaj Esperanto-aranĝoj, povus viziti unu
la alian, kaj (el mia vidpunkto) teorie eĉ eblus komuna (kaj certe
feliĉa!) estonteco en FRG...</p>
               <p>Se vi ŝatus esprimi viajn pensojn pri la finfine sufiĉe klare
formulita esenco de tiu ĉi letero, vi sciu, ke mi plene toleros kaj
akceptos vian reagon ĉiukaze.</p>
               <p rend="salute">Kun amikaj salutoj</p>
               <p rend="signed">via Manfred</p>
            </q>
            <p>Mi finskribas la leteron kaj rimarkas, ke estas ankoraŭ
sufiĉe frue por iri al la dua filmo. Mi enpoŝigas la leteron kaj iras
al la koncerna salono en alia konstruaĵo. Kun ĝojo mi vidas ankaŭ
Beata tie. Mi sidiĝas du vicojn malantaŭ ŝi.</p>
            <p>Post la fino de la filmo mi vidas, ke Beata adiaŭas kelkajn polojn
kaj iras al la elirejo, kvankam oni anoncis ankoraŭ plian, malpli longan
filmon pri la urbo Bialistoko. Mi ankaŭ ekstaras kaj iras al ŝi. Kiel
kutime ni ridetas unu al la alia.</p>
            <p>
               <q>ĉu vi jam iras dormi?</q>, mi demandas ŝin.</p>
            <p>
               <q>Jes. Mi estas laca.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi ankaŭ volas iri dormi nun</q>, mi diras, kaj ni eliras kune.
Mi ĝojas esti kune kun ŝi. Kune ni iras tra la nokto, sub la stelplena
ĉielo. Mi pripensas, ĉu mi eluzu la okazon por esprimi al ŝi mian
simpation aŭ ĉu mi faru tion kiel planite per mia letero. Mi decidas
preferi la duan eblecon kaj demandas nur ion supraĵan: <q>ĉu
vi vidis ambaŭ filmojn?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes. Kaj vi?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi vidis nur al duan. La filmon <q>Esperanto</q> mi jam vidis en
renkontiĝo en FRG. Sed ankaŭ ĝi estas interesa.</q>
            </p>
            <p>Kaj mi kuraĝas aldoni: <q>Dum vi rigardis tiun filmon, mi skribis
ion por vi.</q>
            </p>
            <p>Mi eligas la leteron el mia poŝo kaj donas ĝin al ŝi: <q>Tio
estas por vi!</q>
            </p>
            <p>
               <q>Kio estas tio?</q>, ŝi demandas nervoze.</p>
            <p>
               <q>Estas letero kun kelkaj malfermaj pensoj.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Aha. Skribi estas pli facile.</q>, ŝi diras, kaj mi ĝojas, ke ŝi
komprenis min. <q>Ankaŭ mi havas donacon por vi</q>, ŝi aldonas, kaj
transdonas al mi du bildkartojn pri sia hejmurbo Legnica.</p>
            <p>
               <q>Dankon... kaj bonan nokton!</q>
            </p>
            <p>
               <q>Bonan nokton!</q>
            </p>
            <p>* * *</p>
            <p>La venontan matenon mi senpacience atendas la revidon kun
Beata. Kaj fakte... mi renkontas ŝin survoje al la manĝejo. ŝia
rigardo aspektas afable, sed mankas la ambaŭflanka rideto, kiu ĝis
nun ĉiam estiĝis, kiam ni ekvidis unu la alian.</p>
            <p>
               <q>Mi legis vian leteron. Vi ne estas nekuraĝa homo!</q>
            </p>
            <p>Ni ridetas iomete. Post paŭzeto ŝi aldonas: <q>
                  <hi>Tio</hi> tre bone
estus ebla, se ne estus unu problemo: Mi jam havas amikon. Li
nomiĝas Krzysztof...</q>
            </p>
            <p>Ni bezonas iom da tempo por digesti la diritaĵon. Mi atente
aŭskultas Beata: <q>Sed vi pravas, ankaŭ mi trovas, ke ni bone
harmonias laŭ nia pensmaniero. Mi volas, ke ni restu geamikoj,
geamikoj en la pli vasta senco. Se mi havos problemojn, mi skribos al
vi, se vi havos problemojn, vi skribos al mi...</q>
            </p>
            <p>Kaj ŝi aldonas: <q>Cetere, mi havas la impreson, ke vi iomete
idealigas mian personon. Mi estas nur ordinara virino.</q>
            </p>
            <p>Mi pripensas kaj fine respondas malgaje: <q>Por mi vi neniam
estos nur ordinara virino!</q>
            </p>
            <p>* * *</p>
            <p>Kvar tagojn poste mi hejmenveturas. En Poznań mi ŝanĝas la
trajnon. Post eniro en la ekspresan trajnon <q>Oriento-Okcidento</q> mi
denove devas stari en la koridoro - ĉi-foje ne pro tio, ke mi ne
trovis necese aĉeti lokbileton, sed ĉar tiuj estis elĉerpitaj ĝis
post kvar semajnoj. Kvankam ni nun staras malpli dense ol dum la
veturo tien, mi ne sentas min pli bone - male, melankolie mi
rememoras, ke okazis ĝuste tio, kion mi timis. La sento de feliĉo,
kiun mi havis dum la dancado kun Beata en la unua vespero, estas
for; ĉio ŝajnas al mi kiel bela sonĝo. Kiam mi povos reveni al
Pollando? Verŝajne nur venontsomere okazos aranĝo simila al la
ĵus pasinta.</p>
            <p>Iomete konsolas min la fakto, ke mi aliĝis ankaŭ al kvara
unusemajna junulara Esperanto-aranĝo, la German-Franca Junulara
Renkontiĝo en Majenco. Sed miaj esperoj ne estas grandaj. Alvenas
la konduktorino. <q>Lokbileto?</q>, ŝi demandas. <q>
                  <hi>Nie
ma!</hi>
               </q>, mi respondas, memorante la polan esprimon, per kiu la
virino en la vojaĝoficejo daŭre klarigis al mi kaj Iwona, kiu helpis min
tie, ke la lokbiletoj estas elĉerpitaj. <q>Kvin markojn</q>, diras la
konduktorino, kaj mi volonte pagas al ŝi tiun etan punmonon, kvankam
mi ne sentas min vere kulpa. ĉe la limo inter Pollando kaj GDR la
kontrolo povas ĉi-foje okazi en la trajno. GDR-a doganisto eniras kaj
bruske alparolas polon starantan apud mi: <q>Foriĝu!</q> Bedaŭrinde
mi ne povas traduki tion al li en la polan. La doganisto devas krii al li
pli laŭte: <q>Foriĝu, por ke mi povutrairi!</q>
            </p>
            <p>Ne nur ni FRG-anoj havas niajn turkojn...</p>
            <p>Bonŝance en Berlino sufiĉe da homoj eliras, kaj mi trovas
sidlokon, sur kiu mi pasigas la nokton. Matene mi alvenas hejme kaj
preparas min por la semajnfina Esperanto-kurso. Dimanĉe vespere,
post la fino de tiu kurso, mi komencas noti pensojn por mia letero al
Beata, memorante ŝiajn lastajn vortojn dum nia adiaŭo en Toruń:
<q>Skribu al mi!</q> Sed mi rimarkas, ke mi havas jam malpli por skribi
al ŝi ol dum la renkontiĝo. Eble ŝi povas per aparte ĉarma kaj
enhavoriĉa respondo igi nian korespondadon eĉ pli interesa ol
antaŭe. Sed mi timas, ke ne. Venontsomere mi revidos ŝin...
Tamen, verŝajne nia amikeco iom post iom mortos.</p>
            <p>Feliĉe jam postmorgaŭ komenciĝos la renkontiĝo en
Majenco...</p>
         </div>
         <div n="V" type="chapter">
            <p>
               <q>Mi ŝatas malgrandajn Esperanto-aranĝojn, se
partoprenas almenaŭ unu persono, kiun mi trovas tre simpatia.</q>
Tiun frazon mi rememoras en la dua vespero de la renkontiĝo en
Majenco. Estas la diskoteka vespero. La muziko ankoraŭ ne
komenciĝis. La partoprenantoj staras aŭ sidas en la salono; kelkaj
interparolas. Mi staras ie kaj ĉirkaŭrigardas, pripensante, ĉu
ekzistas tia <q>tre simpatia</q> persono ĉi tie. Preterpasas min
Monique. Mi ridetas al ŝi. <q>Saluton!</q>, ŝi diras afable, kaj pluiras.
Mi memoras, kiel en la renkontiĝo en Kiev mi sidis kune kun kvar
aŭ kvin sovetianoj. Ni kantis, kaj kelkaj klakis per la manoj. <q>Ne
faru tion</q>, diris Nataŝa tiam, <q>estas pli bele ĝui la kanton sen
klaki</q>. Eble io simila validas ankaŭ por ridetoj...</p>
            <p>Mi vidas, ke Katharina sidas sola. Mi ridetas ankaŭ al ŝi. ŝi
vidas min, sed ne reagas. Mi pripensas, ĉu mi eksidu apud ŝi. Fine
Brigitte iras al mi. ŝi alparolas min: <q>ĉu vi scias, kiam la
diskoteko komenciĝos?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Laŭ la programo je la naŭa. Sed ja ofte io malfruiĝas.</q>
            </p>
            <p>
               <q>ĉu ankaŭ vi studas?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Jes, matematikon, ekde tri jaroj. Kaj vi?</q>
            </p>
            <p>
               <q>Mi studas arkeologion, en Liono.</q>
            </p>
            <p>Kaj ŝi komencas rakonti pri tiu studfako. Mi ne bone
aŭskultas, sed rigardas ŝin. ŝiaj okuloj, ŝia buŝo, ŝia nazo,
ŝia tuta vizaĝo - ĉio aspektas bele. Mi ridetas iomete. ŝi
pluparolas; nenion ŝi rimarkas. De tempo al tempo mi diras <q>jes</q>,
sen vere aŭskulti al ŝi. Mi denove ridetas iomete. Neniu reago. ŝia
vizaĝo restas iel senmova, kvankam ŝi ankoraŭ parolas. <q>ŝi
havas la ĉarmon de fiŝo</q>, mi pensas. <q>Estas bele rigardi ŝin,
sed...</q>
            </p>
            <p>La muziko komenciĝas. Mi ekdancas. Sola. <q>Ni poloj preferas
danci duope</q>, diris Beata. Sed unue ĉi tie ne estas poloj (krom
Robert, kiu vivas jam delonge en FRG), kaj due ĉi tie ni estas 20
knaboj, sed eĉ ne dek knabinoj. Mi vidas Ute danci antaŭ mi. Mi
rigardas ŝin, ridetas. ŝi rerigardas mirigite. Mi vidas Annegret
dancante. ŝia vizaĝo aspektas, kvazaŭ ŝi ŝatus reciproki
ridetojn. Mi ridetas al ŝi. Kaj vere, io moviĝas en ŝia vizaĝo...
sed: ŝi iel grimacas, kvazaŭ ŝi volus repuŝi atakon de mi.</p>
            <p>Mi plu serĉas, kaptas vizaĝojn. Mi sentas min altrudiĝema.
Malestime mi rigardas al Brigitte, la fiŝino. Mi ne vere amas ilin,
ĉiujn. Post preskaŭ unu horo da dancado mi laciĝas. Eble pli pro la
pensado ol pro la dancado. Mi sidiĝas. Sola. Kial ne ĉe la aliaj? Mi
ne sentas emon interparoli kun ili. Kial ne? ĉu, ĉar mia emo al
komunikado celas nur kontentigi miajn seksajn bezonojn? ĉu nur
espero pri enamiĝo povas veki en mi la emon alparoli iun? Ankoraŭ
iomete mi sidas sola, ĝis fine mi decidas enlitiĝi.</p>
            <p>* * *</p>
            <p>La venontan tagon mi denove sentas min iel malbone. ĉe la
vespermanĝo mi pripensas, kie mi sidiĝu. Fine mi decidas sidiĝi
vid-al-vide de Ute. ŝi interparolas kun Derk, nederlandano sidanta
apud ŝi. Ankaŭ la aliaj partoprenantoj ĉe mia tablo interparolas; mi
iom subaŭskultas. Ute kaj Derk dum momento silentas, ĝis Ute
subite alparolas min: <q>ĉu vi eltenas vian silentadon?</q>, ŝi
demandas min afable, ne riproĉe.</p>
            <p>
               <q>Jes.</q> Kaj post momento mi aldonas: <q>Mi alkutimiĝis.</q>
Sed tuj aperas skrupuloj. Kia stultaĵo diri tion. Mi devus diri ion alian:</p>
            <p>
               <q>Kelkfoje mi eltenas mian silentadon - nome, kiam en mi estas
sufiĉe da agrablaj pensoj kaj fantazioj, kiujn mi ŝatus evoluigi en
kvieto. Bedaŭrinde tiu stato estas tre malofta. Kutime silentado estas
por mi io suferiga, ĉar turmentas min malagrabla sento de
soleco...</q>
            </p>
            <p>Sed mia buŝo restas fermita. Malĝoje mi konstatas, ke estas
tro malfrue por eldiri ion tian: Ute jam pluparolas kun Derk pri tute
aliaj aferoj...</p>
            <p>Post la vespermanĝo restas iom da libera tempo. La nokta
migrado komenciĝos nur je la naŭa... ĉe tablo sidas grupeto da
junaj germanoj, francoj kaj nederlandanoj. Mi sidiĝas ĉe ili. Ili
interparolas pri politiko. Mi vidas Katharina sidanta inter ili. Uwe venas
kaj komencas karesi ŝiajn ŝultrojn. De malantaŭe. Katharina
mallonge retrorigardas al li, kaj simple toleras tion. <q>Ne estas vera
amo inter ili</q>, mi pensas. <q>Tian rilaton mi ankaŭ povus havi.</q>
Malgaje mi konstatas, ke mi tamen envias ilin.</p>
            <p>Mi aŭskultas la diskuton. Ili vigle interparolas pri la rilatoj inter
FRG kaj GDR. Almenaŭ ili diskutas en Esperanto. Sed io ne plaĉas
al mi. Ili ne rimarkas min. Mi malŝatas mian silentadon kaj pensas:
<q>Ili ne interparolas, por pli bone kompreni sin reciproke, sed por
konvinki unu la alian pri sia propra opinio.</q>
            </p>
            <p>
               <q>Venu al la enirhalo</q>, vokas unu el la organizantoj. Ni
kolektiĝas por la nokta migrado. Mi staras inter la aliaj
partoprenantoj, sen interparoli kun iu. Iu magia, malica forto devigas
min denove serĉi vizaĝojn por rigardi, rideti al ili. Mi ekvidas
Annegret, ridetas al ŝi. Denove ŝi grimacas... Mi ekvidas Petra,
ridetas ankaŭ al ŝi. <q>Kial vi ridas?</q>, ŝi demandas min subite.
Mi silentas.</p>
            <p>Ni eliras. Jam malheliĝis. Ni iros al ruino de kastelo. Du horojn
tien, du horojn reen. Mi timas ion. Estiĝas grupetoj. Kelkaj duopoj,
kelkaj pli grandaj grupetoj. Mi klopodas resti ĉe la pli grandaj,
subaŭskultante iliajn interparolojn. Kelkfoje ankaŭ mi diras ion. Ni
iras tra arbaro; la vojo supreniĝas, kaj fine ni atingas la kastelruinon.
Iomete ni paŭzas tie. Kelkaj grimpas sur iujn murojn.</p>
            <p>Ni reiras. <q>Estas tre facile: Iru ĉiam rekte antaŭen, ĝis vi
estos sur la granda strato, kaj tie vi iros dekstren</q>, diras unu el la
organizantoj. Survoje denove estiĝas grupetoj; kelkaj iras malpli
rapide ol la aliaj. Mi denove klopodas resti kun iu pli granda grupeto.
Sed tiu grupeto disfalas pli kaj pli. Fine ni estas kvinope. <q>Kvin estas
malbona nombro, ĉar malpara</q>, mi pensas. Kaj fakte, nun ankaŭ
Uwe kaj Katharina iras pli rapide; ili disiĝas de ni. Mi decidas resti
ĉe la aliaj du, ĉe Reinhard kaj Anne, ĉar verŝajne Uwe kaj
Katharina preferas resti duope. Mi nur ĝenus ilin. La deklivo finiĝas;
la vojo fariĝas ebena. Reinhard kaj Anne interparolas. Mi ne. Mi jam
sentas min en stato, en kiu mi eĉ ne povus diri ion, se mi havus ion
interesan por rakonti. Verŝajne ili ne rimarkus, se mi ne plu irus
kune kun ili. Aŭ eĉ ĝojus pri tio, ĉar certe ankaŭ ili preferus
esti solaj. Mi iras malpli rapide. Kaj fakte: Ili ne rigardas returnen. Ili
ne rimarkas, ke mi ne plu iras kune kun ili. Aŭ ili simple pensas, ke
mi atendas por iri kun alia grupeto. Sed malantaŭ mi estas neniu.</p>
            <p>Mi iras sola tra la arbaro, sentante min soleca, malŝatata,
malkapabla komunikiĝi. Melankolie mi pensas pri la renkontiĝo en
Pollando. Tie regis iu kontaktemo; tie eblis rideti sen senti sin
altrudiĝema. Mi memoras la frazon de Beata: <q>La mondo estas
plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin.</q> Sed mi ne vidas ĝojon.
ĉirkaŭ mi nur malhelo, malpleno kaj silento, krom la muĝetado de
la vento en la arbosuproj. Mi vidas vojkruciĝon kaj iras maldekstren.
Neniu rimarkas, ke mi mankas... Post iom da tempo mi vidas benkon
kaj sidiĝas. Mi sentas la freŝigan efikon de larmoj disŝmiritaj en la
vizaĝo kaj rigardas antaŭen, iomete supren: <q>Vidu paĉjo, jen la
<hi>viro</hi>, kiun vi deziris...</q>
            </p>
         </div>
      </body>
      <back>
         <div type="notes">
            <note anchored="true">
               <p>La citaĵoj de Helmut Kohl kaj Jacques Chirac en ĉapitro II
estas eldiritaj de ili la 19an de septembro 1987 en la German-Franca
Junulara Renkontiĝo en Ludwigsburg. Mi tradukis ilin laŭ la tekstoj
en la samtage aperinta speciala numero de la gazeto <q>Ludwigsburger
Kreiszeitung</q>.</p>
            </note>
         </div>
         <div type="notes">
            <head>Mallongigoj:</head>
            <list type="simple">
               <item>IJF = Internacia Junulara Festivalo</item>
               <item>IJK = Internacia Junulara Kongreso</item>
               <item>IS = Internacia Seminario</item>
            </list>
         </div>
      </back>
  </text>
</TEI>
